1,272,205 views • 14:21

Embarasan problemon mi oftege spertas. Kaj laŭ mi, pluraj el vi suferas la saman. Kiam mi vizitas muzeon kaj paŝas ĉambrojn post ĉambroj plenaj je pentraĵoj, post 15-20 minutoj, mi ekkonscias, ke mi tute ne pensas pri ili. Mi ne empatias kun ili. Anstataŭ, mi pensas pri tiu kafotaso, kiun mi nepre bezonas por resti vekita. Jen mia problemo: muzea laciĝo.

Kiom multe el vi ankaŭ spertas tion... Jes. Ha-ha! Ha-ha! Foje eblas elteni pli longe ol 20 minutojn, foje malpli, sed laŭ mi, ni ĉiuj suferas ĝin. Kaj ĉu vi spertas la kunestantan kulpiĝon? Miakaze, mi rigardas la pentraĵojn sur la muroj kaj pensas, ke oni decidis alkroĉi ilin tie, juĝante ilin sufiĉe interesaj por resti ĉe tiu muro, sed mi ne ĉiam vidas kial. Fakte, plejofte mi tute ne vidas kial.

Kaj fine, mi eliras la ejon malfeliĉa. Mi sentas min kulpa kaj malfeliĉa. Anstataŭ ol pensi, ke io misas pri la pentraĵoj, mi pensas ke iel mi mem estas misa. Eliri artgalerion en tia animstato ne tre bonas.

(Ridoj)

Nu, kial do tiom da mem-severeco? En restoracio, kiam oni rigardas la menuon, ĉu oni mendu ĉion ajn, kion oni vidas? Ne! Oni elektas. En magazeno, kiam oni celas aĉeti ĉemizon, ĉu oni provu ĉiun ĉemizon? Ĉu oni volas ĉiun? Kompreneble ne: oni estu selektema, tutnormale. Nu, kial oni do devus ne esti elektema vizitante artgalerion? Kial atendi, ke oni sentu empation rilate al ĉiu pentraĵo?

Nu, mi bezonas alian vidmanieron. Kaji faras du aferojn: unue, enirinte galerion, mi rapidas kaj rigardas ĉion, kaj mi memoras la pentraĵojn, kiuj malrapidigis min pro ajna motivo. Mi eĉ ne scias, kial ili malrapidigis min, sed io altiris min kiel magneto kaj ignorigis ĉiujn aliajn, do mi iras rekte al tiu pentraĵo. Do unue, mi iĝas mia propra muzeestro. Mi elektas pentraĵon. Eble unu el 50. Kaj poste, mi staras antaŭ tiu pentraĵo kaj kreas rakonton pri ĝi.

Kial rakonton? Laŭ mi, rakonti apartenas al nia eco, rakontemo estas kodita en nia DNA. Oni estas ĉiam rakontantaj, pri io ajn, pro tio ke la mondo estas freneza, ĥaosa ejo. Foje per rakontoj oni provas iomete sencigi la mondon, provas ordigi ĝin iomete. Kial ne uzi tiun kapablon kiam oni rigardas pentraĵojn? Do nun, mi uzas la menuan metodon por viziti muzeojn.

Mi volas prezenti al vi tri pentraĵojn, kiuj haltigis min dum travojado kaj faris min deziri rakonti pri ili. Ĉu la unua estas prezentenda? "Junulino kun perla orelringo" fare de Johannes Vermeer, 17-jarcenta nederlanda pentristo. Plej bela pentraĵo. Mi unuafoje vidis ĝin kiam mi estis 19-jara kaj tuj aĉetis afiŝan kopion, kiun mi ankoraŭ havas, post 30 jaroj. Ĝi akompanis min ĉien, kien mi iris; mi neniam tediĝas rigardante ĝin.

