Return to the talk Return to talk

Transcript

Select language

Translated by James Piton
Reviewed by Stéphane Brault

0:11 Bonvole, ĉiu el vi pensu pri via plej grava persona celo. Vere -- vi povas preni unu sekundon. Oni devas senti tion por lerni ĝin. Prenu kelkajn sekundojn kaj pensu pri via plej granda celo, okej? Imagu decidi ĝuste nun, ke vi estas plenumonta tion. Imagu rakonti al iu, kiun vi renkontis hodiaŭ, kion vi estas faronta. Imagu ties gratulojn kaj ties altan estimon pri vi. Ĉu ne estas agrable anonci ĝin laŭte? Ĉu oni ne sentas sin jam unu paŝon pli proksime, kvazaŭ ĝi jam fariĝis parto de via identeco?

0:41 Nu, malbona novaĵo: vi devus teni vian buŝon fermita, ĉar tiu agrabla sento nun igos malpli probabla vian sukceson. Ripetitaj psikologiaj testoj pruvis, ke rakonti al iu vian celon igas ĝin malpli probable. Kiam vi havas celon, kelkaj paŝoj necesas, iom da laboro, por atingi ĝin. Ideale, vi devus ne esti kontenta antaŭ la efektivigo de la laboro. Sed kiam vi rakontas vian celon al iu, kiu aprobas ĝin, psikologoj diras, ke estiĝas tio, kion ili nomas "socia realeco". La menso estas kvazaŭ trompata senti, ke tio jam estas farita. Kaj tiam, ĉar vi jam sentis tiun kontenton, vi fariĝas malpli instigata fari la efektivan pezan laboron, kiu necesas. (Ridoj) Do tio iras kontraŭ la konvencia saĝeco, laŭ kiu ni devus rakonti al niaj amikoj niajn celojn, ĉu? -- por teni niajn promesojn.

1:27 Nu, ni rigardu la pruvon. 1926, Kurt Lewin, fondinto de la socia psikologio, nomis tion "anstataŭigo". 1933, Vera Mahler trovis, ke kiam io estas rekonata de aliaj, ĝi fariĝas reala en la menso. 1982, Peter Gollwitzer verkis libron pri tio kaj en 2009, li faris novajn testojn kiuj estas publikigitaj.

1:45 Estis pli-malpli jene: 163 homoj tra kvar apartaj testoj -- ĉiu skribis sian personan celon. Tiam la duono anoncis sian engaĝiĝon al la ĉambro, kaj la alia duono, ne. Tiam ĉiu ricevis 45 minutojn da laboro kiu kondukus ilin rekte al siaj respektivaj celoj, sed ili estis informitaj, ke ili povus halti en kiu ajn momento. Nu, tiuj, kiuj konservis siajn buŝojn fermitaj laboris la plenajn 45 minutojn, averaĝe, kaj kiam pridemanditaj poste, ili diris, ke restas longan laŭirendan vojon por atingi sian celon. Sed tiu, kiuj anoncis la celon forlasis post nur 33 minutoj, averaĝe, kaj kiam pridemanditaj poste, ili diris, ke ili sentis sin multe pli proksimaj al la atingo de la celo.

2:24 Do, se tio estas vera, kion ni povas fari? Bone, vi povus rezisti la tenton anonci vian celon. Vi povas prokrasti la rekompencon kiun la socia rekono alportas kaj vi povas kompreni, ke via menso prenas la parolon por la ago. Sed se vi bezonas paroli pri io, vi povas aserti ĝin laŭ maniero kiu donas al vi nenian kontenton, kiel: "Mi vere volas kuri en tiu maratono, do mi bezonas trejniĝi kvin fojojn en la semajno kaj ŝotu mian postaĵon, se ne, ĉu bone?"

2:54 Do, gespektantoj, la venontan fojon kiam vi sentos tenton rakonti vian celon, kion vi diros? (silento) Ekzakte, tre bone.

3:02 (Aplaŭdoj)