AJ Jacobs
2,892,457 views • 17:40

Mi pensis ke mi povus rakonti al vi iomete pri tio, kion mi ŝatas verki. Kaj mi ŝatas enmergiĝi en miajn temojn. Mi simple ŝatas enmergiĝi kaj fariĝi speco de homa kobajo. Kaj mi vidas mian vivon kiel sinsekvon da eksperimentoj.

Nu, mi laboras por la revuo Esquire kaj antaŭ kelkaj jaroj mi verkis artikolon nomatan "Mia subkontraktita vivo" kiam mi dungis skipon en Bangaloro (Barato) por ke ili vivu mian vivon anstataŭ mi. Tiel ili respondis miajn ricevitajn retmesaĝojn. Ili respondis en la telefono. Ili disputis kun mia edzino anstataŭ mi kaj ili legis al mia filo rakontojn je la enlitiĝo. Ĝi estis la plej bona monato en mia vivo, ĉar mi simple sidiĝis kaj legis librojn kaj spektis filmojn. Tio estis mirinda sperto.

Pli poste mi verkis por Esquire artikolon nomatan... pri radikala honesteco. Kaj tio estas movado — komencita de psikologo en Virginio, kiu diras, ke oni neniam devus mensogi, krom eble en pokero kaj golfludado, liaj solaj esceptoj. Kaj eĉ pli ol tio, kio ajn estas en via cerbo devus eliri el via buŝo. Mi decidis provi tion dum unu monato. Ĝi estis la plej malbona monato en mia vivo. < ridoj > Mi absolute ne rekomendas tion. Por doni al vi impreson pri la sperto, la artikolo estis nomata "Mi kredas, ke vi estas dika". < ridoj > Nu, tio estis malfacila.

Mia plej ĵusa libro — mia antaŭa libro nomiĝis "La Ĉionscio" kaj estis pri la jaro, kiun mi pasigis legante la Britan Enciklopedion de A al Z en mia defio lerni ĉion en la mondo, aŭ pli precize de A-ak, kiu estas speco de Orientazia muziko, rekte ĝis Zwyiec, kio estas — nu, mi ne volas riveli la finon de la libro. < ridoj > Ĝi estas tre ekscita surpriza fino, kiel en romano de O. Henry, do mi ne rivelos ĝin. Sed mi amas tiun ĉar ĝi estis eksperimento pri kiom multe da informo homa cerbo povus sorbi, kvankam, aŭskultinte Kevin Kelly, oni ne devas rememori pri kio ajn. Oni povas simple fosi ĝin el Google. Do mi malŝparis iom da tempo en tio.

Mi amas tiujn eksperimentojn sed mi kredas, ke la plej profunda kaj vivoŝanĝa eksperimento, kiun mi iam faris estas mia plej ĵusa eksperimento, en kiu mi pasigis unu jaron provante sekvi ĉiujn regulojn de la Biblio — "La Jaro de Laŭbiblia Vivado" Kaj mi entreprenis ĝin pro du kialoj. Unue ĉar mi kreskis sen kiu ajn religio. Kiel mi diras en mia libro, mi estas judo same kiel la restoracioj "Olive Garden" estas italaj. < ridoj > Nu, ne multe. Sed mi pli kaj pli ekinteresiĝis pri religio. Mi ja kredas ĝin la karakteriza demando de nia epoko, aŭ unu el la ĉefaj. Kaj mi havas filon. Mi volas scii kion instrui al li. Mi do decidis plene enmergiĝi kaj provi travivi la Biblion.

La dua kialo por submetiĝi al tio estas pro miaj zorgoj rilate al la kresko de fundamentismo, la religia fundamentismo, kaj homoj, kiuj diras ke ili prenas la Biblion laŭlitere, kaj tiuj estas, laŭ iuj enketoj, eĉ 45 aŭ 50 elcentoj de la usonanoj. Do mi decidis - kio okazus se oni vere prenus la Biblion laŭlitere? Mi decidis preni tion ĝis ties logika konkludo kaj prenis ĉion laŭlitere el la Biblio, sen preni kaj elekti.

