De kiam mi laste estis tie ĉi, en 2006 ni malkovris ke tutmonda klimatŝanĝiĝo estas ja afero sufiĉe serioza. Do, ni pritraktis ĝin tre amplekse en la revuo "Skeptic". Ni esploras ĉiajn sciencajn aŭ kvazaŭsciencajn polemikojn. Sed tamen rezultas ke ni ne devus zorgi pri ĉio ĉi ĉar la mondo finiĝos en 2012.
Alia novaĵo: Vi eble memoras ke mi prezentis al vi la "Quadro Tracker". Ĝi estas ilo simila al rabdo (divenvergo) ia kava plasta peco kun svingiĝanta anteno Kaj vi promenadas, kaj ĝi montrocelas ion. Ekzemple se vi serĉas mariĥuanon en studenta ŝranko ĝi montrocelos iun Ho, pardonu (Ridado) Tiu ĉi , kiun oni donis al mi, trovas golfopilkojn, precipe se vi troviĝas en golfejo kaj ade kontrolas ĉe arbedoj. Nu, sub la kategorio "Kiu estas la damaĝo de stultaĵetoj tiaj?" tiu ĉi ilo, la ADE 651, estis vendita al la iraka registaro kontraŭ po 40 000 dolaroj ĉiu ilo. Estas io simple kiel tiu ĉi, absolute senvalora, kiu supozeble funkciis per "elektrostatika magneta jona altiro", kio tradukeblas per "pseŭdoscienca blablaaĵo" -- kio estus bela vorto -- per kio vi alkroĉas serion da vortoj kiuj sonas bone, sed signifas nenion. En tiu ĉi kazo, en paskontrolejoj, kie oni lasas homojn transpasi ĉar tiu spurileto diris ke ne estas problemo, tio fakte kostis vivojn. Do estas danĝero en la pseŭdoscienco, en la kredado en tiaj aferoj.
Do mi volas hodiaŭ paroli pri kredado. Mi volas kredi, kaj ankaŭ vi volas. Kaj fakte mi pensas ke mia tezo estas ke kredado estas homa natura stato. Ĝi estas la baza opcio. Simple ni kredas. Ni kredas ĉiajn aferojn. Kredado estas natura. Nekredado, skeptikismo, scienco, ne estas naturaj. Ili estas pli malfacilaj. Estas malkonforte ne kredi ion. Do, kiel Fox Mulder en "X-Files", kiu volas kredi je NIFOj? Ne, ĉiuj ni. Kaj la kialo por tio estas ĉar ni havas kred-maŝinon en niaj cerboj. Esence, ni estas regulaĵojn serĉantajn primatoj. Ni ligas la punktojn: A rilatas al B; B rilatas al C. Kaj kelkfoje A vere rilatas al B. Kaj tio nomiĝas lernado per asociado.
Ni trovas regulaĵojn, ni faras kunligojn, ĉu temas pri la hundo de Pavlov kiu rilatigas la sonon de sonorilo kun la manĝo, kaj tiam salivas ĉe la sonorado de la sonorilo, aŭ ĉu temas pri rato de Skinner, kiu kreas asociadon inter sia konduto kaj rekompenco pro ĝi, kaj do ripetas sian konduton. Fakte, kio Skinner malkovris estas ke se vi enmetas kolombon en skatolon kiel tiun ĉi, kaj ĝi devas premi unun el tiuj ĉi butonoj, kaj klopodas diveni kiu estas la regulaĵo, kaj oni donas al ĝi rekompenceton en tiu ujo, se vi simple rekompencas hazarde tiel ke ne ekzistas reguleco, ili divenos ian regulaĵon. Kaj kion ajn ili faris tuj antaŭ ol ricevi la rekompencon, ili ripetas. Kelkfoje tio estis eĉ sin turni dufoje maldekstrume, unufoje dekstrume, kaj premi la butonon dufoje. Tio estas nomata superstiĉo. Kaj tion, mi timas, ni ĉiam konservos ĉe ni.
