Okej, mi tuj montros al vi denove ion pri niaj dietoj. Kaj mi ŝatus koni la spektantaron. Kiuj el vi jam manĝis insektojn? Estas vere multe. < ridoj > Eĉ tiel, vi ne reprezentas la tutan loĝantaron de la Tero. < ridoj > Ĉar fakte 80% de la homaro manĝas insektojn. Sed tio estas tre bona.
Kial ne manĝi insektojn? Bone, unue, kio estas insektoj? Bestoj, kiuj moviĝas sur ses kruroj. Kaj jen nur kelkaj el ili. Estas ses milionoj da insekto-specioj sur tiu ĉi planedo, ses milionoj da specioj. Estas kelkaj centoj da mamuloj - kaj ses milionoj da insekto-specioj. Fakte, kalkulante ĉiujn individuajn organismojn, ni alvenus al multe pli granda nombro. El ĉiuj bestoj sur la Tero, el ĉiuj bestospecioj, 80 elcentoj paŝas sur ses kruroj. Sed se ni kalkulus ĉiujn individuojn kaj ties averaĝan pezon, ni atingus ion inter 200 kaj 2 mil kilogramoj por ĉiu el ni sur la Tero. Tio signifas, ke laŭ biomaso insektoj estas pli abundaj ol ni. Kaj ni ne estas sur planedo de homoj, sed sur planedo de insektoj. Insektoj ne troviĝas nur en la naturo, ili estas ankaŭ parto de nia ekonomio, kutime senkonscie de ni.
Oni faris kalkulon, moderan kalkulon, antaŭ kelkaj jaroj: la usona ekonomio profitas je 57 miliardojn da dolaroj ĉiujare pro insektoj. Tio estas nombro tre granda, kaj grava kontribuo senpaga al la ekonomio de Usono, kaj mi komparis ĝin kun la kosto de la milito en Irako en la sama jaro: 80 miliardoj da dolaroj. Nu, ni scias, ke tio ne estis malmultekosta milito. Do insektoj, simple senpage, kontribuas al la ekonomio de Usono kun proksimume samranga kvanto simple senpage, sciate de neniu ajn. Kaj ne nur en Usono, sed en iu ajn lando, iu ajn ekonomio.
Kion ili faras? Ili forigas ekskrementojn, polenumas kampojn. Unu triono de la fruktoj, kiujn ni manĝas ni ŝuldas al insektoj kiuj zorgas pri la reproduktado de la plantoj. Ili ĉasas trudbestojn. Kaj estas manĝaĵo por predantoj. Ili situas ĉe la komenco de la manĝo-ĉeno. Bestetoj manĝas insektojn. Eĉ grandaj bestoj manĝas insektojn. Sed la bestetoj, kiuj manĝas insektojn estas manĝataj de pli grandaj bestoj, de eĉ pli grandaj bestoj. Kaj ĉe la fino de la manĝo-ĉeno, ankaŭ de ni. Ja multaj homoj manĝas insektojn. Kaj jen vi vidas min en provinca urbeto de Ĉinio, Lijiang -- ĉirkaŭ du milionoj da loĝantoj. Kiam vi manĝas eksterhejme, en fiŝa restoracio, ekz. vi povas elekti kiun fiŝon vi volas manĝi, Tie, vi povas elekti kiujn insektojn. Kaj oni pretigas ilin mirinde. Jen mi estas ĝuanta manĝon kun raŭpoj, akridoj, abeloj, delikataĵoj. Oni povas manĝi ion novan ĉiutage. Estas pli ol mil specioj da insektoj manĝataj ĉirkaŭ la terglobo. Tio estas multe pli ol la kelkaj mamuloj, kiujn ni manĝas: bovinoj, porkoj aŭ ŝafoj. Pli ol 1 000 specioj -- grandega diverseco. Kaj nun vi eble pensas, okej, en tiu ĉina urbeto tiel oni faras, sed ne tie ĉi.