La unua afero, kiun mi faris, estis preni staplon da biblioj. Mi havis kristanajn bibliojn. Mi havis judajn bibliojn. Iu amiko sendis al mi ion nomatan hiphopan biblion kaj en ĝi la 23-a Psalmo estas skribita kiel "La Sinjoro estas ĉio tio" kompare kun tio, kion mi konis kiel "La Sinjoro estas mia paŝtisto".

Do mi enprofundiĝis kaj legis diversajn versiojn kaj notis ĉiun unuopan leĝon, kiun mi povis trovi. Kaj ĝi estis tre longa listo — pli ol 700 reguloj. Kaj ili variis de la famaj, pri kiuj mi estis aŭdinta — La Dek Ordonoj, amu vian najbaron, fruktiĝu kaj multobliĝu. Mi do volis sekvi tiujn. Kaj fakte mi prenas miajn projektojn tre serioze ĉar naskiĝis al ni ĝemeloj dum mia jaro, do mi absolute prenas miajn projektojn serioze.

Sed mi volis ankaŭ sekvi la centojn da Bibliaj leĝoj obskuraj kaj nur por inicitoj. Estas tiu leĝo en Levidoj — "Ne fordifektu la flankojn de via barbo." Mi ne sciis kie estas la flankoj do mi decidis lasi ĉion kreski kaj jen kiel mi aspektis en la fino. Kiel vi povas imagi, mi pasigis multe da tempo ĉe la flughavenaj gardistoj. < ridoj > Mia edzino ne kisis min dum la lastaj du monatoj. Tiel, certe la defio estis tie.

La Biblio diras, ke oni ne devas porti vestaĵojn faritajn el miksitaj fiibroj, tiel mi pensis, "Tio sonas strange, sed mi provos ĝin". Oni ekscios nur se oni elprovos tion. Mi liberiĝis de ĉiuj miaj poli-kotonaj t-ĉemizoj. La Biblio diras, ke se du viroj interbatalas, kaj la edzino de unu el ili tiros la testikojn de la alia viro, tiam ŝia mano devas esti fortranĉita. Tial mi volis sekvi tiun regulon. < ridoj > Tiun mi nepre sekvis ne enirante lukton kun viro, kies edzino staris proksime, ŝajnante, ke ŝi havas fortan premon. < ridoj > Tiam — ho, jen alia foto de mia barbo.

Mi diros, ke ĝi estis nekredebla jaro ĉar ĝi vere estis vivoŝanĝa kaj nekredeble defia. Kaj estis du specoj de leĝoj, kiuj estis aparte defiaj. La unua estis eviti la etajn pekojn, kiujn ni ĉiuj faras ĉiutage. Vi scias, mi povus pasigi jaron sen mortigi sed pasigi unu jaron sen klaĉi, sen avidi, sen mensogi - vi scias, mi vivas en Novjorko kaj mi laboras kiel ĵurnalisto do tion mi devas fari dum 75, 80 elcentoj de mia tago.

Sed ĝi estis vere interesa, ĉar mi povis fari iom da progreso ĉar mi ne povis kredi kiom multe mia sinteno ŝanĝis miajn pensojn. Ĝi estis unu el la grandegaj lecionoj de la jaro, tio estas, mi preskaŭ intencis esti pli bona homo kaj mi fariĝis iomete pli bona homo. Tial mi ĉiam pensis, vi scias, "Oni ŝanĝas sian menson kaj do oni ŝanĝas sian sintenon", sed ofte estas ĝuste la malo. Oni ŝanĝas sian sintenon kaj do oni ŝanĝas sian menson. Tial, vi scias, se vi volas iĝi pli kompatema vi vizitas malsanulojn en hospitalo kaj vi fariĝos pli kompatema. Vi donu monon al iu afero kaj vi fariĝas emocie envolvita en tiu afero. Do ĝi vere estis kognitiva psikologio — vi scias, kognitiva malkongruo - tion mi spertis. La Biblio vere traktas pri kognitiva psikologio, tre primitiva kognitiva psikologio. En Proverboj, ĝi diras, ke se oni ridetas, oni fariĝos pli feliĉa, kio, laŭ nia scio, estas efektive vera.