Mi nomas tiun procezon "regulaĵemo" tio estas, la tendenco trovi signifajn regulaĵojn kaj en signifa kaj en malsignifa fonbruo. Kiam ni faras tiun procezon, ni faras du klasojn de eraroj. Eraro de klaso I, aŭ falsa pozitivaĵo, estas kredi ke iu regulaĵo estas reala kiam ĝi ne estas tia. Nia dua klaso de eraro estas la falsa negativaĵo. La eraro de klaso II estas ne kredi ke regulaĵo estas reala, kiam ĝi estas tia. Do ni faru pensan eksperimenton. Vi estas prahomo antaŭ tri milionoj da jaroj promenante en la ebenaĵoj de Afriko. Via nomo estas Lucy, ĉu? Kaj vi aŭdas krakon en la herbejo. Ĉu tio estas danĝera predanto, aŭ simple la vento? Via venonta decido povus esti la plej grava en via vivo. Nu, se vi pensas ke temas pri danĝera predanto, kaj okazas ke simple estis la vento, vi faris kognan eraron, vi faris eraron de klaso I, falsan pozitivaĵon. Sed ne estis damaĝo. Simple formoviĝu. Vi estas pli zorga. Vi estas pli singarda. Aliflanke, se vi pensas ke simple temas pri la vento, kaj okazas ke estas danĝera predanto, vi fariĝas manĝaĵo. Vi gajnis Darvin-premion. Vi estis forigita el la genprovizo.
Nu, la problemo ĉi-kaze estas ke regulaĵemo okazos ĉiam ajn kiam la kosto fari eraron de klaso I estas malpli granda ol la kosto fari eraron de klaso II. Tiu ĉi parenteze estas la sola ekvacio en la parolado. Ni havas problemon de detektado de regulaĵoj tio estas, taksi la diferencon inter eraroj de klaso I kaj de klaso II estas io alte problemeca, ĉefe en okazaĵoj tut-urĝaj, de vivo-aŭ-morto. Do, la baza opcio estas simple "kredu ke ĉiuj regulaĵoj estas realaj". "Ĉiuj krakoj en la herbejo estas danĝeraj predantoj kaj ne simple la vento". Kaj tiel mi pensas ke ni evoluis... estis natura selektado por la inklino de niaj kredmaŝinoj, niaj regulaĵojn serĉantaj cerboprocezoj, ĉiam trovi signifajn regulaĵojn kaj enplanti ilin per tiu tipo da predantaj aŭ intencaj agentaĵoj pri kiuj mi poste revenos.
Do ekzemple, kion vi vidas tie ĉi? Ĝi estas ĉevala kapo, ĝuste. Ĝi similas al ĉevalo. Ĝi devas esti iu ĉevalo. Tio estas regulaĵo. Kaj ĉu ĝi vere estas ĉevalo? Aŭ ĉu ĝi pli similas al rano? Vidu, nia regulaĵ-serĉilo, kiu ŝajne lokiĝas en la antaŭa cingula kortekso -- ĝi estas nia detektileto tie ĉi -- povas esti facile trompita, kaj tie estas la problemo. Ekzemple, kion vi vidas tie ĉi? Jes, kompreneble. Ĝi estas bovino. Jam kiam vi stampas la cerbon -- tio nomiĝas kogna stampado -- kiam mi stampas la cerbon por vidi ĝin, ĝi remontriĝas eĉ sen la regulaĵo kiun ni trudis al ĝi. Kaj kion vi vidas tie ĉi? Kelkaj homoj vidas dalmatan hundon. Jes, jen ĝi estas. Kaj jen estas la stampado. Do, kiam mi revenas sen la stampado, la cerbo jam havas la modelon tiel ke oni povas vidi ĝin denove. Kion vi vidas tie ĉi? La planedo Saturno. Jes, tio ĝustas. Kaj tie ĉi? Simple laŭtkriu ion ajn kion vi vidas. Tio estas bona aŭskultantaro, Chris. Ĉar estas nenio tie ĉi. Nu, supozeble estas nenio.
Tiu ĉi estis eksperimento farita de Jennifer Whitson, ĉe la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino, pri korporaciaj etosoj kaj ĉu sentoj pri necerteco kaj senkontrolo igas la homojn vidi iluziajn regulaĵojn. Tio estas, preskaŭ ĉiuj vidas la planedon Saturnon. Homoj metitaj en kondiĉoj de sento pri manko de kontrolo pli emas vidi ion en tio ĉi, kio supozeble ne enhavas regulaĵojn. Alivorte, la tendenco trovi tiujn ĉi regulaĵojn kreskas kiam estas manko de kontrolo. Ekzemple, basbalistoj estas notinde superstiĉaj kiam ili batadas, sed ne tiom kiam ili kampulas. Ĉar kampuloj sukcesas 90 ĝis 91 procente de la okazoj. La plej bonaj batuloj fiaskas sep fojojn el dek. Do, iliaj superstiĉoj, iliaj regulaĵemoj, estas ĉiuj asociataj kun sentoj de manko de kontrolo kaj tiel cetere.
