Return to the talk Return to talk

Transcript

Select language

Translated by Tim Morley
Reviewed by Lu Wunsch-Rolshoven

0:12 Mi scias tion, kion vi pensas. Vi pensas, ke mi perdiĝis, kaj iu baldaŭ venos surscenejen por ĝentile regvidi min al mia seĝo. (aplaŭdo) Mi ofte spertas tion en Dubajo. "Vi venis por ferii, ĉu ne, s-ino?" (ridoj) "Aŭ por viziti la infanojn, ĉu? Kiom longe vi restos?"

0:38 Nu fakte, dum ankoraŭ longa tempo, mi esperas. Mi loĝas kaj instruas ĉe la Persa Golfo dum pli ol 30 jaroj. (aplaŭdo) Kaj dum tiu tempo, mi vidis multajn ŝanĝojn. Nu, tiu statistiko estas ege ŝoka. Kaj mi volas paroli al vi hodiaŭ pri malapero de lingvoj kaj la tutmondiĝo de la angla. Mi volas rakonti al vi pri mia amikino, kiu instruis la anglan al plenkreskuloj en Abudabio. Kaj iun tagon, ŝi decidis fari lecionon en la ĝardeno por instrui al ili vortojn pri la naturo. Sed je la fino estis ŝi, kiu lernis la arabajn vortojn por la lokaj plantoj, kune kun la diversaj manieroj uzi ilin -- resanige, ŝminke, kuire, kiel herboj. Kiel tiuj studentoj eksciis pri ĉio ĉi? Evidente, de siaj geavoj kaj eĉ de la pra-geavoj. Mi ne bezonas klarigi al vi kiom gravas la eblo komuniki tra la generacioj.

1:42 Sed bedaŭrinde, nuntempe, lingvoj formortas je rapideco kiel neniam antaŭe. Unu lingvo formortas ĉiun 14-an tagon. Nu, samtempe, la angla estas la senkonkura tutmonda lingvo. Ĉu tiuj faktoj estas ligitaj? Mi ne scias. Sed mi ja scias, ke mi vidis multajn ŝanĝojn. Kiam mi unuafoje venis al la Persa Golfo, mi venis al Kuvajto en periodo kiam la vivo tie estis ankoraŭ malfacila. Fakte, antaŭ ne tiom longa tempo. Tio estas iom tro frua. Sed ĉiukaze, la Brita Konsilio dungis min kaj ĉirkaŭ 25 aliajn geinstruistojn. Kaj ni estis la unuaj ne-islamanaj instruistoj en la ŝtataj lernejoj tie en Kuvajto. Oni venigis nin por instrui la anglan ĉar la registaro volis modernigi la landon kaj fortikigi la civitanojn per edukado. Kaj evidente, ankaŭ Britio profitis pro iom de la bela nafta riĉeco.

2:39 Bone. Jen la plej grava ŝanĝo, kiun mi vidis -- la instruado de la angla nun ŝanĝiĝis de reciproke avantaĝa afero al grandega internacia komerco tia, kia ĝi estas hodiaŭ. Ne plu simple unu fremda lingvo en la lerneja fakaro. Kaj ne plu la ekskluziva tereno de la patrina lando Anglio. Ĝi iĝis laŭmoda komerco por ĉiu angla-parolanta lando de la tero. Kaj kial ne? Ne forgesu, ke la plej bona edukado -- laŭ la plej lasta Tutmonda Vicordigo de Universitatoj -- troviĝas en la universitatoj de Britio kaj Usono. Do ĉiu volas havi anglalingvan edukadon, kompreneble. Sed se vi ne estas denaska anglaparolanto, vi devas fari teston.

3:30 Nu, ĉu estas pravigeble malakcepti studonton laŭ nur lingva kriterio? Eble vi havus komputilan scienciston, kiu estas geniulo. Ĉu vere li bezonus la saman lingvokapablon kiel advokato, ekzemple? Nu, mi kredas, ke ne. Ni instruistoj de la angla malakceptadas ilin ĉiutage. Ni starigas halt-ŝildon, kaj ni abrupte haltigas ilin. Ili ne rajtas plu sekvadi siajn revojn ĝis kiam ili sukcesos kun la angla lingvo. Nu, imagu tion: se mi renkontus unulingvan nederlandanon, kiu havus la kuracilon kontraŭ kancero, ĉu mi rifuzus al li studlokon en mia brita universitato? Mi dirus, ke ne. Tamen, ja precize tion ni faras. Ni instruistoj de la angla estas la gardistoj ĉe la pordego. Kaj vi devas unue montri al ni, ke vi sufiĉe bone regas la anglan. Povas esti danĝere doni tro da povo al iu mallarĝa segmento de la socio. Eble la barilo estus tro universala.

