Return to the talk Return to talk

Transcript

Select language

Translated by Leo De Cooman
Reviewed by James Piton

0:11 Mi estas rubulo. Kaj eble vin interesos, ke mi iĝis rubulo, ĉar mi nepre malŝatas rubon. Mi esperas ene de la venontaj 10 minutoj ŝanĝi vian pensmanieron pri multaj aĵoj en via vivo. Mi volus eki ĉe la tutunua komenciĝo. Memoru pri via infanaĝo. Kiel vi rigardis la aĵojn en via vivo? Tio eble okazis laŭ jenaj bubaj reguloj: Estas mia aĵo, se mi unua vidis ĝin. La tuta amaso estas mia, kiam mi konstruas ion. Ju pli da aĵoj estas miaj, des pli bone. Kompreneble ĝi estas via, kiam ĝi difektiĝis.

0:49 (Ridoj)

0:51 Nu, post dudek jaroj en la reakira industrio iĝis sufiĉe klare al mi, ke ni ne bezonas forlasi tiujn bubajn regulojn, kiam ni plenkreskiĝis. Kaj permesu al mi diri, kial mi havas tiun starpunkton. Ĉar ĉiutage denove en niaj tutmondaj reakiraj entreprenoj ni pritraktas proksimume duonmilionon da kilogramoj da forĵetitaĵoj. Ĉiutaga duonmiliono da kilogramoj ŝajnas amaso, sed ĝi estas eta kvanto de la daŭrigeblaj varoj, kiuj estas forĵetataj ĉiam ree ĉiujare tutmonde -- multe malpli ol unu procento. Fakte Unuiĝintaj Nacioj taksas, ke ĉiujare proksimume 38,5 miliardoj da kilogramoj da elektronika rubo forĵetatas tutmonde ĉiam ree ĉiujare -- kaj tiu estas unu el la plej rapide kreskantaj partoj el niaj rubofluo. Kaj se oni enkalkulas aliajn daŭremajn varojn, kiaj aŭtoj, tiu nombro pli ol duobliĝas. Kompreneble, ju pli evoluis lando, des pli altas tiuj montoj.

1:39 Vidante tiujn montojn plej multaj homoj pensas pri rubo. Ni vidas surterajn minejojn. Kaj ni vidas minejojn pro tio, ke estas multaj valoraj krudmaterialoj, kiuj estas uzitaj por unuafoje fari ĉion ĉi. Iĝas ĉiam pli grave esplori, kiel elpreni tiujn krudmaterialojn el tiu ekstreme malsimplaj rubofluoj. Ĉar kiel ni jam aŭdis tutan semajnon ĉe TED, la mondo iĝas pli malgranda loko enhavanta pli da homoj, kiuj bezonas pli kaj pli da aĵoj. Kompreneble, ili volas la ludilojn kaj ilojn, kiujn multaj el ni konsideras evidentaj.

2:11 Kaj kio necesas por fari tiujn ludilojn kaj ilojn, kiujn ni uzas ĉiutage? Precipe estas multaj specoj da plastoj kaj metaloj. La metalojn ni precipe faras el erco, kiun ni elfosas el ĉiam pli vastiĝantaj kaj ĉiam pli profundiĝantaj minoj tutmonde. La plastojn ni faras el nafto, por kiu ni iras al ĉiam pli foraj lokoj kaj kiun ni ĉerpas el ĉiam pli profundaj putoj. Tiuj praktikoj havas gravajn ekonomiajn kaj ekologiajn sekvojn, kiujn ni jam ekvidas nun.

2:44 La bona novaĵo estas, ke ni ekas reakiri materialojn el niaj eluzitaj aĵoj kaj komencas reuzi ilin, precipe en regionoj de la mondo, kiaj ĉi tie en Eŭropo, kiuj estigis retraktadajn politikojn postulantajn, ke tiuj aĵoj estu reuzotaj laŭ respondeca maniero. La plimulto de tio, kio estas reprenata el niaj eluzitaĵoj, se ili atingas reakiranton, estas la metaloj. Por klarigi tion -- mi uzas ŝtalon kiel reprezentantan metalon, ĉar ĝi estas la plej ofta metalo -- se via aĵo atingas reuzanton, verŝajne pli ol 90 procentoj el la metaloj estos reakirataj kaj reuzataj por alia celo. Por plastaĵoj la afero estas tute alia: multe malpli ol 10% estas reakirataj. Fakte ĝi estas pli proksima al 5%. La plimulto el ili estas forbruligata aŭ enterigata.