Kion vi vidas en tiu ĉi konkreta kazo tie ĉi, en tiu ĉi kampo? Ĉu iu vidas objekton tie ĉi? Estas vere io, sed ĝi estas stompita. Dum vi pripensas pri tio, tiu estis eksperimento farita de Susan Blackmore, psikologiisto en Anglio, kiu montris al individuoj tiun stompitan bildon kaj tiam faris rilatigon inter iliaj poentoj en testo pri ekstersensa perceptado (ESP) kiom ili kredas je paranormaleco, supernaturaĵoj, anĝeloj kaj cetere. Kaj tiuj kiuj poentis alte en la ESP-skalo, emis ne nur vidi pli da regulaĵoj en la stompitaj bildoj, sen malĝustajn regulaĵojn. Tio ĉi estas kion oni montras al individuoj. La fiŝo estas stompita 20 procente, 50 procente kaj jen kion mi montris al vi, 70 procente.
Simila eksperimento estis farita de alia psikologiisto, Sviso nomata Peter Brugger, kiu trovis ke signife pli da veraj regulaĵoj estis perceptitaj en la dekstra hemisfero, tra la maldekstra vidkampo, ol en la maldekstra hemisfero. Do, se oni prezentas al la individuoj la bildon tiel ke ĝi fine atingos la dekstran hemisferon anstataŭ la maldekstran, tiam ili pli probable vidos regulaĵojn ol kaze ke oni metu ĝin en la maldekstran hemisferon. Nia dekstra hemisfero ŝajnas esti la loko kie tiu regulaĵemo okazadas. Do kion ni provas fari estas penetri en la cerbon por vidi kie ĉio ĉi okazas.
Brugger kaj lia kolego, Christine Mohr, doni al la individuojn L-DOPA-on. L-DOPA estas medicinaĵo, kiel oni scias, uzata por la traktado de Parkinson-malsano, kiu rilatas al la malkresko de dopamino. L-DOPA kreskigas dopaminon. Kaj kresko de dopamino igis la individuojn vidi pli da regulaĵoj ol tiuj kiuj ne ricevis dopaminon. Do, dopamino ŝajnas esti la medicinaĵo asociita al regulaĵemo. Fakte, la neŭroleptaj medicinaĵoj uzataj por forigi psikozan konduton, aferojn kiel paranojon, iluziojn kaj halucinojn, tiuj ĉi estas regulaĵemoj. Ili estas malĝustaj regulaĵoj, falsaj pozitivaĵoj, eraroj de klaso I. Kaj se oni donas al ili medicinaĵojn kiuj estas dopamin-antagonistoj, ili foriĝas. Tio estas, se oni malkreskigas la kvanton da dopamino, ilia tendenco vidi regulaĵojn kiaj tiuj malkreskas. Aliflanke, amfetaminoj kiel kokaino, estas dopamin-agonistoj. Ili kreskigas la kvanton da dopamino. Do, estas pli probable ke oni sentos eŭforian staton, kreivecon, trovos pli da regulaĵoj.
Fakte, mi antaŭnemulte vidis (aktoron) Robin Williams paroli pri tio ke li pensis ke li estis multe pli amuza kiam li konsumadis kokainon, kiam li havis tiun problemon, ol nun. Do eble pli da dopamino rilatas al pli da kreivo. Dopamino, pensas mi, ŝanĝas la rilaton inter signalo kaj fonbruo. Tio estas, kiel preciza ni estas ĉe la trovo de regulaĵoj. Se ĝi estas tro malalta, oni pli probable faros erarojn de klaso du. Oni ne rimarkas la realajn regulaĵojn. Oni ne volas esti tro skeptika. Se oni estas tro skeptika, oni ne rimarkas la vere interesajn kaj bonajn ideojn. Tute ĝuste, oni estas kreiva, kaj tamen, oni ne trovas troan blablaaĵon. Tro alte, kaj eble oni vidos regulaĵojn ĉie. Ĉiufoje kiam iu rigardas vin, vi pensas ke homoj gvatas vin. Vi pensas ke homoj parolas pri vi. Kaj se oni tro longe sekvas tiun vojon, tion oni simple etikedas kiel frenezecon. Ĝi estas distingo kiun ni eble povus fari inter du Nobelpremiitoj, Richard Feynman kaj John Nash. Oni eble vidas simple la ĝustan nombron da regulaĵoj por gajni Nobelpremion. Ankaŭ la alia, sed eble tro multajn regulaĵojn. Kaj tiam ni nomas tion skizofrenio.
