Saluton. Okazas kuraca revolucio ĉirkaŭ ni, kaj ĝi helpos nin venki iujn el la plej timigaj aferoj en la socio, interalie kanceron. Kaj la revolucio nomiĝas angiogenezo, kaj ĝi baziĝas sur la procezo, kiun nia korpo uzas por kreskigi angiojn.
Kial do ni okupiĝu pri angioj? Nu, la homa korpo estas laŭvorte plenplena je ili: 100 000 km da ili en mezuma plenkreskulo. Unu post la alia ili estigus linion ... dufoje ĉirkaŭantan la teron. La plej malgrandaj angioj nomiĝas kapilaroj Ni havas 19 miliardojn da ili en nia korpo. Kaj tiuj estas la kanaloj de la vivo, kaj, kiel mi montros al vi, ili povas ankaŭ esti la kanaloj de la morto. Rimarkindaĵo pri angioj estas tio, ke ili kapablas adaptiĝi al ĉiu medio, en kiu ili kreskas. Ekzemple, en la hepato ili formas kanalojn por senvenenigi la sangon. En la pulmo ili tapetas aerveziketojn por gasinterŝanĝo. En muskolo ili korktirile ruliĝas tiel, ke muskoloj povas kuntiriĝi sen interrompi la cirkuladon. Kaj nervojn ili laŭiras kiel elektrokabloj vivotenantaj tiujn nervojn. Kaj ni akiras la plimulton de tiuj angioj, kiam ni ankoraŭ estas en la utero. Kaj tio signifas, ke en plenkreskuloj angioj normale ne kreskas, escepte en kelkaj specialaj cirkonstancoj. En virinoj, angioj kreskas ĉiumonate por konstrui la tapeton en la utero. Dum gravedo ili formas la placenton, kiu interkonektas patrinon kaj bebon. Kaj post vundiĝo, angioj efektive devas kreski sub la krusto por resanigi vundon. Kaj jen kiel tio aspektas. Centoj da angioj ĉiuj kreskantaj al la centro de la vundo.
Tiel la korpo kapablas reguligi la kvanton de angioj, kiuj ĉeestas je iu momento. Kaj ĝi faras tion per malsimpla kaj eleganta sistemo de kontroloj kaj ekvilibroj, stimuliloj kaj malstimuliloj de angiogenezo, tiamaniere ke, kiam ni bezonas subitan kreskon de angioj, la korpo povas fari tion liberigante stimulilojn, proteinojn nomatajn angiogenezaj faktoroj, kiuj agas kiel natura sterkaĵo kaj stimulas la estiĝon de novaj angioj. Kaj kiam tiuj troaj angioj ne plu estas bezonataj, la korpo pritondas ilin reen al la komenca kvanto uzante nature ĉeestantajn inhibiciilojn de angiogenezo. Ekzistas aliaj situacioj, kie ni komencas sub la normala kvanto, kaj ni devas kreskigi pli da angioj nur por reveni al normalaj niveloj. Ekzemple post vundiĝo. Kaj korpo povas ankaŭ fari tion, sed nur ĝis tiu normala nivelo, tiu fiksa punkto.
Sed ni nun scias, ke ĉe kelkaj malsanoj estas mankoj en la sistemo, kie la korpo ne povas pritondi la ekstrajn angiojn aŭ ne povas kreskigi sufiĉe da novaj en la ĝusta loko kaj la ĝusta tempo. Kaj en tiuj situacioj angiogenezo estas ekster ekvilibro. Kaj kiam angiogenezo estas en malekvilibro, miriado da malsanoj ekestas. Ekzemple nesufiĉa angiogenezo, ne sufiĉaj sangotubetoj, estigas nesaniĝantajn vundojn, korhaltojn, krurojn sen cirkulado, morton pro apopleksio, nervodifektojn. Kaj aliflanke, troa angiogenezo, tro da sangotubetoj, malsanigas. Kaj tion ni vidas en kancero, blindeco, artrito, obezo, Alzheimer-malsano. Entute estas pli ol 70 ĉefaj malsanoj afliktantaj pli ol miliardon da homoj tutmonde, kiuj malsanoj unuavide aspektas malsamaj, sed efektive ĉiuj kundividas ... nenormalan angiogenezon kiel komunan econ. Kaj ĉi tiu konscio ebligas nin rekoncepti la manieron, laŭ kiu ni efektive ektraktas tiujn malsanojn per regado de angiogenezo.