3:25 Nun plej multaj homoj pensas, ke tio okazas, ĉar plastoj estas forĵetindaĵoj. malmultege valorantaj. Sed nuntempe plastoj estas pluroble pli valoraj ol ŝtalo. Pli da plasto estas produktata kaj foruzata tutmonde laŭ volumeno ĉiujare ol da ŝtalo. Kial do tiel abunda kaj valora materialo ne estas reakirata en proporcio proksima al tiu de malpli valora materialo? Nu, tio precipe okazas, ĉar metaloj estas tre facile reakireblaj el aliaj materialoj kaj unu el aliaj. Ili havas tre malsamajn densecojn. Ili havas tre malsamajn elektrajn kaj magnetajn ecojn. Kaj ili eĉ havas malsamajn kolorojn. Do tre facilas kaj por homoj kaj por maŝinoj apartigi tiujn metalojn unu el la alia kaj el aliaj materialoj. Plastoj havas koincidantajn densecojn en mallarĝega gamo. Ili havas identajn aŭ tre similajn elektrajn kaj magnetajn ecojn. Kaj ajna plasto povas havi ajnan koloron, kiel vi verŝajne ja scias. Tial la tradiciaj apartigaj metodoj simple ne taŭgas por plastoj.

4:22 Alia sekvo de la facila reakirebleco de metaloj por homoj estas, ke amaso de niaj aĵoj el la evoluinta mondo -- kaj bedaŭrinde precipe el Usono, kie ni havas neniun instalitan reakiran politikon, kiajn ni havas en Eŭropo, -- trovas sian vojon al evoluantaj landoj por malaltekosta reakirado. Por ne pli ol unu dolaro en tago homoj traserĉas nian rubon. Ili elprenas, kion ili povas, tio estas precipe la metaloj -- cirkvitplatoj kaj tiel plu -- kaj ili postlasas plejparte tion, kion ili ne povas reakiri, tio ree temas plej ofte pri plastoj. Aŭ ili bruligas la plastojn por akiri la metalojn en brulejoj, kiajn vi vidas ĉi tie. Kaj ili permane elprenas la metalojn. Dum tio eble estas la ekonomie malaltekosta solvo, ĝi certe ne estas la malplej malpuriga al la medio, aŭ plej homsana kaj sekura solvo. Mi nomas tion ekologia negocado. Kaj ĝi estas ne justa, ne sekura kaj ne daŭrigebla.

5:17 Hodiaŭ, ĉar plastoj estas tiel abundaj -- kaj parenteze, tiuj aliaj metodoj evidente ne kondukas al la reakiro de plastoj -- sed homoj provas reakiri la plastojn. Jen nur unu ekzemplo. Jen foto, kiun mi faris starante sur la tegmentoj de unu el la tutmonde plej vastaj domaĉaroj en Mumbajo, Hindujo. Ili amasigas la plastaĵojn sur la tegmentoj. Ili malsuprenigas ilin sub tiujn tegmentojn en etajn laborejojn, kiaj ĉi tiuj, kaj homoj pene provas apartigi la plastojn laŭ koloro, formo, sento, per ĉiu ebla teĥniko. Kaj foje ili turnas sin al tio, kion oni nomas la tekniko "bruliga kaj flara", kie ili ekbruligas la plaston kaj flaras la haladzon provante determini la specon de la plasto. Neniu el tiuj teknikoj rezultigas kvanton da reakiraĵoj iel signifoplenan. Kaj preferinde ne provu tiun teknikon hejme.

6:00 Kion ni do faru pri tiu kosmoveturepoka materialo, almenaŭ kutime tiel nomata, tiuj plastoj? Nu, mi firme kredas, ke ĝi estas multe tro valora kaj abunda por plu esti enterigata kaj certe por eliĝi kiel fumo. Antaŭ preskaŭ 20 jaroj, mi laŭvorte komencis en mia garaĝo esplori, provante eltrovi kiel apartigi tiujn treege similajn materialojn unu de la alia, kaj poste varbis multajn el miaj amikoj fakte en la minada mondo, kaj plastindustria mondo, kaj ni komencis kontakti minindustriajn laboratoriojn tutmonde. Ĉar fakte ni faras surtersurfacan minadon. Kaj poste ni trovis la solvon. Tio estas la lasta baro antaŭ reuzado. Ĝi estas la lasta grava materialo reakirenda en iu konsiderinda kvanto sur la Tero. Ni fine eltrovis kiel fari ĝin. En la procedado ni komencis rekreante, kiel plastindustrio faras plastojn.

6:46 La tradicia maniero fari plastojn estas per petrolo aŭ petrolĥemiaĵoj. Oni malkonstruas la molekulojn, rekombinas ilin laŭ tre specifaj manieroj por fari ĉiajn mirindajn plastojn, kiujn ni ĝuas ĉiutage. Ni diris, ke ekzistu pli daŭrigebla maniero fari plastojn. Kaj ke ĝi estu daŭrigebla ne nur el media starpunkto, sed ankaŭ daŭrigebla laŭ ekonomia starpunkto. Nu, bona eko estas komenci per rubo. Ĝi certe ne kostas tiom, kiom petrolo, kaj ĝi abundas, kiel vi espereble povis vidi per la fotoj. Ĉar ni ne malkonstruas la plastojn en molekulojn por rekombini ilin, ni uzas minadajn solvojn por elpreni la materialojn.