Do la rilato inter signalo kaj fonbruo prezentas al ni problemon de detektado de regulaĵoj. Kaj kompreneble vi ĉiuj scias ekzakte kio tio estas, ĉu? Kaj kiun regulaĵon vi vidas tie ĉi? Denove mi testas nun vian antaŭan cingulan kortekson, kaŭzante al vi kontraŭdirajn detektojn de regulaĵoj. Vi kompreneble scias ke tio estas ŝuoj "Via Uno" Tio estas sandaloj. Sufiĉe seksallogajn piedojn, mi diru. Eble iom tro submetitaj al Photoshop. Kaj kompreneble la ambiguajn figurojn, kiuj ŝajnas ŝanceliĝi antaŭen kaj malantaŭen. Rezultas, ke tio, pri kio oni multe pensas influas tion kion oni emas vidi. Kaj mi scias ke vi tie ĉi vidas la lampon. Tial ke la lumo estas tie ĉi. Kompreneble, danke al la mediprotekta movado ni estas ĉiuj sentemaj pri la sorto de la marmamuloj. Do kion vi vidas en tiu ĉi aparta ambigua bildo estas, kompreneble, delfenoj, ĝuste. Vi vidas delfenon tie ĉi. Kaj jen estas delfeno. Kaj jen estas delfeno. Tio estas delfenvosto, uloj.
Se ni povas doni al vi kontraŭdirajn informojn, denove, via ACK [antaŭa cingula kortekso] estas hiperaktiviĝonta. Se vi rigardas tie malsupre, tio ĝustas. Se vi rigardas tie supre, vi akiras kontraŭdirajn informojn. Kaj tiam ni devas turni la bildon por ke vi vidu ke temas pri truko. La iluzio de la neebla kesto. Estas facile trompi la cerbon en du dimensioj. Kaj do vi diras, "He, vidu, Shermer, ĉiu ajn povas tion fari en iu norma testo "Psikologio 101" kun iu tia iluzio" Nu, tie ĉi ni havas ion de la forpasinta, granda Jery Andrus, la iluzion de la "neebla kesto" en 3 dimensioj, en kiu Jerry staras ene de la neebla kesto. Kaj li estis sufiĉe afabla por publikigi tion ĉi kaj riveli tion al ni. Kompreneble, la angulo de la kamerao estas ĉio. La fotografiisto estas tie. Kaj tiu ĉi tabulo ŝajnas supermetiĝi kun tiu ĉi, kaj tiu ĉi kun tiu, kaj cetere. sed eĉ kiam mi ĝin forigas, la iluzio estas tiel potenca, pro la maniero kiel niaj cerboj estas konektitaj por trovi iajn tipojn de regulaĵoj.
Tiu ĉi estas iu sufiĉe nova kiu perpleksigas nin pro la kontraŭdiraj regulaĵoj ĉe la komparado de tiu ĉi angulo kun tiu. Fakte, estas la sama bildo unu apud la alia. Do, kion oni faras estas kompari tiun angulon anstataŭ kun tiu ĉi, kun tiu alia. Kaj do via cerbo estas trompata. Kaj ankoraŭfoje viaj detektiloj de regulaĵoj estas trompataj.
