Return to the talk Return to talk

Transcript

Select language

Translated by Piet GLORIEUX
Reviewed by James Piton

0:11 Mi ĝojas esti ĉe TED ĉi tie . Nu, mi kredas ke iuj prezentoj povus esti tro malfacilaj por mia eta kapo sed la plej mirigaj konceptoj estas tiuj, kiuj situas sub miaj piedoj. Tiuj etaj aferoj en la vivo kiujn ni foje forgesas, kiel polenado, kiun ni trovas tro evidenta. Kaj oni ne povas rakonti la historion de polenantoj -- abeloj, vespertoj, kolibroj, papilioj -- sen rakonti la historion de la inventado de la floroj kaj kiel tiuj kune evoluis dum 50 milionoj da jaroj.

0:43 Mi filmis florojn akcele dum 24 horoj tage, sep tagojn en semajno, dum pli ol 35 jaroj. Spekti ilin moviĝantaj estas danco, kiu neniam tedos min. Ĝi plenigas min je miro kaj malfermas mian koron. Beleco kaj seksallogo, mi kredas, estas la ilo de la Naturo por pretervivi, ĉar ni protektos tion al kio ni enamiĝas. Ilia interrilato estas amhistorio kiu nutras la Teron. Ĝi memorigas nin ke ni estas parto de la naturo, kaj ke ni ne estas apartaj de ĝi.

1:16 Kiam mi aŭdis pri la malaperantaj abeloj, la tn. Koloni-Kolapsa Perturbo, tio instigis min por ekagi. Ni dependas de polenantoj por pli ol triono de la fruktoj kaj legomoj, kiujn ni manĝas. Kaj multaj sciencistoj kredas ke tiu problemo estas la plej grava kiun la homaro alfrontas. Estas kiel kanario en karbominejo. Se ili malaperas, tiam ankaŭ ni. Ĝi memorigas al ni ke ni estas parto de la naturo kaj ke ni zorgu pri ĝi.

1:44 Tio, kio instigis min filmi ilian konduton estis io kion mi demandis al miaj sciencaj konsilantoj: Kio motivigas polenantojn? Nu, ilia respondo estis: "Temas pri risko kaj kompenso." Kiel ege scivolema infano, mi diris: "Kial tio?" Kaj ili diris: "Nu, ĉar ili volas pretervivi." Mi plu, "Kial?" "Nu, por reproduktiĝi." "Nu, kial?" Kaj mi kredis ke ili diros: "Nu, temas ĉiel pri sekso." Kaj Chip Taylor, nia papilifakula moŝto, respondis, "Nenio restas eterne. Ĉio en la universo foruziĝas."

2:22 Kaj tio frapegis min. Ĉar mi ekkonsciis ke la naturo inventis reproduktiĝon kiel meĥanismon por daŭrigi la vivon, kiel vivoforton kiu pasis rekte tra nin kaj faras nin ĉenero en la evoluo de la vivo. Rare vidita de la nuda okulo, ĉi tiu krucvojo inter la mondo de la bestoj kaj de la plantoj estas vere magia momento. Ĝi estas la mistika momento kiam la vivo mem sin regeneras ree kaj ree.

2:54 Jen iom da nektaro el mia filmo. Mi esperas ke vi trinkos, tvitos kaj plantos kelkajn semojn por polenigi vian ĝardenon. Kaj ĉiam kaptu iom la tempon por flari florojn kaj lasu ilin plenigi vin je beleco, kaj remalkovru tiun sencon pri magio. Jen kelkaj bildoj el la filmo

3:14 (Muziko)

7:18 (Aplaŭdoj)

7:26 Dankon. Dankegon.

7:30 (Aplaŭdoj)

7:34 Dankon.

7:36 (Aplaŭdoj)