Jay Walker

Jay Walker pri la monda manio por la angla lingvo

4,258,576 views • 4:34
Subtitles in 48 languages
Up next
Details
Discussion
Details About the talk
Transcript 48 languages
Translated by James Piton
Reviewed by Aaron Irvine
0:11

Ni parolu pri manioj. Ni komencu per Beatle-manio. Histeriaj adoleskantoj, kriantaj, blekantaj, ĥaoso. Sporto-manio. Surdigaj amasoj. Ĉiuj por unu ideo. Movi la pilkon al la reto. Okej, religio-manio. Estas ekstazo. Estas larmoj. Estas vizioj. Manioj povas esti bonaj. Manioj povas esti alarmigaj. Aŭ manioj povas esti mortigaj.

0:57

La mondo havas novan manion. Manio lerni la anglan lingvon. Aŭskultu kiel ĉinaj lernantoj praktikas sian anglan per krioj.

1:07

Instruisto: ... ŝanĝos mian vivon!

1:09

Lernantaro: Mi ŝanĝos mian vivon.

1:11

Instruisto: Mi ne volas elrevigi miajn gepatrojn.

1:14

Lernantaro: Mi ne volas elrevigi miajn gepatrojn.

1:18

Instruisto: Mi nek volas elrevigi mian landon.

1:21

Lernantaro: Mi nek volas elrevigi mian landon.

1:25

Instruisto: Plej grave... Lernantaro: Plej grave...

1:28

Instruisto: Mi ne volas elrevigi min mem.

1:31

Lernantaro: Mi ne volas elrevigi min mem.

1:34

Kiom da homoj provas lerni la anglan tra la mondo? Du miliardoj.

1:39

Lernantoj: T-ĉemizo. Robo.

1:43

En Latin-Ameriko, en Barato, en Sudorienta Azio kaj ĉefe en Ĉinio. Se oni estas ĉina lernanto, oni eklernas la anglan en la tria studjaro, laŭ la leĝo. Tial ĉi-jare Ĉinio fariĝos la plej granda angle parolanta lando en la mondo. < ridoj > Kial la angla? En unu sola vorto: oportuno. Oportuno por pli bona vivo, dungiĝo, esti kapabla pagi por lernejo aŭ meti pli bonan manĝaĵon sur la tablon. Imagu lernanton partoprenantan en giganta testo dum tri plenaj tagoj. Ŝia noto en tiu sola testo laŭvorte difinos ŝian estonton. Ŝi lernas 12 horojn tage dum tri jaroj por preparado. Unu kvarono de ŝia poentaro estas bazita sur la angla. Ĝi nomiĝas la "Gaokao". Kaj 80 milionoj da ĉinaj mezlernejanoj jam submetiĝis al tiu laciga testo. La furoro lerni la anglan estas preskaŭ neimagebla. Krom se vi mem konstatas ĝin.

2:49

Instruisto: Perfekte! Lernantaro: Perfekte!

2:51

Instruisto: Perfekte! Lernantaro: Perfekte!

2:54

Instruisto: Mi volas paroli perfektan anglan.

2:56

Lernantaro: Mi volas paroli perfektan anglan.

2:59

Instruisto: Mi volas paroli... Lernantaro: Mi volas paroli...

3:01

Instruisto: perfektan anglan. Lernantaro: perfektan anglan.

3:03

Instruisto: Mi volas ŝanĝi mian vivon!

3:07

Lernantaro: Mi volas ŝanĝi mian vivon!

3:10

Do ĉu anglomanio estas bona aŭ malbona? Ĉu la angla estas cunamo forbalaanta aliajn lingvojn? Ne verŝajne. La angla estas la dua lingvo de la mondo. Onia gepatra lingvo estas onia vivo. Sed per la angla oni povas fariĝi parto de pli vasta konversacio. Tutmonda konversacio pri tutmondaj problemoj. Kiel klimato-ŝanĝo aŭ malriĉeco. Aŭ malsato aŭ malsano. La mondo havas aliajn universalajn lingvojn. Matematiko estas la lingvo de scienco. Muziko estas la lingvo de emocioj. Kaj nun la angla fariĝas la lingvo de problemo-solvado. Ne ĉar Usono puŝas ĝin. Sed ĉar la mondo tiras ĝin. Do anglomanio estas turnopunkto. Kiel la retigo de elektro en niaj urboj aŭ la falo de la Berlina Muro, la angla reprezentas esperon pri pli bona estonto. Estonto en kiu la mondo havas komunan lingvon por solvi siajn komunajn problemojn.

4:16

Mi tre dankas vin. < aplaŭdoj >

Jay Walker klarigas kial du miliardoj da homoj tra la mondo provas lerni la anglan lingvon. Li prezentas fotojn kaj harhirtigan sonon de ĉinaj lernantoj ripetantaj angle — "la dua lingvo de la mondo" — je milopoj.

About the speaker
Jay Walker · Entrepreneur

Jay Walker is fascinated by intellectual property in all its forms. His firm, Walker Digital, created Priceline and many other businesses that reframe old problems with new IT. In his private life, he's a bibliophile and collector on an epic scale.

Jay Walker is fascinated by intellectual property in all its forms. His firm, Walker Digital, created Priceline and many other businesses that reframe old problems with new IT. In his private life, he's a bibliophile and collector on an epic scale.