La vizaĝoj estas facile videblaj ĉar ni havas aldonan evoluigitan vizaĝrekonan softvaron en niaj temporalaj loboj. Jen kelkaj vizaĝoj en flanko de roko Mi eĉ ne estas certa se tio estas -- eble oni uzis Photoshop. Sed ĉiukaze, la afero estas prezentita. Nun, kiu el tiuj ĉi aspektas stranga al vi? En rapida reago, kiu aspektas stranga? Tiu maldekstre. Konforme. Do mi nun rulu ĝin tiel ke ĝi estos tiu dekstre. Kaj vi pravas. Sufiĉe fama iluzio -- unue farita rilate al Margaret Thatcher. Nun oni ĉiufoje ŝanĝas la politikistojn. Nu, kial tio okazas? Bone, ni scias ekzakte kiel tio okazas, en la temporala lobo, tute transe, iel super via orelo tie. En malgranda strukturo nomata ŝpinilforma giro. Kaj du tipoj de ĉeloj faras tion ĉi, kaj registras vizaĝajn trajtojn, ĉu ĝenerale, ĉu specife, tiuj grandaj, rapide ekscitiĝantaj ĉeloj, unue rigardas la ĝeneralan vizaĝon. Do vi unue tuj rekonas Obama-n. Kaj tiam vi rimarkas ion sufiĉe strangan pri la okuloj kaj la buŝo. Speciale kiam ili estas inversigitaj, supre-al-malsupre, Vi tie konektas tiun ĝeneralan vizaĝrekonan programaron.
Nu, mi diris ĉe nia malgranda pensa eksperimento, vi estas prahomo promenante en la ebenaĵoj de Afriko. Ĉu temas pri la vento aŭ pri danĝera predanto? Kiu estas la diferenco inter ambaŭ? Nu, la vento estas senviva; la danĝera predanto estas intenca aganto. Kaj mi nomas tiun procezon "agantemeco". Tiu estas la tendenco enplanti regulaĵojn per signifoj, intencoj kaj aganteco, ofte tute nevideblaj estuloj. Tiu estas ideo kiun ni akiris de kolego de TED tie ĉi, Dan Dennett, kiu parolis pri la alpreno de intenca sinteno.
Do, estas io tia etendita por ekspliki, mi pensas, multajn malsamajn aferojn, animojn, spiritojn, fantomojn, diojn, demonojn, anĝelojn, eksterterulojn, partianojn de la inteligenta dezajno, registar-konspiremulojn kaj ĉiajn nevideblajn agantojn kun potenco kaj intenco, pri kiuj oni suspektas ke ili hantas nian mondon kaj kontrolas niajn vivojn. Mi pensas ke ĝi estas la bazo de animismo kaj politeismo kaj monoteismo. Tio estas la kredo ke esterteranoj iel estas pli evoluintaj ol ni, pli moralaj ol ni, kaj la rakontaro ĉiam estas ke ili venas tien ĉi por savi nin kaj liberigi nin de supre. La inteligenta dezajnisto estas ĉiam pentrata kiel tiu supere inteligenta morala estaĵo kiu malsuprenvenas por fasoni la vivon. Eĉ la ideo ke la registaro povas savi nin. Tio ne plu estas granda furoro. Sed tiu estas, mi pensas, alia klaso de agantemeco, pensi, ke "iu" tie supre, granda kaj potenca, venos por nin savi.
Kaj tiu estas ankaŭ, pensas mi, la bazo de la konspiraj teorioj. Estas iu sin kaŝanta malantaŭe, tenante ĉiujn fadenojn en la mano, ĉu temas pri la Iluminatoj aŭ pri la Bilderberguloj. Sed temas pri problemo de detektado de regulaĵoj, ĉu ne? Iuj regulaĵoj estas realaj, kaj aliaj ne. Ĉu Kennedy estis murdita de konspirantaro aŭ de soleca murdisto? Nu, se vi iras tien -- estas homoj tie ĉiun ajn tagon -- kiel tiam kiam mi tien iris, vidu -- montrante al mi kie troviĝis la diversaj pafintoj. Mia plejŝatata estas ke li troviĝis en luko Kaj li subite elsaltis en la lasta momento kaj elpafis. Sed kompreneble, Lincoln estis murdita pere de konspiro. Do ni ne povas simple ĝenerale ignori ĉiujn tiajn regulaĵojn. Ĉar, ni tion akceptu, iuj regulaĵoj estas realaj. Iuj konspiroj ja veras. Tio multon eksplikas, eble.
Kaj la atencoj de la dekunua de septembro havas konspiran teorion. Estas konspiro. Ni faris unu tutan numeron pri ĝi. 19 anoj de Al Kajdo planante flugigi aviadilojn en konstruaĵojn konsistigas konspiron. Sed tio ne estas kion pensas la "dekunuaseptembroveruloj" Ili pensas ke ĝi estis komplica laboro de la registaro de Bush Bone, tio estas tute alia interpreto. Sed ĉu vi scias kiel ni certas ke la 11-septembraj atencoj ne estis organizitaj de la registaro de Bush? Ĉar ili sukcesis.