Nun mi koncentriĝos pri kancero, ĉar angiogenezo estas karakterizo de kancero, ĉia kancero. Do, ni ekiras. Jen tumoro, malluma, griza, minaca maso kreskanta ene de cerbo. Kaj tra la mikroskopo vi povas vidi centojn da tiuj brunmakulaj angioj, kapilaroj, kiuj nutras kancerĉelojn, alportante oksigenon kaj nutraĵon. Sed kanceroj ne komenciĝas ĉi tiel. Kaj efektive, kanceroj ne ekkreskas kun sangoprovizo. Ili ekestas kiel malgrandaj, mikroskopaj nestoj de ĉeloj, kiuj povas kreski nur ĝis grandeco ... de duono de kuba milimetro. Tiom, kiom la pinto de globetskribilo. Poste ili ne povas plu pligrandiĝi, ĉar ili ne havas sangoprovizon, ili do ricevas nesufiĉe da oksigeno aŭ nutraĵo.
Kaj fakte ni verŝajne formas tiajn mikroskopajn kancerojn ĉiumomente en nia korpo. Nekropsiaj esploroj pri homoj mortintaj en aŭtomobilakcidentoj montris, ke proksimume 40 procentoj de virinoj 40- ĝis 50-jaraĝaj efektive havas mikroskopajn kancerojn en siaj mamoj. Proksimume 50 procentoj el viroj 50- ĝis 60-jaraĝaj havas mikroskopajn prostatkancerojn. Kaj verŝajne 100 procentoj el ni, kiam ni fine iĝos 70-jaraĝaj, havos mikroskopajn kancerojn kreskantajn en nia tiroido. Malgraŭ tio, sen sangoprovizo la plimulto de ĉi tiuj kanceroj neniam fariĝos danĝeraj. D-ro Judah Folkman, kiu estis mia mentoro, kaj kiu estis la pioniro en la angiogeneza kampo, iam nomis ĝin "kancero sen malsano".
Do la korpa kapablo ekvilibrigi angiogenezon, se ĝi taŭge funkcias, malhelpas angiojn nutri kancerojn. Kaj ĉi tio montriĝas unu el niaj plej gravaj defendomekanismoj kontraŭ kancero. Fakte, se vi efektive blokas angiogenezon kaj malhelpas angiojn iam atingi kancerĉelojn, tumoroj simple ne povas kreski. Sed kiam angiogenezo okazas, kanceroj povas kreski eksponenciale. Kaj tio efektive estas, kiel kancero unue sendanĝera iĝas mortiga. Kancerĉeloj mutacias kaj ili akiras la kapablon liberigi tiajn angiogenezajn faktorojn, natura sterkaĵo, kiuj puŝas la ekvilibron favore al angioj invadantaj la kanceron. Kaj kiam tiuj angioj invadis la kanceron, ĉi tiu povas plivastiĝi, ĝi povas invadi lokajn histojn. Kaj la samaj angioj, kiuj nutras tumorojn, ebligas al kancerĉeloj eniri la cirkuladon kiel metastazoj. Kaj, bedaŭrinde, ĉi tiu malfrua stadio de kancero estas tiu, kiu estos plej probable diagnozata, kiam angiogenezo jam komenciĝis, kaj kanceraj ĉeloj sovaĝe kreskas.
Do, se angiogenezo estas punkto de nereiro inter sendanĝera kaj danĝera, tiam ĉefa parto de la angiogeneza revolucio estas nova alproksimiĝo al kuracado de kancero per interrompo de la sangoprovizado. Ni nomas tion kontraŭangiogeneza terapio, kaj ĝi tute malsamas al ĥemioterapio, ĉar ĝi elekte celas la angiojn, kiuj nutras la kancerojn. Kaj ni povas fari tion, ĉar tumoraj angioj estas malkiel normalaj, sanaj angioj, kiajn ni vidas en aliaj lokoj de la korpo. Ili estas nenormalaj; ili estas tre malbone konstruitaj; kaj tial ili estas preskaŭ tute senŝirmaj kontraŭ kuracadoj, kiuj celas ilin. Efektive, kiam ni donas al kanceruloj kontraŭangiogenezan terapion -- ĉi-kaze eksperimenta medikamento por gliomo, kiu estas speco de cerbotumoro -- oni povas vidi, ke estas subitaj ŝanĝiĝoj, kiuj okazas, kiam la tumoro estas nenutrata. Jen virino kun mamkancero kuracata per la kontraŭangiogeneza medikamento nomata Avastin, kiu estas aprobita de FDA. Kaj vi povas vidi, ke la nimbo de sangofluo malaperas post kuracado.