4:37 Bone. "Sed," mi aŭdas vin diri, "kio pri la esplorado? Ĉio estas en la angla." Do la libroj estas en la angla, la ĵurnaloj estas en la angla, sed tio estas memplenuma profetaĵo Tio plifortigas la neprigon de la angla. Kaj tiel plu. Mi demandas vin, kio pri tradukado? Pensu pri la Islama Ora Epoko, kiam okazis multege da tradukado. Ili tradukis el la latina kaj la greka al la araba kaj la persa, kaj sekvis tradukoj al la ĝermanaj lingvoj de Eŭropo kaj la latinidaj lingvoj. Kaj tiel, lumo brilis sur la Malluma Epoko de Eŭropo. Nu, ne miskomprenu min, ĉiuj vi instruistoj de la angla: mi ne kontraŭas la instruadon de la angla. Mi ŝategas, ke ni havas tutmondan lingvon. Ni bezonas tion nun pli ol iam ajn antaŭe. Sed mi kontraŭas uzi ĝin kiel barilon. Ĉu vere ni volas troviĝi kun nur 600 lingvoj kaj unu ĉeflingvo, eble la angla, eble la ĉina? Ni bezonas pli ol tion. Kie ni metu la limon? Tiu sistemo egaligas inteligenton al scipovo de la angla kaj tio estas tute arbitra.

5:57 (aplaŭdo)

6:03 Mi volas rememorigi vin ke la gigantoj, sur kies ŝultroj staras la hodiaŭa intelektularo ne estis devigataj posedi la anglan, ili ne devis havi diplomon pri la angla. Jen bona ekzemplo: Einstein. Flanke, oni konsideris lin nelernema en la lernejo, ĉar li fakte estis disleksia. Sed feliĉe por la mondo, li ne devis sukcesi en ekzameno pri la angla. Ĉar tio komenciĝis nur en 1964, kun la t.n. TOEFL, la usona testo pri la angla. Nun tio eksplodis. Estas multege da testoj pri la angla. Kaj milionoj kaj milionoj da lernantoj ĉiujare faras tiujn testojn. Nu, eble vi pensas — vi kaj mi — ke la prezoj por tio ne estas tiom altaj, sed ili estas maleblige altaj por multaj milionoj da malriĉaj homoj. Do ni tuj malakceptas tiujn homojn.

6:54 (aplaŭdo)

6:57 Mi memoras titolon en gazeto, kiun mi ĵus vidis: "Edukado: La Granda Disiĝo." Nun mi komprenas, kial homoj koncentriĝas je la angla. Ili volas doni al siaj infanoj la plej bonan ŝancon por la vivo. Kaj por fari tion, ili bezonas riĉlandan edukadon. Ĉar, evidente, la plej bonajn laborlokojn prenas homoj el la riĉlandaj universitatoj, kiel mi antaŭe montris. Estas diabla cirklo.

7:23 Jen. Aŭskultu rakonton pri du sciencistoj, du anglaj sciencistoj. Ili faris eksperimenton pri genetiko rilate al antaŭaj kaj malantaŭaj gamboj de bestoj. Kaj ili ne trovis la rezultojn, kiujn ili serĉis. Ili vere ne sciis kion fari, ĝis kiam alvenis germana sciencisto kiu rimarkis, ke ili uzis du apartajn vortojn por la antaŭaj kaj malantaŭaj gamboj, sed la genetiko ne konas tiun distingon, same kiel la germana lingvo. Do trovite, problemo solvita. Se vi ne kapablas havi iun penson, vi blokiĝas. Sed se alia lingvo ja ebligas tiun penson, tiam, per kunlaboro, ni povas atingi kaj lerni tiom pli multe.

8:12 Mia filino venis al Anglio de Kuvajto. Ŝi estis studinta sciencon kaj matematikon per la araba, en arablingva lernejo. Ŝi devis angligi ĝin en la gimnazio. Kaj ŝi estis la plej bona lernanto en la klasoj pri tiuj fakoj. Tio montras ke, kiam lernantoj venas al ni el fremdaj landoj, eble ni ne sufiĉe rekonas ties sciojn kiam ili scias tion en sia propra lingvo. Kiam lingvo mortas, ni ne scias kion ni perdas kun tiu lingvo.

8:46 Tiel estas -- mi ne scias ĉu vi vidis tion per CNN -- ili donis Heroan Premion al juna ŝafista knabo en Kenjo kiu ne povis studi vespere en sia vilaĝo samkiel la aliaj vilaĝaj infanoj, ĉar la kerosena lampo fumis kaj tio damaĝis liajn okulojn. Kaj ĉiukaze, ili neniam havis sufiĉe da keroseno, ĉar kion oni povas aĉeti per po unu dolaro tage? Do, li inventis senkostan persunan lampon. Kaj nun la infanoj en lia vilaĝo same sukcesas en la lernejo kiel la infanoj, kiuj havas elektron hejme. (aplaŭdo) Kiam li ricevis la premion, li diris tiujn belajn vortojn: "La infanoj povas gvidi Afrikon el ĝia hodiaŭa stato, malluma kontinento, al lumplena kontinento." Jen simpla ideo, sed ĝi povus havi tre longdistancajn konsekvencojn.

9:46 Sen lumo -- ĉu fizika aŭ metafora -- homoj ne povas sukcesi en niaj ekzamenoj, kaj ni neniam povas scii tion, kion ili scias. Ni ne lasu ilin kaj nin en la mallumo. Ni festu la diversecon. Okupiĝu pri via lingvo. Uzu ĝin por disvastigi plej bonajn ideojn.

10:12 (aplaŭdo) "Neniu vidas flori tiun belan floron, Kaj en soleco ĝi malŝparas sian gloron."

10:19 Koran dankon.

10:21 (aplaŭdo)