Do, ni estas denaskaj dualistoj. Nia procezo de agantemo devenas el la fakto ke ni povas ĝui filmojn, kiajn tiuj ĉi. Ĉar ni esence povas imagi pluiradon. Ni scias ke se oni stimulas la temporalan lobon, oni povas krei la senton de eksterkorpa sperto, mortproksimaj spertoj, kion oni povas fari simple kiam elektrodo tuŝas la temporalan lobon tie ĉi. Aŭ oni povas tion fari per perdo de konscio, per akcelado en centrifugilo. Oni suferas hipoksion (suboksigenadon), malaltan nivelon de oksigeno. Kaj la cerbo tiam sentas ke estas eksterkorpa sperto. Oni povas uzi -- kion mi faris, mi iris kaj faris -- la Dian Kaskon de Michael Persinger, kiu bombadas viajn temporalajn lobojn per elektromagnetaj ondoj. Kaj donas al vi senton de eksterkorpa sperto.
Do, mi nun finos tie ĉi per videofilmeto kiu iel kunmetas ĉion ĉi. Ĝi daŭras nur unu minuton kaj duonon. Ĝi kunligas ĉion ĉi en la povon de esperado kaj la povon de kredado. Antaŭen.
Rakontisto: Tiu ĉi estas la kunvenejo kiun ili elektis por siaj falsaj provoj por reklamaĵo pri lipbalzamo.
Virino: Ni esperas ke ni povos uzi parton de tio ĉi por tutnacia televidreklamo, ĉu? Kaj tiu ĉi estas testo de kelkaj lipbalzamoj kiun ni havas tie ĉi. Kaj tiuj ĉi estas niaj modeloj kiuj nin helpos, Roger kaj Matt. Kaj ni havas nian propran lipbalzamon, kaj ni havas alian plejvendatan markon. Ĉu vi havus problemon kisi niajn modelojn por ĝin testi?
Virino: Ĉu ne? (Knabino: Ne) Virino: Ĉu vi opinius tion ĝusta?
Knabino: Tio estus ĝusta. (Virino: Bone)
Do, temas pri blinda testo. Mi petos vin antaŭeniri kaj surmeti blindigilon. Kay, ĉu vi nun povas ion vidi? (Knabino: Ne) Tiru ĝin, tiel ke vi povas vidi eĉ ne malsupren (Knabino: Bone)
Virino: Estas tute blinde nun, ĉu?
Nun, kion mi estos serĉanta en tiu ĉi testo estas kiel ĝi protektas viajn lipojn, la tuŝadsenton, ĉu, kaj eble vi povas distingi guston aŭ ne.
Knabino: Bone. (Virino: Ĉu vi iam faris kisan teston antaŭe?)
Virino: Paŝu tien ĉi. Bone, nun mi volas ke vi paŭtetu. Vi pretigu viajn lipojn kaj iomete kliniĝu, bone.
You can share this video by copying this HTML to your clipboard and pasting into your blog or web page. This video will play with subtitles.
You either have JavaScript turned off or have an old version of the Adobe Flash Player. To view this rating widget you
need to get the latest Flash player.
If your browser allows only "trusted sites" to execute Javascript, you should add the "googleapis.com" domain to your whitelist to allow our Flash detection to work properly.
Got an idea, question, or debate inspired by this talk? Start a TED Conversation.
Michael Shermer asertas ke la homa tendenco kredi strangajn aferojn -- el ekstertera forkaptado al divenvergoj -- reduktiĝas al du el la plej bazaj kaj enradikiĝintaj lertaĵoj por supervivado. Li eksplikas tion, kio ili estas kaj kiel ili kaŭzas al ni problemojn.
Michael Shermer debunks myths, superstitions and urban legends, and explains why we believe them. Along with publishing Skeptic Magazine, he's author of Why People Believe Weird Things and The Mind of the Market. Full bio »
Translated into Esperanto by Toño del Barrio
Reviewed by Stéphane Brault
Comments? Please email the translators above.
13:25 Posted: Nov 2006
Views 1,803,200 | Comments 379
24:45 Posted: Jul 2006
Views 667,299 | Comments 713
18:42 Posted: Sep 2008
Views 1,576,173 | Comments 595
Just follow the guidelines outlined under our Creative Commons license.
This comment will be attributed to . Not ? Sign Out.