La dua speco de regulo, kiu estis malfacile sekvi estis la reguloj, kiuj kondukos vin al iom da problemo en la 21-jarcenta Usono. Kaj eble la plej neta ekzemplo pri tio estas ŝtonumado de adultuloj. < ridoj > Sed ĝi estas granda parto de la Biblio, do mi konkludis, ke mi devas alfronti ĝin. Tiel mi estis kapabla ŝtonumi unu adultulon. Ĝi okazis dum mi estis en la parko, vestita per miaj bibliaj vestaĵoj — sandaloj kaj blanka robo — vi scias, ĉar refoje, la ekstero influas la internon. Mi volis vidi kiel biblie vesti min ŝanĝus mian menson. Kaj tiu viro venis al mi kaj diris "Kial vi estas tiamaniere vestita?" Kaj mi klarigis mian projekton kaj li diris "Bone, mi estas adultulo, ĉu vi ŝtonumos min?" Kaj mi diris "Nu, tio estus bonega!" < ridoj > Kaj mi prenis manplenon da ŝtonoj el mia poŝo kiujn mi kunportis dum semajnoj esperante ĝuste tian interagadon — nu, ili estis rulŝtonetoj — sed li forprenis ilin de mia mano. Li estis fakte maljunulo, sepdekkelkjara, do vi scias. Sed li ankoraŭ estis adultulo kaj ankoraŭ sufiĉe kolera. Li forprenis ilin de mia mano kaj ĵetis ilin sur mian vizaĝon kaj mi sentis, ke mi povus — okulon kontraŭ okulo — mi povus reciproki kaj mi reĵetis unu sur lin.

Do tia estis mia sperto pri ŝtonumado kaj ĝi ebligis al mi paroli laŭ pli serioza maniero pri tiuj grandaj demandoj. Kiel la Biblio povas esti tiel barbara en iuj partoj kaj tamen nekredeble saĝa en aliaj? Kiel ni devus rigardi la Biblion? Ĉu ni devus rigardi ĝin, laŭ la originala intenco, kiel speco de konservativa versio de la Biblio? Kiel la Biblio estis verkita? Kaj fakte, ĉar tie ĉi estas amaso da teknologiistoj, mi parolas en la libro pri tio, kiel la Biblio ja memorigas min pri Vikipedio, ĉar ĝi havis tiom da aŭtoroj kaj eldonistoj laŭlonge de jarcentoj. Kaj ĝi iasence evoluis. Ĝi ne estas libro verkita kaj sendita de la supro.

Do mi pensis ke mi finos rakontante al vi nur manplenon da rapidpretaj, la pli grandajn lecionojn, kiujn mi lernis el tiu mia jaro. La unua estas — Ci ne devas preni la Biblion laŭlitere. Tio fariĝis tre, tre klara, jam en la komenco. Ĉar se vi faras tion, vi fine agos kiel frenezulo ŝtonumante adultulojn aŭ — jen alia ekzemplo — bone, tio estas alia — mi pasigis iom da tempo paŝtante. < ridoj > Ĝi estas tre malstreĉiga okupiĝo. Mi rekomendas ĝin.

Sed tiu ĉi estas, la Biblio diras, ke oni ne rajtas tuŝi virinon dum iuj partoj de la monato, kaj pli ol tio, oni ne rajtas sidiĝi sur loko, kie menstruanta virino sidiĝis. Kaj mia edzino opiniis tion tre ofenda kaj tial ŝi sidiĝis en ĉiu sidloko de nia apartamento kaj mi devis pasigi grandan parton de la jaro starante ĝis kiam mi aĉetis mian propran seĝon kaj kunportis ĝin.

