Return to the talk Return to talk

Transcript

Select language

Translated by Ugo A. De Riu
Reviewed by Aaron Irvine

0:11 Planedaj sistemoj ekster la nia estas kiel foraj urboj, kies lumojn ni vidas trembrili, sed kies stratojn ni ne povas surpromeni. Tamen studante tiujn flagretantajn lumojn ni povas malkovri kiel steloj kaj planedoj interagas por krei siajn ekosistemojn kaj establi kondiĉojn favorajn por vivo.

0:29 En ĉi tiu vidaĵo de Tokio mi kaŝis datumojn de la plej nova satelita teleskopo serĉanta planedojn, nome, la Keplero misio. Ĉu vi povas vidi ĝin? Jen kie. Tie estas nur eta ĉielero kiun Keplero inspektas, kie ĝi serĉas planedojn, mezurante la lumon de pli ol 150000 steloj, ĉiuj samtempe, ĉiun duonhoron, kaj ege precize.

0:53 Kion ni serĉas estas eteta febliĝo de la lumo kiun kaŭzas planedo antaŭpasanta unu el tiuj steloj tiel barante iom da stela lumo atingi nin. Dum nur du jaroj da serĉado ni trovis pli ol 1200 eblajn novajn planedsistemojn ĉirkaŭ aliaj steloj. Por doni al vi komparon: serĉante dum la lastaj 20 jaroj ni estis trovintaj nur ĉ. 400, antaŭ la Keplera misio.

1:20 Kiam ni malkovras ĉi tiujn etajn febliĝojn de la lumo, ni povas ekkoni multajn detalojn. Ne nur ni povas certiĝi ke tie troviĝas planedo, sed ankaŭ kiom ĝi grandas kaj kiom ĝi distancas de sia suno. Tiu distanco tre gravas ĉar ĝi sciigas al ni kiom da lumo entute la planedo ricevas. Tiu distanco kaj tiu lumkvanto gravas, ĉar estas iom kiel vi aŭ mi sidante ĉirkaŭ tendarfajro: oni deziras esti proksima al la fajro por varmiĝi, sed ne tiom proksima ke oni rostiĝas aŭ brulas.

1:50 Tamen, eblas malkovri pliajn aferojn pri la loka suno ol nur la kvanto da lumo entute ricevata. Mi montros kial. Jen nia stelo. Tiu estas nia Suno. Montrita ĉi tie laŭ videbla lumo. Temas pri la lumo videbla per homaj okuloj. Rimarku ke ĝi tute similas al la fama flava pilko, tiun Sunon, kiun ni ĉiuj desegnis infanaĝe. Sed rimarkindas io aldona, rimarku ke la vizaĝo de la Suno havas makulojn. Tiujn makulojn oni nomas sunmakuloj kaj ili estas nur unu el la manifestaĵoj de la magneta kampo de la Suno. Ankaŭ ili kaŭzas variadon de la stela lumo. Kaj ni povas mezuri tion ege precize per Keplero kaj rekoni iliajn efikojn.

2:30 Tamen tiuj estas nur la pinto de glacimonto. Se niaj okuloj povus vidi UV aŭ X radiojn, ni vere vidus dinamikajn kaj dramajn efikojn de la magneta aktivo de nia Suno, aferoj kiuj okazas simile ĉe aliaj steloj. Pripensu, eĉ kiam ekstere estas nube, ĉi tiuj eventoj okazadas en la ĉielo super vi tuttempe. Tial, kiam ni volas kompreni ĉu planedo estas loĝebla, ĉu ĝi povus gastigi vivon, ni volas scii ne nur kiom da lumo ĝi ricevas kaj kiom varma ĝi estas, sed ankaŭ pri ĝia kosma vetero, pri ĝia altenergia enradiiĝo, la UV kaj X radioj kaŭzitaj de ĝia stelo kiuj radie banas ĝin.

3:14 Do, ni ne vere povas vidi planedojn ĉirkaŭ aliaj steloj samdetale kiel ni observas aliajn planedojn en nia propra sunsistemo. Jen Venuso, Tero kaj Marso, tri planedoj de nia sunsistemo pli-malpli samgrandaj, sed nur unu el ili vere taŭgas por agrable vivi. Sed dume, kion ni povas fari, estas mezuri la lumon eliĝantan el la steloj kaj kompreni la rilaton inter la planedoj kaj iliaj ĉirkaŭirataj steloj por eltiri la indikojn pri planedoj kiuj povus esti bonaj lokoj por malkovri vivon en la universo.

3:47 Keplero ne trovos planedon ĉirkaŭ ĉiuj steloj kiujn ĝi inspektas. Sed vere ĉiu mezuro, kiun ĝi faras, estas altvalora, ĉar ĝi instruas nin pri la rilato inter steloj kaj planedoj, kaj pri tio, ke estas la sunlumo kiu ĉefe ebligas la estiĝon de vivo en la universo. Kepler estas la teleskopo, la ilo kiu observadas, sed estas ni, vivaĵoj, kiuj estas la serĉantoj.

4:11 Dankon.

4:13 (Oni aplaŭdas)