Return to the talk Return to talk

Transcript

Select language

Translated by James Piton
Reviewed by Piet GLORIEUX

0:12 Ni dronas en novaĵoj. Nur Reuters publikigas 3,5 milionojn da novaĵraportoj ĉiujare. Kaj tio estas nur unu fonto.

0:22 Mia demando estas: kiom multaj el tiuj raportoj vere gravos en longtempa perspektivo? Tio estas la ideo ĉirkaŭ The Long News. Ĝi estas projekto de Fondaĵo The Long Now, kiu estis fondita de TED-anoj, inkluzive de Kevin Kelly kaj Stewart Brand. Kaj ni serĉas novaĵojn, kiuj povas esti gravaj ankoraŭ post 50 aŭ 100 aŭ 10 mil jaroj. Kaj kiam oni rigardas al la novaĵoj laŭ tiu filtrilo, sufiĉe multaj perdiĝas survoje.

0:48 Por preni la pintajn novaĵojn de AP lastjare, ĉu tiuj plu gravos post jardeko? Aŭ tiuj ĉi? Aŭ tiuj? Ĉu vere? Ĉu tio plu gravos post 50 aŭ 100 jaroj? Okej, tio estis iel mojosa. (Ridoj) Sed la pinta raporto de la lasta jaro estis ekonomio, kaj mi simple vetas, ke tio, pli aŭ malpli frue, tiu specifa recesio fariĝos malnovaĵo.

1:17 Do kiaj raportoj povos esti signifaj por la estonteco? Nu, ni prenu sciencon. Iam, etaj robotoj iros tra niaj sangofluoj riparante aferojn. Tiu iamo jam alvenis se vi estas muso. Kelkaj antaŭnelongaj raportoj: nanoabeloj fulmmortigas tumorojn per vera abela veneno; oni sendas genojn en la cerbon; roboto estas kreita por trakuri la homan korpon.

1:43 Kio pri rimedoj? Kiel ni nutros naŭ miliardojn da homoj. Ni havas problemojn por nutri la nunajn ses miliardojn. Kaj ni aŭdis hieraŭ, ke estas pli ol unu miliardo da malsatantoj. Britio malsatos sen genetike modifitaj kultivaĵoj. Bill Gates, bonŝance, investis unu miliardon en agrikulturan esploradon.

2:01 Kio pri tutmonda politiko? La mondo estos tre malsama kiam kaj se Ĉinio starigos la prioritatojn kaj ili povas. Ili superis Usonon kiel la plej granda aŭto-merkato en la mondo, ili superis Germanion kiel la plej granda eksportanto, kaj ili ekfaras DNA-testojn ĉe infanoj por difini ties karieron.

2:20 Ni trovas ĉiajn manierojn puŝi la limojn de tio, kion ni scias. Kelkaj antaŭnelongaj eltrovoj: Estas formiko-kolonio el Argentino, kiu jam svarmis al ĉiu kontinento, escepte de Antarkto; ekzistas memregata robota sciencisto, kiu faris eltrovon -- baldaŭ la scienco eble ne plu bezonos nin, kaj nek la vivo eble bezonos nin; mikrobo vekiĝas post 120 mil jaroj. Ŝajnas, ke kun aŭ sen ni, la vivo daŭros.

2:46 Sed mia preferata lastjara raporto el Long News estis tiu ĉi: akvo trovita en la luno. Tio igas multe pli facile instali kolonion tie. Kaj se NASA ne faras, Ĉinio povas, aŭ iu en tiu ĉi ĉambro povas subskribi grandan ĉekon.

2:59 Mia mesaĝo estas: en longdaŭra perspektivo, kelkaj novaĵraportoj estas pli gravaj ol aliaj. (Aplaŭdoj)