Tiam, vi scias, mi renkontiĝis kun kreistoj. Mi iris al la muzeo de kreistoj. Kaj ili estas la kulminaj laŭliteristoj. Kaj estis fascine, ĉar ili tute ne estas stultaj homoj. Mi vetus, ke ilia Intelekta Kvociento estas precize sama kiel tiu de averaĝa evoluisto. Simple ilia fido estas tiel forta en la laŭvorta interpretado de la Biblio, ke ili tordas ĉiujn donitaĵojn por ke ili adaptiĝu al ilia modelo. Kaj ili faras tiujn nekredeblajn mensajn gimnastikojn por sukcesi tion.

Kaj mi diros al vi, tamen, ke la muzeo estas belega. Ili vere faris eksterordinaran laboron. Se vi iam estas en Kentukio, estas — vi povas vidi filmon de la Diluvo kaj ili havas akvoŝprucilojn en la plafono kiuj ŝprucas akvon sur vin dum la diluvo-scenoj. Do, sendepende de tio, kion vi pensas pri kreismo, kaj mi pensas, ke ĝi estas frenezaĵo, ili faris grandan laboron. < ridoj >

Alia leciono estas, ke ci devas danki. Kaj tio estis granda leciono, ĉar mi preĝis, farante tiujn dankfestajn preĝojn, kio estas bizara por agnostikulo. Sed mi diris dankon la tutan tempon, ĉiutage, kaj mi komencis ŝanĝi mian perspektivon kaj ekrimarkis la centojn de malgrandaj aferoj kiuj sukcese okazas ĉiutage, kiujn mi neniam rimarkis, kiujn mi konsideris memevidentaj — kompare al la fokuso en tri aŭ kvar kiuj malsukcesis. Tiel, ĝi estas efektive ŝlosilo al feliĉo por mi, simple memori kiam mi venis tie ĉi, ke la aŭto ne renversiĝis kaj mi ne stumblis suprenirante la ŝtuparon. Estas rimarkinda afero.

Trie, ci devas havi reverencon. Tiu ĉi estis neatendita ĉar mi komencis la jaron kiel agnostikulo kaj je la fino de la jaro mi fariĝis tio, kion amiko nomas reverencema agnostikulo, kion mi amas. Kaj mi provas startigi movadon. Do se iu volas aliĝi al ĝi, la baza ideo estas, ĉu Dio ekzistas aŭ ne ekzistas, estas io grava kaj bela pri la ideo de sankteco kaj niaj ritualoj povas esti sanktaj. La Ŝabato povas esti sankta. Tio estis unu el la grandaj aferoj pri mia jaro, observi la Ŝabaton, ĉar mi estas laboradiktulo, do havi tiun tagon dum kiu oni ne povas labori — ĝi vere ŝanĝis mian vivon. Do tiu ideo de sankteco, ĉu estas aŭ ne estas Dio.

Ci ne devas stereotipigi. Tiu ĉi okazis ĉar mi pasigis amason da tempo kun diversaj religiaj komunumoj tra Usono ĉar mi volis, ke la raporto estu pli ol nur mia travivaĵo. Mi volis, ke ĝi estu pri religio en Usono. Tial mi pasigis tempon kun evangeliismaj kristanoj kaj ĥasidaj judoj kaj la amiŝoj. Mi estas tre fiera ĉar mi kredas, ke mi estas la sola homo en Usono kiu venkas en parolado pri Biblio al Atestanto de Jehovo. < ridoj > Post tri kaj duona horoj, li rigardis sian horloĝon, kvazaŭ "Mi devas iri". < ridoj > Ho, multan dankon. Dankon. Dio benu vin, Dio benu vin.