Nu, ni jam vidis, ke pluraj el vi jam manĝis insektojn, eĉ se nur okaze. Sed mi povas aserti, ke ĉiu el vi manĝas insektojn, senescepte. Vi manĝas minimume 500 gramojn ĉiun jaron. Kion vi manĝas? Tomato-supon, arakidan kremon, ĉokoladon, nudelojn -- ĉiu prilaborita manĝaĵo, konsumita de vi enhavas insektojn, ĉar insektoj estas ĉie ĉirkaŭ ni. Ili troviĝas en la naturo, sekve ankaŭ en niaj plantejoj. Kelkaj insektoj damaĝas fruktojn. Kun la tiel difektitaj tomatoj, ekz. oni faras tomato-supon. La nedifektitajn vendas la legomvendejo. Jen la tomatoj, kiujn ni vidas, sed la cetero iras en la supo. Kaj se ili kongruas kun la postuloj de la manĝaĵo-inspektejo, povas esti ĉiaj aĵoj en ili, senprobleme. Fakte kial meti tiujn bulojn en la supon, se estas viando en ĝi ĉiuokaze? Niaj tutaj prilaboritaj manĝaĵoj enhavas pli da proteino ol ni povus prikonscii. Do ĉio jam estas proteino-fonto.
Nu vi povas diri: "Okej, ni do manĝas 500 gramojn nur hazarde". Tamen, ankaŭ intence ni tion faras, kun multaj bonkonataj manĝaĵoj. Jen nur du ekzemploj en tiu bildo -- rozkoloraj biskvitoj kaj surimio-bastonoj aŭ, se vi preferas, Campari. Arego da manĝeblaj produktoj ruĝkoloraj estas kolorigitaj per natura kolorigilo. La surimio-bastonoj, el krabo-viando, aŭ ŝajna krabo-viando, estas fakte blanka fiŝaĵo kolorigita per koĉinelaĵo. Koĉinelaĵo estas produkto de insekto, kiu vivas en kaktoj. Ĝi estas produktata grandkvante je 150 ĝis 180 tunoj jare, en la Kanariaj Insuloj, en Peruo, kaj estas granda negoco. Unu gramo da koĉinelaĵo kostas ĉirkaŭ 30 eŭroj. Unu gramo da oro valoras 30 eŭrojn. Do ĝi estas tre altvalora varo, uzata por kolorigi niajn manĝaĵojn.
Nun la situacio en la mondo estas ŝanĝiĝonta por vi kaj por mi kaj por ĉiu sur la Tero. La homa loĝantaro kreskas tre rapide kaj kreskas eksponenciale. Se nun estas inter ses kaj sep miliardojn da homoj, tiu nombro kreskos ĝis proks. naŭ miliardoj en 2050. Tio signifas, ke ni havos multe pli da buŝoj por manĝigi. Kaj tio malkvietigas pli kaj pli da homoj. Okazis konferenco de MAO (Manĝaĵ- kaj Agrikultur-Organizo) en Oktobro tute dediĉita al tio. Kiel ni manĝigos tiun mondon? Kaj la nombroj sur l'ekrano montras, ke ni havas unu trionon pli da buŝoj por manĝigi, sed ni bezonas kreskigi la agrikulturan produktadon je 70 elcentoj. Kaj tio des pli, ke la mondoloĝantaro kreskas kaj ĝi kreskas ne nur laŭnombre, Ni ankaŭ fariĝas pli bonhavaj, kaj kiu fariĝas bonhava, tiu ekmanĝas pli kaj ankaŭ ekmanĝas pli da viando. Kaj viando, fakte, estas io, kio kostas multe al nia agrikultura produktado.
Nia dieto konsistas iagrade el bestaj proteinoj, kaj nuntempe ni plejmulte obtenas tion el la brutaro, fiŝoj kaj ĉasaĵoj. Kaj ni manĝas multon da tio. En la evoluinta landaro konsumiĝas averaĝe 80 kilogramoj po kapo ĉiujare, kaj tio atingas 120 en Usono kaj iomete malpli en kelkaj aliaj landoj, sed averaĝe 80 kilogramoj po homo ĉiujare. En la evolulandoj estas multe malpli. Temas pri 25 kilogramoj. Sed tio ege kreskas. En Ĉinio dum la lastaj 20 jaroj, tio kreskis de 20 al 50 kaj plu kreskas. Do se unu triono de la mondoloĝantaro kreskigas sian viando-konsumadon de 25 al 80 kilogramoj, averaĝe, kaj unu triono de la mondo vivas en Ĉinio kaj en Barato, ni havas grandegan postulon por viando. Kaj certe ni ne povas diri: ĝi estas nur por ni, ne por ili. Ili havas la saman rajton kiel ni.
