Return to the talk Return to talk

Transcript

Select language

Translated by Stéphane Brault
Reviewed by Karine Breault

0:11 Mi surscenejas hodiaŭ por elvoki mian malfacilan situacion kiel irana virino, irana artistino kaj irana artistino ekzilita. Verdire, situacio tia enhavas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Je la malluma flanko, por homoj kiel mi, ŝajne maleblas eviti prirajtan luktadon. Iel, ĉiu irana artisto estas submetita al ĝi. Tiu luktado difinas niajn vivojn. Tiuj kiuj vivas en Irano riskas cenzuradon, turmentadon, enprizonigon, torturon – foje ekzekuton. Tiuj kiuj vivas eksterlande, kiel mi, devas vivi en ekzilo kaj suferi pro la sopiro, la apartigo de la amikoj kaj familianoj. Tial, ni ne trovas la spacon moralan, psikologan kaj politikan por distanciĝi de la pezo de socia respondeco.

1:12 Sufiĉe strange, artistino kiel mi estas konsiderata kiel voĉo, proparolanto de ŝia popolo, eĉ se mi havas, fakte, nenian alireblon al mia lando. Aldone, homoj kiel mi devas lukti sur du batalkampoj samtempe. Ni kritikas Okcidenton, la opinion de Okcidento pri nia identeco, la bildon konstruitan pri ni, niaj virinoj, nia politiko, nia religio. Ni rajtas esti fieraj pri ni, kaj insiste peti respekton. Samtempe, alia batalo vokas nin. Nia reĝimo, nia registaro nia aĉa registaro ĉiel krimis por preventi sia disfalo. Niaj geartistoj vivas minacataj de pugno en la poŝo. Ni prezentas danĝeron al la stabileco de la registaro.

2:17 Ironie, tamen, tiu kondiĉo povumigis nin, ĉar ni estas konsiderataj, kiel geartistoj, gravaj por la kultura, politika kaj socia pensado iranaj. Ni pretas inspiri, provoki, mobilizi, alporti esperon al nia popolo. Ni agas kiel atestantoj de nia popolo, pri kiu ni parolas al la cetero de la mondo. Arto estas nia armilo. Kulturo estas formo de rezistado. Mi foje envias la okcidentajn geartistojn pro ilia parollibereco, pro la fakto, ke ili ja povas distanciĝi de la problemo de la prirajta luktado, ke ili alparolas nur unu publikon, antaŭ ĉio, la okcidenta kulturo. Sed ankaŭ zorgigas min la fakto, ke en tiu ĉi lando, en la Okcidenta mondo, la kulturo riskas fariĝi simpla amuzilo. Nia popolo dependas de siaj geartistoj, kaj kulturo situas preter komunikado.

3:26 Mi eksekvis la vojon de arto pro tre personaj kialoj. Mi ne dekomence faris sociajn komentojn pri mia lando. Tion, kion vi nun spektas mi faris revene en Irano post 12-jara foriro, post la islamisma revolucio de 1979. Dum mia foresto, islamismo forrabis Iranon, kaj trudpasigis la landon de persa al islama kulturo. Mi reiris Iranon por revidi mian familion kaj repreni mian lokon ene de la socio. Anstataŭ, mi trovis landon tute mergigita en ideologion, landon, kiun mi ne plu rekonis. Tiel devigita alfronti miajn proprajn dilemojn kaj demandojn, mi interesiĝis pri la studado de la islamisma revolucio, pri kiel ĝi nekredeble aliformigis la vivon de la iranaj virinoj. La temo de la virinoj en Irano ŝajnis ege atentokapta, ĉar tra la irana historio, virinoj kvazaŭ enkorpigis politikan ŝanĝon. Iel, studante virinojn, oni povas lerni pri la strukturo kaj ideologio de la lando.

4:48 Mi do kreis verkaron, kiu rekte temis pri miaj propraj privivaj demandoj, sed tio tamen pelis mian laboron al pli ĝenerala temaro, enhavanta la bildon de la martireco, de tiuj, kiuj situacias laŭvole ĉe la komunejo de amo al Dio kaj fido, sed ankaŭ de perforto, krimo kaj krueleco. Je mia vido, tio fariĝis nekredeble grava, tamen mia sinteno pri ĝi estis aparta. Mi estis eksterlandanino, kiu revenis al Irano por trovi sian propran lokon, sed mia situacio ne permesis min kritiki la registaron aŭ la islamisman revolucian ideologion. Tiu stato iom post iom ŝanĝis post kiam mi akiris voĉon propran kaj malkovris aĵojn tute neatenditajn de mi. Sekve, mia arto fariĝis iomete pli kritika, mia glavo iom akriĝis. Poste, mi fariĝis ekzilitino. Mi estas nun nomada artistino. Mi laboras en Maroko, Turkio, Meksiko, kaj «iranigas» ĉiujn tiun landojn.