7:20 Ni havas signife pli malaltajn kapitalkostojn por nia aparataro. Ni ŝparas multege da energio. Mi ne scias, kiom da aliaj projektoj sur la planedo nuntempe povas ŝpari 80 aŭ 90 procentojn de la energio farante ion laŭ la tradicia maniero. Anstataŭ investi plurcentojn da milionoj da dolaroj por konstrui ĥemifabrikon, kiu faros dum sia tuta ekzisto nur unu specon de plasto, niaj fabrikoj povas fari ajnan specon de plasto, per kiu ni provizas ilin. Kaj ni faras anstataŭaĵon akiritan el rubo por tiu plasto, kiu estas farita el petrolkemiaĵoj. Niaj klientoj ekĝojas pro grandegaj ŝparoj de CO2. Per siaj produktoj ili povos fermi la ciklon. Kaj ili povas fari pli daŭrigeblajn produktojn.

7:55 En la mallonga tempo, kiun mi disponas, mi volas iom komprenigi al vi, kiel ni faras tion. Ĝi komenciĝas per reakiriloj de metaloj, kiuj disigas nian rubon en etegajn erojn. Ili reakiras la metalojn kaj postlasas, kion oni nomas dispecigila restaĵo -- tio estas ilia rubo -- tre malsimpla miksaĵo de materialoj, precipe plastoj. Ni eligas tion, kio ne estas plasto, kiaj restintaj metaloj, tapiŝoj, ŝaŭmo, kaŭĉuko, ligno, vitro, papero, io ajn. Foje enestas eĉ bedaŭrinde mortinta besto. Kaj ĝi eniras tien, en la unuan parton de nia prilaborado, kiu pli similas al tradicia reakirado. Ni kriblas la materialon, ni uzas magnetojn, ni klasifikas per aerfluo. Ĝi iel similas al fantoma fabriko.

8:30 Fine de tiu procedo ni havas kunmetaĵon el miksitaj plastoj: multaj malsamaj specoj de plastoj kaj multaj malsamaj gradoj de plastoj. Tio eniras en la pli elaboritan parton de nia procedo, kie komenciĝas la vere malfacila laboro, plurpaŝe apartiga prilaborado. Ni reduktas la plaston en erojn grandajn kiel etfingra ungo. Ni uzas treege aŭtomatigitan prilaboradon por ordigi tiujn plastojn, ne nur laŭ speco, sed laŭ grado. Kaj fine de tiu fazo de la prilaborado venas plastaj eroj de unu tipo, unu grado. Poste ni uzas optikan apartigon por kolorordigi tiun materialon. Ni miksas ĝin en 25-tunaj miksujoj. Ni puŝas tiun materialon en elpremilojn, kie ni fandas ĝin, premas ĝin tra malgrandaj matrictruoj, faras spagetosimilajn plastofadenojn. Kaj ni hakas tiujn fadenojn en tiel nomatajn buletojn. Kaj tio fariĝas la komencprodukto por la plastindustrio. Ĝi estas la sama materialo, kiun vi akirus el petrolo. Kaj hodiaŭ ni produktas ĝin el viaj malnovaj aĵoj kaj ĝi rekte eniras en viajn novajn aĵojn.

9:32 (Aplaŭdo)

9:41 Do nun, anstataŭ ĵetiĝi sur montetflankon en evoluanta lando aŭ laŭvorte elĵetiĝi kiel fumo, viaj malnovaj aĵoj retroveblas sur via skribotablo en novaj produktoj en via oficejo aŭ refunkciantaj en via hejmo. Kaj tiuj estas nur kelkaj ekzemploj de kompanioj, kiuj aĉetas niajn plastojn anstataŭ virga plasto, por fari siajn novajn produktojn.

10:04 Mi do esperas, ke mi ŝanĝis vian manieron konsideri almenaŭ kelkajn aĵojn en via vivo. Ni prenis niajn indikojn de patrino Naturo. Patrino Naturo malŝparas tre malmulton, reuzas praktike ĉion. Kaj mi esperas, ke vi ĉesu vidi vin mem kiel konsumanton -- tio estas etikedo, kiun mi ĉiam malŝatis dum mia tuta vivo -- kaj pensas vin mem kiel uzanton de materialoj en unu formo, ĝis ili povas esti transformataj en alian formon por alia posta uzo. Kaj fine mi esperas, ke vi iom konsente kun mi ŝanĝu tiun lastan buban regulon al: "Se ĝi difektiĝis, ĝi estas mia aĵo."

10:37 Dankon pro via tempo.

10:39 (Aplaŭdo)