Nun, antaŭ ĉio, mi devus specifi ke ni manĝas ja tro da viando en la okcidenta mondo. Ni povus vivi per multe, multe malpli -- kaj mi, delonga vegetarano, pri tio certas. Oni ja povas facile vivi sen iu ajn viando. Vi akiros proteinojn en ia ajn manĝaĵo ĉiuokaze. Sed ankaŭ, amason da problemoj kaŭzas viando-produktado kaj ni alfrontas ilin pli kaj pli ofte. La unua rilatas al la homa sano. Porkoj estas tre similaj al ni. Ili eĉ rolas kiel modelo en medicino. Oni povas eĉ transplanti porkajn organojn al homo. Tio signifas, ke porkoj ankaŭ kunhavas malsanojn kun ni. Kaj porka malsano, porka viruso kaj homa viruso povas ambaŭ disvastiĝi. Kaj pro ilia maniero reproduktiĝi, ili povas kombiniĝi kaj estigi novan viruson. Ja okazis en Nederlando en la 1990-aj, dum la epidemio de klasika porka febro. Estiĝas nova malsano, kiu povas esti mortiga. Sed insektoj tiel malproksimas al ni, ke manĝi ilin ne povas tion okazigi. Jen poento por insektoj.
Kaj gravas ankaŭ la transformada faktoro. Oni bezonas 10 kilogramojn da nutraĵoj por ekhavi unu kilogramon da bifsteko, sed per tio oni ekhavas naŭ kg. da akrida viando. Do se vi estus entreprenisto, kion vi farus? Per 10 kg. da krudmaterialo vi povas havi unu aŭ naŭ kg. da produktaĵo. Ĝis nun ni elektas inter unu ĝis kvin kg. da produktaĵo. Ni do ankoraŭ ne prenas la bonuson, la naŭ kilogramojn da produktaĵo. Do jen du poentoj por la insektoj.
Kaj gravas ankaŭ la naturmedio. Se ni prenas 10 kg. da manĝaĵoj kaj tio rezultigas unu kilogramon da bifsteko, la ceteraj naŭ kilogramoj forĵetaĵendas, kaj multo el tio estas sterko. Produktante insektojn, oni havas malpli da sterko po kilogramo da produktita viando. Do malpli da forĵetaĵoj. Krome, po kilogramo da sterko oni havas malpli, multe malpli da amoniako kaj malpli da forcejefikaj gasoj kiam oni havas insektan sterkon kompare al la sterko bovina. Do oni havas malpli da forĵetaĵoj ne tiel medidamaĝaj kiel bovina fekaĵo. Do, tri poentoj por la insektoj.
Nu, restas kompreneble grava "ĉu": se insektoj produktas viandon ĉu ĝi estas bonvkalita? Nu, estis faritaj ĉiaj analizoj kaj laŭ proteinoj, graso aŭ vitaminoj, ĝi tre bonas. Fakte, ĝi estas komparebla al ĉio, kion ni manĝas kiel viandon nun. Kaj laŭ kalorioj, ĝi estas tre bona. Unu kilogramo da akridoj enhavas la saman kvanton da kalorioj kiel 10 "hot dogs" aŭ 6 Big Macs. Do jen kvar poentoj por la insektoj.
Mi povus daŭrigi kaj fari multe pliajn poentojn al la insektoj, sed la tempo ne permesas tion nun. Do la demando estas: kial ne manĝi insektojn? Mi donis almenaŭ kvar porajn argumentojn. Nepros. Eĉ se vi ne ŝatas tion, nepros alkutimiĝi al tio. ĉar nuntempe 70 elcentoj el ĉiuj niaj agrokulturaj teroj estas uzataj por produktado de brutoj. Ne temas nur pri la tero kie la brutoj paŝas kaj paŝtiĝas sed ankaŭ pri aliaj areoj kie ilia manĝaĵo estas produktata kaj transportata. Ni povas plivastigi tion iomete, je kosto de la pluvarbaroj, kun baldaŭ atingota limo. Kaj se vi memoras, ke ni bezonas kreskigi la agrokulturan produktadon je 70%, certas, ke ni ne faros tion laŭ vojo tia. Ni povus transiri de viando, de bifsteko, al insektoj. Kaj jam 80 elcentoj de la mondo manĝas insektojn, do ni estas malplimulto -- en lando kiel Britio, kiel Usono, Nederlando k.c. Maldekstre vi vidas bazaron en Laoso kie oni abunde havas ĉiajn insektojn, kiujn oni elektas por la vespermanĝo. Dekstre vi vidas akridon. Do homoj manĝas tion ne ĉar ili malsatas, sed ĉar ili opinias ĝin frandaĵo. Ĝi simple estas bona manĝaĵo. Oni povas ege diversigi. Ĝi havas plurajn avantaĝojn.