Ekhaltigis min unuafoje, tutsimple la mirindaj koloroj, kiujn la pentristo uzas, kaj la lumo, kiu falas sur ŝia vizaĝo. Tamen, mi pensas, ke io alia revenigis min jaron post jaro, kaj tio estas ŝia mieno, la konflikto legebla sur ŝia vizaĝo. Mi ne povas decidi ĉu ŝi estas gaja aŭ ne, kaj mia opinio estas ŝanĝanta. Pro tio, mi ĉiam revenas al ĝi.

Iam, 16 jarojn post kiam mi surmurigis la afiŝon, kuŝante sur mia lito, mi rigardis ĝin kaj subite demandis min: "Kion faris la pentristo, por ke ŝi tiel mienu?" Unuan fojon mi pensis, ke ŝia mieno rekte respegulas kion ŝi sentas pri li. Antaŭe, mi ĉiam vidis ĝin kiel portreto de junulino. Ekde tiam, mi vidis ĝin kiel portreto de interrilato. Kaj la tuja demando estis: kia interrilato?

Mi do strebis trovi respondon. Mi faris esploreton kaj malkovris, ke oni ne scias kiu ŝi estis. Verdire, oni ne konas iun el la modeloj de Vermeer, kaj tre malmulte pri Vermeer mem. Mia reago estis: "Hura! Mi povas fari kion ajn mi volas, eltrovi kian ajn rakonton".

Sekve, jen kiel mi imagis la aferon. Unue, mi pensis: "Ŝi devas eniri la domon". Kiel Vermeer konatiĝis kun ŝi? Nu, oni konjektis, ke ŝi estas lia 12-jara filino. Lia filino estis ja 12-jara kiam li faris tiun portreton. Tamen, ŝajnis al mi tre intima rigardo, ne rigardo, kiun filino ĵetus al patro. Sciu, ke en la nederlanda pentrarto tiu-epoka, virino malfermanta la buŝon montras seksan disponeblecon. Ne estintus taŭge de Vermeer tiel portreti sian filinon.

Do: ne lia filino, sed iu tre intima, fizike proksima al li. Kiu alia loĝis en tiu domo? Servistino, belega servistino. Bone, ŝi estas endome. Kiel igi ŝin eniri la atelieron? Malmulton oni konas pri Vermeer, sed detalo ja konata de estas, ke li edziniĝis kun katolikulinon, kies patrino loĝis kun la geedzoj, en domo kie li havis propran ĉambron – lia ateliero. Ankaŭ, li havis 11 geinfanojn. Sendube, la domo estis ĥaosa kaj bruega. Se vi iam vidis la pentraĵojn de Vermeer antaŭe, vi scias kiel ili ŝajnas trankvilaj kaj kvietaj.

Kiel pentristo kreas bildojn tiajn kun 11 kriaĉantaj geinfanoj? Nu, li partigis sian vivon. Enirante sian atelieron, li ordonas: "Neniu eniru ĉi tien. nek la edzino, nek la buboj… Bone, krom la servistino, kiu venu por ordigi". Jen ŝi estas en la ateliero. Li sukcesis: kune ili estas. Kaj li decidas portreti ŝin.

Li vestigas ŝin per tre ordinaraj vestaĵoj. Ĉiuj virinoj, aŭ preskaŭ, ĉe la pentraĵoj de Vermeer surhavas veluron, silkon, peltoj, tre luksajn ŝtofojn. Sed, tiuj ĉi estas tre ordinaraj. La sola neordinaraĵo estas la perla orelringo. Sed servistino neniel povus akiri paron de perl-ornamaĵoj. Ili certe ne apartenas al ŝi. Sed al kiu? Bonŝance, estas listo de vestaĵoj de la edzino Katarina, en kiu troviĝas flava mantelo kun blanka pelto, flava kaj nigra korsaĵo, kaj oni vidas tiujn en pluraj el la aliaj pentraĵoj, sur diversaj virinoj en la pentraĵoj fare de Vermeer. Sendube, ŝiaj vestaĵoj estis pruntedonitaj al diversaj virinoj. Ne estas troigo supozi, ke tiu perla orelringo fakte apartenas al lia edzino.