Nu, mi ĵus montris al vi du tre malsimilajn specojn de kancero, kiuj ambaŭ reagis al kontraŭangiogeneza terapio. Do, antaŭ kelkaj jaroj, mi demandis al mi "Ĉu ni povas plupaŝi, kaj kuraci aliajn kancerojn, eĉ en aliaj specioj?". Jen do naŭjara hundo nomata Milo, kiu havis tre agreseman tumoron nomatan maligna neŭrofibromo kreskantan sur ĝia ŝultro. Ĝi invadis ĝiajn pulmojn. Ĝia veterinaro antaŭvidis por ĝi nur trimonatan pluvivon. Tial ni preparis koktelon el kontraŭangiogenezaj medikamentoj, kiuj povos esti miksataj en ĝia hundonutraĵo kaj ankaŭ kontraŭangiogenezan ungventon, kiu povos esti aplikata sur la surfaco de la tumoro. Kaj post nur kelkaj semajnoj da kuracado ni sukcesis malplirapidigi la kreskon de tiu kancero tiel, ke ni fine povis etendi la postvivon de Milo al sesoblo de kiom la veterinaro komence antaŭvidis, ĉiom kun tre bona vivokvalito.
Kaj poste ni kuracis pli ol 600 hundojn. Ni havas proksimume 60 procentan respondindicon kaj plibonigitan postvivon por ĉi tiuj dorlotbestoj, kiuj estis eŭtanaziotaj. Do mi montru al vi du eĉ pli interesajn ekzemplojn. Jen 20-jara delfeno vivanta en Florido; ĝi havis ĉi tiujn vundojn en sia buŝo, kiuj dum tri jaroj evoluis en invadantajn skvamĉelajn kancerojn. Tial ni preparis kontraŭangiogenezan ungventon. Ni ŝmiris ĝin sur la kanceron trifoje ĉiusemajne. Kaj post sep monatoj la kanceroj tute malaperis, kaj la biopsioj reiĝis normalaj.
Jen kancero kreskanta sur la lipo de ĉevalo nomata Guiness. Ĝi estas treege mortiga kancerspeco nomata angiosarkomo. Ĝi jam disvastiĝis en la limfajn gangliojn, tial ni uzis kontraŭangiogenezan haŭtŝmiraĵon por la lipo kaj trinkeblan miksaĵon, tiel ni povus kuraci ĝin ene kaj ankaŭ ekstere. Kaj ene de ses monatoj ĝi spertis kompletan resaniĝon. Kaj jen post ses jaroj Guiness kun sia feliĉega posedanto.
Nu, evidente, kontraŭangiogeneza terapio povus esti uzata por vasta gamo da kanceroj. Kaj fakte la unuaj pioniraj kuraciloj por homoj kaj ankaŭ por hundoj jam fariĝas haveblaj. Estas 12 diversaj medikamentoj, 11 diversaj kancerspecoj, sed la vera demando estas: Kiel ili efektivas en praktiko? Jen la donitaĵoj pri la postvivo de pacientoj de 8 diversspecaj kanceroj. Kaj la strioj reprezentas postvivan tempon prenitan el la epoko, en kiu haveblis nur ĥemioterapio, aŭ operacio, aŭ priradiado. Sed ekde 2004, kiam kontraŭangiogenezaj terapioj unue havebliĝis, vi povas vidi, ke estis 70- ĝis 100-procenta plibonigo en postvivo por homoj kun renkancero, multobla mielomo, rektumkancero kaj gastrointestaj stromaj tumoroj. Tio estas impona. Sed por por aliaj tumoroj kaj kancertipoj, la plibonigoj estis nur modestaj.
