Arthur Benjamin

La formulo de Arthur Benjamin por ŝanĝi la instruadon de matematiko

2,130,442 views • 2:58
Subtitles in 64 languages
Up next
Details
Discussion
Details About the talk
Transcript 64 languages
Translated by James Piton
Reviewed by Leo De Cooman
0:11

Se nun prezidento Obama invitus min fariĝi la nova Caro de Matematiko, mi tiam proponus al li ion, kio multe plibonigus, mi kredas, la instruadon de matematiko en Usono. Estus facile kaj malmultekoste starigi tion.

0:30

La nuna instruprogramo de matematiko baziĝas sur aritmetiko kaj algebro. Kaj ĉio, kion ni lernas poste direktiĝas al unu temo. Kaj je la pinto de tiu piramido estas kalkulo. Kaj mi venis por diri, ke mi kredas, ke ĝi estas la malĝusta pinto de la piramido, ke la ĝusta pinto - kion ĉiuj niaj studentoj, ĉiu mezlerneja diplomito devus scii - devus esti statistiko: probablo kaj statistiko. (Aplaŭdoj)

1:02

Ne miskomprenu min. Kalkulo estas grava temo. Ĝi estas unu el la grandaj produktoj de la homa menso. La naturleĝoj skribiĝas per la lingvo de kalkulo. Kaj ĉiu studento de matematiko, sciencoj, inĝenierarto, ekonomiko devus nepre lerni kalkulon antaŭ la fino de sia unua fakultata jaro. Sed mi venis diri, kiel profesoro de matematiko, ke tre malmultaj efektive uzas kalkulon laŭ konscia, signifoplena maniero, en sia ĉiutaga vivo. Aliflanke, statistiko - jen lernobjekto, kiun vi povus kaj devus uzi ĉiutage. Ĉu ne? Estas risko. Estas premio. Estas hazardo. Estas kompreno de datumoj.

1:43

Mi kredas, ke se niaj studentoj, se niaj mezlernejanoj - se ĉiuj usonaj civitanoj - scius pri probablo kaj statistiko, ni ne estus en la ekonomia konfuzo, en kiu ni estas nun. Ne nur - dankon - ne nur tio... sed se ĝi estas taŭge instruata, ĝi povas esti tre amuza. Mi celas, probablo kaj statistiko estas la matematiko de ludoj kaj vetoj. Ĝi estas la analizo de tendencoj. Ĝi estas antaŭdiri la estonton. Atentu, la mondo transiris de la analogeco al la cifereco. Kaj estas tempo, ke nia matematika instruprogramo ŝanĝiĝu de la analogeco al la cifereco. De la pli klasika, kontinua matematiko, al la pli moderna, diskreta matematiko. La matematiko de necerteco, de hazardo, de datumoj - kaj tio estas probablo kaj statistiko.

2:33

Resume, anstataŭ oferi al niaj studentoj la lernadon de kalkul-teknikoj, mi kredas, ke estus multe pli signifoplene se ili ĉiuj scius, kion signifas du normaj diferencoj ĉirkaŭ la averaĝo. Jen ĉio. Mi tre dankas vin. (Aplaŭdoj)

Ĉiam estas iu, kiu demandas al sia instruisto de matematiko "Ĉu vere mi iam uzos kalkulon en la vivo?". Kaj por la plej multaj inter ni, diras Arthur Benjamin, la respondo estas ne. Li prezentas kuraĝan proponon por igi la instruadon de matematiko signifa en la cifereca erao.

About the speaker
Arthur Benjamin · Mathemagician

Using daring displays of algorithmic trickery, lightning calculator and number wizard Arthur Benjamin mesmerizes audiences with mathematical mystery and beauty.

Using daring displays of algorithmic trickery, lightning calculator and number wizard Arthur Benjamin mesmerizes audiences with mathematical mystery and beauty.