5:54 Nun, mi faras kinaĵojn. Pasintjare, mi finis kinaĵon titolitan «Senhomaj virinoj», kiu temas pri alia flanko de la historio de Irano. Ĝi temas pri la 1953-a ŝtatrenversigo, fare de la usona CIA, kontraŭ demokrate elektita ŝtatestro, D-ro Mossadegh. La libron prian verkis irana virino, Shahrnush Parsipur. Ĝi estas magika realisma romano, malpermesita en Irano, kies verkistino restis kvin jarojn enkarcerigita. Mia obsedo pri ĝi, kaj mia motivo kinaĵigi ĝin, fontas el la fakto, ke ĝi parolas pri tio, kio estas la virina kondiĉo – tradicie, historie – en Irano, kaj pri la vivo de kvar virinoj, kiuj soifas pri ŝanĝo, libereco kaj demokratio, dum Irano, kvazaŭ persono mem, ankaŭ strebas atingi sian ideon pri libereco, demokratio kaj sendependeco de fremda interveno.

6:52 Mi faris tiun kinaĵon, ĉar gravis por mi paroli al Okcidentuloj pri nia nacia historio. Pri la fakto, ke vi ĉiuj ŝajnas memori nur la postrevolucian islamisman Iranon. La fakto, ke Irano antaŭe estis sekulara societo, demokrata lando, kies demokratio estis subpremita de la usona registaro, de la brita registaro. Per ĝi, mi ankaŭ alparolas la iranan popolon, kaj admonas ĝin reveni al ĝia historio, revidi kiel ĝi estis antaŭ la trudislamismigo – kia ĝi aspektis, kian muzikon ĝi ludis, kian intelektan vivon ĝi ĝuis. Kaj specife, kiel ĝi batalis por demokratio. Jen kelkaj planoj el mia kinaĵo. Kaj kelkaj bildoj pri la ŝtatrenversigo. Ni filmis tion en Kazablanko, kie ni rekreis ĉiujn eventojn.

7:47 En tiu verko, mi provis paroli pri politikaj eventoj, sed samtempe doni inan vidpunkton. Kiel artistino, mi deziras antaŭ ĉio krei artaĵojn, kiuj preteriros politikon, religion, feminismon, por ekhavi gravajn, ekstertempajn universajn verkojn. Kiel tion fari? jen la problemo... Kiel fari politikan rakonton, sed ankaŭ alegorion? Kiel emociegi la spektantaron, sed ankaŭ pensigi ĝin? Jen kelkaj bildoj kaj roluloj el la kinaĵo. Kaj nun vi vidas la Verdan Movadon, kiu estiĝis en la somero de 2009. Ĝuste kiam aperis la kinaĵo, ekis popolleviĝo sur la stratoj de Teherano.

8:45 Nekredeble ironie, la periodo, kiun ni provis montri en la kinaĵo, la protestego favore al demokratio kaj socia justeco, ripetiĝas nun en Teherano. La Verda Movado grande inspiris la mondon. Ĝi grande atentigis la mondon pri ĉiuj tiuj Irananoj, kiuj leviĝas por bazaj homaj rajtoj kaj batalas por demokratio. Tio kio ŝajnas al mi plej grava estas, denove, la partopreno de la virinoj. Kia granda fonto de inspiro por mi! Kvankam, dum la islamisma revolucio, oni montris virinojn kiel cedemaj, silentemaj estaĵoj, oni male tiam vidis novan feminismon sur la Teheranaj stratoj, virinojn edukitajn, netradiciajn, senantaŭjuĝajn pri sekso, sentimajn kaj profunde feminismajn. Tiuj virinoj, kaj tiuj junaj viroj unuigis Irananoj tra la mondo, ene kaj ekstere de la lando.

9:49 Mi tiam malkovris kial tiom inspiras min la virinoj de Irano. Kio ajn okazas, ili strebas forpuŝi limojn. Ili kontraŭstaras la povulojn. Ili malobeis ĉiujn regulojn, et- aŭ grandskale. Kaj denove, ili elmontris sian kuraĝon. La virinoj de Irano ĵus akiris novan voĉon, kaj en tiu voĉo, mi trovis la mian. Estas granda honoro esti irana virino, kaj irana artistino, eĉ se mi, momente, devas labori en Okcidento.

10:24 Koran dankon.

10:26 (Aplaŭdoj)