Tial mi ekdemandis al mi, "Kial ni ne kapablis fari pli bone?" Kaj la respondo por mi estas evidenta; ni ekkuracas kanceron tro malfrue en la ludo, kiam ĝi jam instaliĝis, kaj ofte jam disvastiĝis aŭ metastazis. Kaj estante kuracisto mi scias, ke kiam malsano evoluis ĝis progresinta stadio, atingi resanigon povas esti malfacile, eĉ neeble. Tial mi revenis al la biologio de angiogenezo kaj ekpensis: Ĉu la reago al kancero povus esti prevento de angiogenezo, venkante kanceron en ties propra ludo, por ke la kanceroj neniam povu iĝi danĝeraj? Tio povus helpi sanajn homojn kaj ankaŭ homojn, kiuj estas jam frapitaj de kancero unu- aŭ dufoje kaj volas trovi manieron malhelpi ĝian revenon. Do por serĉi metodon malhelpi angiogenezon en kancero mi reiris rigardi al la kaŭzoj de kancero. Kaj tio, kio vere scivoligis min, estis kiam mi vidis, ke dieto kaŭzas 30-35 procentojn de kanceroj kaŭzitaj de medio.
Nun la evidenta afero estas pripensi, kion ni povus forigi el nia dieto, kion ni forstreku, forprenu. Sed mi fakte prenis tute malan alproksimiĝon kaj ekdemandis: Kion ni povus aldoni al nia dieto, kio estas nature kontraŭangiogeneza, kio povus akceli la korpan defendan sistemon kaj malkreskigi tiujn angiojn, kiuj nutras kancerojn? Alivorte, ĉu ni povas manĝi por malsategigi kanceron? Nu, la respondo estas jesa. Kaj mi montros al vi, kiel. Kaj nia esploro pri tio kondukis nin al la vendejo, la bieno kaj la spicejo, ĉar ni eltrovis tion ke patrino Naturo dotis grandan nombron da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj herboj per nature troviĝantaj malstimuliloj de angiogenezo.
Jen elprova sistemo, kiun ni evoluigis. Centre estas ringo, el kiu centoj da angioj kreskas steleksplode. Kaj ni povas uzi tiun sistemon por elprovi dietajn faktorojn ĉe koncentriĝoj akireblaj per manĝado. Mi do montros tion, kio okazas, kiam ni enmetas eltiraĵon el ruĝaj vinberoj. La aktiva ingredienco estas resveratrolo. Ĝi estas ankaŭ trovata en ruĝa vino. Ĝi malstimulas nenormalan angiogenezon 60-procente. Jen kio okazas, kiam ni aldonas eltiraĵon el fragoj. Ĝi potence malstimulas angiogenezon. Kaj eltiraĵo el sojfaboj. Kaj jen kreskaanta listo pri nia kontraŭangiogenezaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiuj interesas nin por pristudado. Kaj por ĉiu speco de manĝaĵo ni kredas, ke estas malsamaj potencoj en malsamaj formoj kaj varioj. Kaj ni volas mezuri tion, ĉar, nu, dum oni manĝas fragon aŭ trinkas teon, kial ne elekti tiun, kiu estas plej potenca por preventi kanceron.
Do jen kvar malsamaj teoj, kiujn ni elprovis. Ĉiuj el ili estas ordinaraj, ĉina jasmeno, japana senĉo, Frua Griza kaj speciala miksaĵo, kiun ni preparis. Kaj vi povas klare vidi, ke la teoj varias laŭ efikeco de malpli potenca al pli potenca. Sed kio ravegas, estas tio, ke kiam ni efektive kombinas la du malpli potencajn teojn kune, la kombinaĵo, la miksaĵo, estas pli potenca ol nur unu aparta el ili. Tio signifas, ke estas sinergio de nutraĵoj.