Jen ni havas ĉiujn elementojn de nia rakonto. Ŝi povas resti en la ateliero longtempo. Oni bezonis ja tempegon por fari pentraĵojn. Ili restis kune, tute solaj tiun tempon. Ŝi surhavas la ornamaĵon de la edzino. Rava ŝi estas. Klare, ŝi amas lin, kaj sentas konflikton. Kaj ĉu prikonscias tion la edzino? Eble ne. Kaj se ne, nu… Ĉi tie finiĝas la rakonto.

(Ridoj)

Nun, ni vidu pentraĵon titolitan "Knabo konstruanta ludkartdomon" fare de Chardin. Oni pli bone konas la aĵpentraĵojn de tiu 18-jarcenta franca pentristo, sed li kelkfoje portretis. Fakte, li pentris kvar versionojn de tiu ĉi portreto, pri knabo kiu faras kartdomon, tre serioze. Mi preferas tiun ĉi version, ĉar kelkaj knaboj estas pli aĝaj, kelkaj, pli junaj, kaj laŭ mi, kiel en la rakonto pri la tri ursoj, la kaĉo ĝuste taŭgas.

Ne ankoraŭ viro. Ne plu vera knabo. Li situiĝas ekzakte inter senartifikeco kaj sperto, kaj tio igis min halti antaŭ tiu ĉi pentraĵo, kaj rigardi lian vizaĝon. Ĝi estas Vermeer-ecan pentraĵon La lumo venas de la maldekstra flanko. Liajn trajtojn ĝi delikate prilumas. Li staras ĝuste meze de la pentraĵo. Mi rigardis lin, kaj mi malkovris, ke farante tion, mi estis pensanta: "Rigardu min, rigardu min, mi petas". Sed li ne movis. Li nur priatentis siajn kartojn, kaj jen unu el la allogaĵoj de la pentraĵo: li tiom pensas pri sia ludo, ke li ne direktas la rigardon al ni. Miavide, tio estas la stampo de majstroverko, de pentraĵo, kiam malĉeestas konkludo. Li neniam rigardos min.

Do mi pripensis rakonton en kiu, konsiderante tiun situacion, iu estas tie, rigardante lin. Ne la pentristo. Mi ne volas pensi pri la pentristo. Mi pensas pri pliaĝa versio de li mem. Kiam plenkreskulo, pliaĝa servisto, kiu rigardas tiun junulon, diras: "Rigardu min. Mi volas averti vin pri kio atendas vin. Rigardu min, mi petas". Kaj li neniam faras.

Pri tiu malĉeesto de konkludo, ankaŭ ĉe "Junulino kun perla orelringo", oni ne scias ĉu ŝi estas feliĉa aŭ ne. Mi verkis tutan romanon pri ŝi, kaj ankoraŭ ne scias ĉu ŝi feliĉas aŭ ne. Mi senĉese revenas al la pentraĵo por havigi al mi la respondon, la rakonteron, kiu ŝtopos la mankon. Ni ja povas krei rakonton kelkatempe kontentigan, sed neniam definitive, kaj oni revenu ree al la pentraĵo.

La lasta portreto pri kiu mi parolos titoliĝas "Sennomulo", fare de anonimulo. (Ridoj)

Tiu estas Tudor-familiana portreto aĉetita de la Nacia Portreta Muzeo. Oni pensis, ke temas pri Siro Thomas Overbury, sed oni poste malkovris ke ne, kaj nun oni malscias pri kiu temas.

Nu, en la Nacia Portreta Muzeo, se oni ne konas la estintecon de pentraĵo, oni konsideras ĝin kiel orfon. Neeblas alkroĉi ĝin, ĉar oni ne scias pri kiu ĝi temas. Do bedaŭrinde, ĝi plejofte restas en la konservejo, kun nemalalta nombro de aliaj orfoj, foje tre admirindaj.