Sed estis interese ĉar mi havis iujn antaŭjuĝajn nociojn, ekzemple, pri evangeliisma kristaneco kaj mi trovis, ke ĝi estas tiel vasta kaj varia movado, ke estas malfacile fari ĝeneraligojn pri ĝi. Estas grupo, kiun mi renkontis, nomata la Kristanoj de la Ruĝa Litero kaj ili fokusiĝas je la ruĝaj vortoj en la Biblio, kiuj estas tiuj eldiritaj de Jesuo — tiel oni presis ilin en la malnovaj biblioj. Kaj ilia argumento estas tio, ke Jesuo neniam parolis pri samseksameco. Ili havas flugfolion, kiu diras "Jen kion Jesuo diris pri samseksameco" kaj vi malfermas ĝin kaj estas nenio en ĝi. Tiel ili diras, ke Jesuo parolis multe pri helpo al la parioj, helpo al malriĉuloj. Tio estis do tre inspira por mi. Mi rekomendas Jim Wallace kaj Tony Campolo. Ili estas tre inspiraj gvidantoj, eĉ se mi malkonsentas pri multo de tio, kion ili diras.

Ankaŭ ci ne devas neglekti la malracion. Tiu ĉi estis tre neatendita ĉar, vi scias, mi kreskis kun la scienca mondvido kaj mi estis ŝokita lerni kiom multe el mia vivo estas regata de malraciaj fortoj. Kaj la afero estas, se ili ne estas danĝeraj ili ne estas tute neglektindaj. Ĉar mi kredas, ke — mi pensis, mi faris ĉiujn tiujn ritojn, tiujn bibliajn ritojn, disigante mian lanon kaj linŝtofon kaj mi demandis tiujn religiajn homojn "Kial povas la Biblio diri ke ni faru tion? Kial Dio zorgus pri tio?" Kaj ili diras "Ni ne scias, sed estas simple ritoj, kiuj donas al ni sencon". Kaj mi diris "Sed tio estas frenezaĵo". Kaj ili diris "Nu, kio pri vi? Vi blovas kandelojn sur datrevena kuko. Se ulo el Marso venus kaj vidus ulon blovantan la fajron sur kuko kaj aliflanke alian ulon, kiu ne vestas vestaĵojn el miksitaj teksaĵoj, ĉu la Marsanoj dirus "Nu, tiu ulo, li havas sencon, sed ĉu tiu alia ulo estas freneza?" Do ne, mi kredas ke ritaroj estas, laŭnature, malraciaj. Tial la ŝlosilo estas elekti la ĝustajn ritarojn, tiujn, kiuj ne estas danĝeraj — sed ritoj mem ne estas neglektindaj.

Kaj fine mi lernis, ke ci devas preni kaj elekti. Kaj tiun ĉi mi lernis ĉar mi provis sekvi ĉion en la Biblio. Kaj mi plene malsukcesis. Ĉar oni ne povas. Oni devas preni kaj elekti kaj kiu ajn sekvanta la Biblion prenos kaj elektos. La ŝlosilo estas preni kaj elekti la ĝustajn partojn. Estas la esprimo "lunĉeja religio" kaj la fundamentistoj uzas ĝin laŭ malŝata maniero, kaj ili diras "Ho, estas nur lunĉeja religio. Vi simple prenas kaj elektas". Sed mia argumento estas "Kio estas maltaŭga pri lunĉejoj?" Mi havis foje grandajn manĝojn en lunĉejoj. Mi havis ankaŭ iujn manĝojn, kiuj igis min vomemi. Do temas pri elekto de partoj de la Biblio pri kompatemo, pri toleremo, pri amo al la najbaro, kontraste al la partoj pri samseksemo kiel peko, aŭ maltoleremo, aŭ perforto, el kiuj estas ankaŭ multaj en la Biblio. Se ni do volas trovi iun signifon en tiu libro, tiam ni devas vere engaĝiĝi en ĝi kaj alpreni ĝin.

Kaj mi pensis, ke mi finos per nur kelkaj pliaj. Jen mi legante la Biblion. Jen kiel mi vokis taksiojn. < ridoj > Serioze, tio funkciis - kaj jes, ĝi vere estis luita ŝafo, tiel ke mi devis redoni tion en la mateno, sed ĝi bone utilis dum tago. Nu, ĉiel ajn, mi tre dankas vin pro la ebleco paroli al vi.