Jen kelkaj pliaj donitaĵoj el nia elprovado. Nun en la laboratorio ni ŝajnigas tumoran angiogenezon reprezentatan ĉi tie per nigra strio. Kaj laŭ tiu sistemo ni povas elprovi la efikecon de kontraŭkanceraj medikamentoj Ju pli mallonga la strio, des malpli da angiogenezo, tio estas bona. Kaj jen kelkaj ordinaraj medikamentoj, kiuj estis asociigataj al la reduktado de la kancerrisko en homoj. Statinoj, nesteroidaj kontraŭinflamaj medikamentoj kaj kelkaj aliaj, ili ankaŭ malstimulas angiogenezon. Kaj jen la dietaj faktoroj flanke al flanke kun tiuj medikamentoj. Vi povas vidi, ke ili klare defendiĝas kaj, en iuj kazoj, ili estas pli potencaj ol la veraj medikamentoj. Sojo, petroselo, ajlo, vinberoj, beroj, mi povus hejmen iri kaj kuiri bongustan manĝaĵon uzante ĉi tiujn ingrediencojn. Do imagu, se ni povus estigi la tutmonde unuan taksosistemon, en kiu ni povus atribui poentojn al manĝaĵoj laŭ ties kontraŭangiogenezaj kanceropreventaj ecoj. Kaj jen tio, kion ni nun faras.
Mi montris al vi aron da laboritoriaj donitaĵoj, kaj nun la vera demando estas: Kio estas la pruvo en homoj, ke manĝi certajn manĝaĵojn povas redukti angiogenezon en kancero? Nu, la plej bona ekzemplo, kiun mi konas, estas esploro de 79 mil viroj ... sekvitaj dum pli ol 20 jaroj, en kiu montriĝis, ke viroj, kiuj konsumis kuiritajn tomatojn du aŭ tri fojojn ĉiusemajne, havis redukton ĝis 50 procentoj en sia risko esti trafata de prostatkancero. Nun ni scias, ke tomatoj estas bona fonto de likopeno, kaj likopeno estas kontraŭangiogeneza. Sed eĉ pli interesa en tiu studo estas tio, ke el la trafitoj de prostatkancero, tiuj, kiuj manĝis pli da manĝaĵoj kun tomatosaŭco efektive havis malpli da angioj nutrantaj la kanceron. Do tiu prihoma studo estas perfekta ekzemplo kiel kontraŭangiogenezaj substancoj en manĝaĵoj kaj konsumitaj je praktikaj niveloj povas efiki sur kancero. Kaj ni nun esploras la rolon de saniga dieto kun Dean Ornish kaj UCSF kaj Tufts University pri la rolo de ĉi tiu saniga dieto en signoj de angiogenezo, kiujn ni povas trovi en la sangocirkulado.
Nu, simple, tio, kion mi sciigis al vi, havas iun sekvoriĉan enhavon eĉ preter kanceresplorado. Ĉar se ni pravas, ĝi povus efiki sur konsumanta edukado manĝaĵoservoj, publika sano kaj eĉ la asekura industrio. Kaj fakte, iuj asekuraj kompanioj jam komencas pensi en tiu direkto. Rigardu tiun reklamon de Blue Cross Blue Shield of Minnesota. Kaj por multaj homoj tutmonde dieta kancerprevento povas esti la sola praktika solvo, ĉar ne ĉiuj kapablas pagi multekostan finstadian kancerkuracadon, sed ĉiuj povus profiti el saniga dieto surbaze de loka, daŭrigebla, kontraŭangiogenezaj kultivaĵoj.
Nun, fine, mi parolis al vi pri manĝaĵo, kaj mi parolis al vi pri kancero, do restas nur unu plia malsano, pri kiu mi rakontu, kaj tiu estas obezo. Ĉar montriĝis, ke grasa histo, graso, estas tre dependa de angiogenezo. Kaj, kiel tumoro, graso kreskas, kiam angioj kreskas. Tial la demando estas: Ĉu ni povas malpliigi grason per interrompo de ties sangoprovizo? Jen la supra kurbo montras la korpan pezon de genetike obeza muso, kiu manĝas senĉese, ĝis ĝi iĝas grasa kiel ĉi tiu laneca tenispilko. Kaj la malsupra kurbo montras la pezon de normala muso.
Se vi prenas la obezan muson kaj donas al ĝi angiogenezan inhibiciilon, ĝi perdas pezon. Haltu la kuracadon, la pezo revenas. Rekomencu la kuracadon, ĝi denove perdas la pezon. Haltigu la kuracadon, ĝi reakiros la pezon. Kaj fakte vi povas ondigi la pezon supren kaj malsupren simple malstimulante angiogenezon. Do ĉi tiu alproksimiĝo, kiun ni faras por kancermalhelpo povas ankaŭ havi aplikon je obezo. La reala, vere interesa afero pri ĉi tio, estas tio, ke ne eblas preni tiun obezajn musojn kaj igi ilin perdi pli da pezo ol kiom normala musa pezo devus esti. Alivorte, ni ne povas krei supermodelulinajn musojn. (Ridado) Kaj ĉi tio temas pri la rolo de angiogenezo en regulado de sanfiksantaj punktoj.