Tiu ĉi pentraĵo haltigis min pro tri motivoj: unue estas la senrilato inter la buŝo, kiu ridetas, kaj la okuloj, kiuj sopiras. Li malĝojas, sed kial? La dua detalo, kiu altiris mian atenton estas liaj skarlataj vangoj. Li ruĝiĝas. Oni portretas li, kaj li ruĝiĝas! Li probable estas ulo plej ruĝiĝema. Pri kio li pensas por ruĝiĝi tiel? La tria detalo, kiu haltigis min estas la belega kamizolo. Silka, grizkolora kun belaj butonoj. Kaj ĉu vi scias pri kio tio pensigas min? Tio ŝajnas komforta kaj kvasta, kiel lanuga super littuko.

Mi senĉese pensis pri litoj kaj ruĝaj vangoj, kaj kompreneble pri sekso, kaj mi pensis: "Ĉu pri tio li pensas?" Kaj mi diris min, se mi faru rakonton, kio estu la lasta sceno, kiun mi enmetos en ĝi? Nu, pri kio zorgus Tudor-familia ĝentlemano? Kaj la respondo estus – nu, Henriko la 8-a, bone. Li zorgus pri sia heredaĵo, sia heredonto. Kaj kiu heredos lian nomon kaj riĉaĵojn? Kun ĉiuj tiuj elementoj, oni fine konsistigas rakonton, kiu plenigos la mankon, kaj ĉiam revenigas homojn. Jen la rakonto. Mallonga.

"Rozĉjo"

Mi ankoraŭ surhavas la luksan blankan kamizolon, donacitan de Karolina. Ĝi havas altan kolumon, malligeblajn manikojn, kaj komplikajn butonojn el torditaj silkaj fadenoj, kudritaj por ke la vestaĵo sidu bonege sur mi. Ĝi pensigas min pri litkovrilo sur granda lito. Eble estas intence. Mi ĝin unuafoje uzis dum formala tagmanĝo, kiun ŝiaj gepatroj starigis niahonore. Mi sentis eĉ antaŭ ol leviĝi por diskuri, ke miaj vangoj estas ruĝegaj. Mi ĉiam ruĝiĝas facile, pro fizika strebo, vintrinkado aŭ emociiĝo.

Dum mia infanaĝo, moketis min miaj fratinoj kaj kunlernantoj, sed ne Georgo. Nur Georgo povis nomi min Rozĉjo. Mi ne permesis al iu alia. Iel, li faris la vorton tenera. Kiam mi anoncis mian edziĝon, Georgo ne ruĝiĝis, sed iĝis pala kiel mia kamizolo. Li ne estus devinta senti surprizon. Oni ĉiam antaŭvidis, ke mi iam edziĝus lian kuzinon. Sed malfacilas aŭdi la vortojn. Mi scias: mi apenaŭ kapablis eldiri ilin.

Poste, mi trovis Georgon sur la teraso superanta la kuireja ĝardeno. Kvankam li drinkis la tutan posttagmezon, li estis plu pala. Kune, ni rigardis la servistinojn, kiuj rikoltis laktukojn. "Kion vi pensas pri mia kamizolo?" demandis mi.

Li ekrigardis min. "Ŝajnas kvazaŭ tiu kolumo strangolas vin."

"Ni plu vizitos unu la alian", mi insistis. "Ni povos ankoraŭ ĉasi, kartludi kaj kortegumi. "Nenio ŝanĝu." Georgo restis silenta. "23-jara mi estas. Alvenis la tempo por mi edziĝi kaj havi heredonton. Oni atendas tion de mi."

Georgo malplenigis alian glason de klareto kaj turnis sin al mi. "Gratulon pri la venonta nupto, Jakobo. "Mi certas, ke vi vivos kontentaj kune." Neniam plu li uzis mian moknomon.

Dankon.

(Aplaŭdoj)

Dankon.

(Aplaŭdoj)