Return to the talk Return to talk

Transcript

Select language

Translated by James Piton
Reviewed by Stéphane Brault

0:11 Mi konsideras min kiel korp-arĥitekto. Mi trejniĝis por klasika baleto kaj havas edukadon pri arĥitekturo kaj modo. Kiel korp-arĥitekto, min fascinas la homa korpo kaj mi esploras kiel mi povas transformi ĝin. Mi laboris ĉe Philips Electronics en la labo pri esploro de la forestonteca dezajno, imagante 20 jarojn en la estonteco. Mi interesiĝis pri la homa haŭto kaj kiel teknologio povas transformi la korpon. Mi laboris pri konceptoj kiel elektronika tatuo, kiu kreskas per tuŝado aŭ roboj, kiujn ruĝigas kaj ondumas lumo. Mi komencis miajn proprajn eksperimentojn. Ili estis malaltteĥnikaj aliroj al la altteĥnikaj diskutoj, kiujn mi havis. Jen kotonbastonetoj algluitaj al mia ĉambrokunulino per gluo por perukoj. (Ridado) Mi ekkunlaboris kun amiko, Bart Hess -- li normale ne aspektas tia -- kaj ni uzis nin mem kiel pozistojn. Ni faris el niaj apartamentoj niajn laboratoriojn, kaj laboris laŭ tre spontanea kaj rekta maniero. Ni celis krei bildaron estigantan homan evoluon Dum mi estis ĉe Philips, ni pridiskutis tiun ideon de necerteca teĥnikaro, io nek ŝaltita, nek malŝaltita, sed en meza stato. Necerteco, kiu povus havi la formon de gaso aŭ likvaĵo. Kaj min obsedis la ideo malprecizigi la perimetron de la korpo, tiel ke oni ne povus vidi kie la haŭto finiĝas kaj la ĉirkaŭaĵoj komenciĝas. Mi instalis mian studion en la kvartalo de prostituado kaj mi obsede ĉirkaŭvolvis min per akvotubo kaj trovis manieron redifini la haŭton kaj krei tiun dinamikan teksaĵon. Mi estis prezentita al Robyn, la sveda stelulino, kiu ankaŭ estis esploranta kiel teĥnikaro kunekzistas kun baza homa emocio. Kaj ŝi parolis pri teĥnikaro kun tiuj novaj plumoj tiuj novaj ŝminkaĵoj, tiuj fajrartaĵoj, la maniero kiel ni identiĝas kun la mondo, kaj ni faris tiun muzikvideon. Min fascinas la ideo pri tio, kio okazas, kiam oni kunigas biologion kaj teĥnikaron, kaj mi memoras, kiam mi legis pri la eblo reprogrami biologion en la estonteco, for de malsano kaj aĝiĝo. Kaj mi pensis pri tiu koncepto: imagu se ni povus reprogrami nian korpan odoron, modifi kaj biologie intensigi ĝin. Kiel tio ŝanĝus la manieron laŭ kiu ni komunikas unu kun la alia? Aŭ la maniero, laŭ kiu ni allogas niajn kunamorantojn? Ĉu ni iel retroirus al besta stato, al pli praaj manieroj komuniki? Mi laboris kun sinteza biologiisto kaj kreis engluteblan parfumon, kosmetika pilolo, kiun oni manĝas kaj la odoro elspiriĝas el la haŭto. Ĝi komplete aliformas la koncepton pri parfumo kaj donas tute novan formaton. Ĝi estas parfumo, kiu fontas el la interno. Ĝi redifinas la rolon de la haŭto kaj niaj korpoj fariĝas ŝprucigiloj. Mi lernis, ke ne estas limoj kaj se mi rigardas la evoluon de mia laboro mi povas vidi liniojn kaj konektojn, kiuj havas sencon. Sed kiam mi rigardas al la estonteco, la sekva projekto estas plene nekonata kaj vaste malfermita. Mi sentas kvazaŭ ĉiuj tiuj ideoj ekzistas en mi kaj tiuj konversacioj kaj eksperimentoj konektas la ideojn kaj ili kvazaŭ instinkte elmontriĝas. Kiel korp-arĥitekto, mi kreis tiun senliman kaj senbarilan ago-kampon kie mi povos malkovri kion ajn mi volas. Kaj mi sentas, ke mi apenaŭ komencis. Do, jen plia tago en mia laborejo. (Ridoj) (Aplaŭdo) Dankon! Dankon!