Fakte ni havas frandaĵon tre similan al tiu akrido. Salikokoj, frandaĵo altpreze vendata. Kiu ne ŝatas manĝi salikokojn? Malmultaj ne ŝatas salikokojn, sed salikokoj, aŭ kraboj, aŭ kankroj, estas tre proksimrilataj. Ili estas frandaĵoj. Lokusto estas salikoko de la tero kaj ĝi perfekte taŭgus en nia dieto. Do kial ni ankoraŭ ne manĝas insektojn? Nu, tio estas simpla demando de sinteno. Ni ne estas alkutimitaj kaj vidas insektojn kiel organismoj, kiuj malsamas al ni. Tial ni ŝanĝas la manieron vidi insektojn. Kaj mi intense laboras kun mia kolego, Arnold van Huis, rakontante al la homoj tion, kio insektoj estas, kiaj mirindaĵoj ili estas, kian mirindan laboron ili faras en la naturo. Kaj fakte, sen insektoj, ni ne estus tie ĉi, en tiu ĉi ĉambro. Ĉar se insektoj formortus, ankaŭ ni baldaŭ malaperus. Se ni estingiĝus, la insektoj plu ekzistus tre feliĉe.
Ni do devas alkutimiĝi al la ideo manĝi insektojn: Iuj diros: nu, ili ankoraŭ ne estas disponeblaj. Male, ili ja estas. Entreprenistoj en Nederlando produktas ilin, kaj unu el ili troviĝas tie ĉi en la spektantaro, Marian Peeters, kiu estas sur la bildo. Laŭ mi, antaŭ la jarfino, vi trovos tion en la superbazaroj -- ne videbla, sed kiel bestoproteino en la manĝaĵo. Kaj eble ĉirkaŭ 2020 vi akiros ilin sciante, ke ja estas insektoj, kiujn vi manĝos. Oni jam pretigas ilin laŭ plej mirindaj manieroj. Nederlanda ĉokolado-fabrikanto. Estas eĉ multo da dizajno en ĝi.
Bone, en Nederlando ni havas novigeman ministrinon pri agrokulturo kaj ŝi metas insektojn sur la menuo de la restoracio en ŝia ministrejo. Kiam ŝi kunvenigis ĉiujn agrokulturajn ministrojn de Eŭropa Unio en Hago antaŭnelonge ŝi elektis altnivelan restoracion kaj ili ĉiuj manĝis insektojn kune. Ne temas pri hobio mia. Ĝi vere ekas enradikiĝi. Do kial ne manĝi insektojn? Vi devus mem provi. Kelkajn jarojn antaŭe ni kunigis 1 750 homojn sur la placo de la vilaĝo Wageningen kaj ili samtempe manĝis insektojn, kaj tio estis tiuepoke, surprizega novaĵo. Baldaŭ, ne plu estos frapa novaĵo: ni ĉiuj manĝos insektojn, ĉar tio estas normala.
Do vi povus gustumi mem hodiaŭ kaj mi certas, ke vi ŝatos. Kaj mi montros al Bruno kelkajn unuajn provojn kaj li povas havi la unuan peceton.
Bruno Giussani: Unue rigardu ilin. Unue rigardu ilin.
Bruno: Estas precize kiel tiu, kiun vi vidis per la video. Kaj ĝi ŝajnas bongustega. kvazaŭ farita el nuksoj aŭ simile.
You can share this video by copying this HTML to your clipboard and pasting into your blog or web page. This video will play with subtitles.
You either have JavaScript turned off or have an old version of the Adobe Flash Player. To view this rating widget you
need to get the latest Flash player.
If your browser allows only "trusted sites" to execute Javascript, you should add the "googleapis.com" domain to your whitelist to allow our Flash detection to work properly.
Got an idea, question, or debate inspired by this talk? Start a TED Conversation.
Marcel Dicke prezentas apetitvekan pledon pri la aldono de insektoj al ĉies dieto. Lia mesaĝo al naŭzemaj ĉefkuiristoj kaj frandemuloj: delikataĵoj kiel akridoj kaj raŭpoj konkuras kun viando laŭ gusto, nutreco kaj medirespekto.
Marcel Dicke wants us to reconsider our relationship with insects, promoting bugs as a tasty -- and ecologically sound -- alternative to meat in an increasingly hungry world. Full bio »
Translated into Esperanto by James Piton
Reviewed by Stéphane Brault
Comments? Please email the translators above.
19:02 Posted: Mar 2010
Views 864,565 | Comments 266
13:50 Posted: Oct 2010
Views 468,135 | Comments 921
16:25 Posted: Apr 2007
Views 572,167 | Comments 47
Just follow the guidelines outlined under our Creative Commons license.
This comment will be attributed to . Not ? Sign Out.