Albert Szent-Gyorgi iam diris, ke "Malkovro konsistas el vido de tio, kion ĉiu vidis, kaj pensi, kion neniu pensis." Mi esperas esti konvinkinta vin, ke por malsanoj, kiaj kancero, obezo kaj aliaj aferoj, povas esti granda potenco en atako al ilia komuna denominatoro, angiogenezo. Kaj jen tio, pri kio mi pensas, ke la mondo bezonas nun. Dankon.
June Cohen: Do tiuj medikamentoj ne estas vere uzataj en ĉefaj kancerkuracadoj aktuale. Por iu ĉi tie, kiu havas kanceron, kion vi rekomendus? Ĉu vi rekomendas daŭrigi la nunajn kuracadojn, por la plimulto de kancerpacientoj?
William Li: Ekzistas kontraŭaniogenezaj kuracadoj, kiuj estas aprobitaj de FDA. Kaj se vi estas kancerpaciento aŭ laboras por iu, aŭ rekomendas por iu, vi demandu pri ili. Kaj estas multaj klinikaj elprovoj. Fondaĵo Angiogenezo sekvas preskaŭ 300 firmaojn, kaj estas proksimume 100 pliaj medikamentoj en tiu vico. Do konsideru la aprobitajn, serĉu klinikajn provojn, kaj tamen inter tio, kion la kuracisto povus fari por vi, oni ekdemandu, kion oni povas fari por si mem. Kaj tio estas unu el la temoj, pri kiuj mi parolis, ke oni povas povigi sin mem farante aferojn, kiujn kuracistoj ne povas fari por ni, tio estas: uzi scion kaj ekagi. Kaj se patrino Naturo alportis al ni iujn indicojn, ni pensas, ke eble estas nova estonteco en la valoro de tio, kion ni manĝas. Kaj tio, kion ni manĝas, vere estas nia ĥemioterapio trifoje en tago.
JC: Ĝuste. Kaj laŭ tiuj indikoj, por tiuj, kiuj eble riskas kanceron, ĉu vi rekomendus daŭrigi iajn antaŭzorgajn kuracadojn aŭ simple daŭrigi la ĝustan dieton kun multe da tomatosaŭco?
WL: Nu, vi scias, ke estas abundaj epidemiologiaj indikoj. Kaj mi pensas, ke en la informa erao, ne daŭras longe por iri al kredinda fonto, kia Pubmed, National Library of Medicine, por serĉi epidemiologiajn studojn por redukti kancerriskon surbaze de dieto kaj surbaze de ordinaraj medikamentoj. Kaj tio estas certe io, pri kio ĉiu ajn povas informiĝi.
You can share this video by copying this HTML to your clipboard and pasting into your blog or web page. This video will play with subtitles.
You either have JavaScript turned off or have an old version of the Adobe Flash Player. To view this rating widget you
need to get the latest Flash player.
If your browser allows only "trusted sites" to execute Javascript, you should add the "googleapis.com" domain to your whitelist to allow our Flash detection to work properly.
Got an idea, question, or debate inspired by this talk? Start a TED Conversation.
Wiliam Li prezentas novan manieron pripensi kancerkuracadon: angiogenezo, celante la sangokanalojn, kiuj nutras tumoron. La kerna unua (kaj plej bona) paŝo: Manĝi kancerkontraŭbatalajn nutraĵojn, kiuj venkas kanceron sur ties propra tereno.
William Li heads the Angiogenesis Foundation, a nonprofit that is re-conceptualizing global disease fighting. Full bio »
Translated into Esperanto by Leo De Cooman
Reviewed by James Piton
Comments? Please email the translators above.
19:25 Posted: Jul 2007
Views 730,905 | Comments 125
18:49 Posted: Oct 2006
Views 467,435 | Comments 182
23:44 Posted: Feb 2010
Views 333,744 | Comments 154
Just follow the guidelines outlined under our Creative Commons license.
This comment will be attributed to . Not ? Sign Out.