Mia preferata temo estas vojo-mallongigoj. La majstro pri vojo-mallongigoj estas, kompreneble, la naturo. Sed mi elmontros diversajn manierojn transpasi malfacilaĵojn kaj atingi la celon, trovi respondon probable multe pli rapide ol Arthur faris. Tiucele, unue, ni malobservas la komunan sencon, la logikon. Ĉiu el vi, levu manon tiamaniere je 90 gradoj, ĉiu el vi. Ne vi. Vi ĉiuj, ĉu bone? Manplato supren. Se vi faras tion, la logiko diras, ke vi devas turni la manradikon. Ĉu vi konsentas? Bone. Sed mi unue instruos vin metodon laŭ kiu vi povas fari ĝin sen movi la manradikon, kaj poste la mallongigon. Vi povas tion tuj fari, ĉu ne? Tenu la manon tiamaniere, manplato supren. Ne movu la manradikon. La manradiko estas -- Mi ne parolas multe sed mi faras kiel eble plej bone. Oni povus diri... ĉu muldita per gladilo? Tio vere estis ŝerco kaj mi -- Bone. Tenu la manplaton supren. Faru tiel, ne movu la manradikon. Super la koron, ne movu la manradikon. Antaŭen, ne movu la manradikon. Supren, ne movu la manradikon. Super la koron, ne movu la manradikon. Kaj antaŭen. Jes. Nun -- (Ridoj) logike, vi devas atingi tiun ĉi pozicion el tiu, sen movi la manradikon. (Ridoj) Nun, la mallongigo. (Ridoj) Sed necesis ses movojn. Nun per unu movo. Mi komencas tiel, manplato malsupren, vi povas vidi. Kaj nun rigardu min. Jes! (Ridoj) Unu movo. Okej. Nu, tio estis la varmigo.
Nun, mi bezonas helpanton. Mi antaŭe parolis kun ĝentila knabino, Zoe. Ŝi foriris. Ne! Grandan aplaŭdon. (Aplaŭdoj)
Bone. Bonege. Kaj vi povas sidiĝi tie. Unu akcesoraĵo tie ĉi estis akvo, ĉu ne? Kaj mi faros omaĝon al akvo. Mi kredas, ke sufiĉe da akvo por mi. La aliaj uloj povas paroli pri -- je via sano. (Ridoj) Biero entenas proksimume... estas amaso da akvo en biero. (Ridoj)
Do nun mi elmontros diversajn manierojn memori, regi kartojn kaj tiel plu. Kaj mi kredas, ke mi formetos tion ĉi. Mi laboras laŭ speciala metodo por fari tion, rapide. Mi laboras per precizeco -- ho, pardonon -- regado kaj tre pova memor-sistemo, ĉu bone? (Ridoj) Do, se -- mi studis pokeron. Mi ŝatas vetludi. Oficiale, mi ne vetludas sed... Do, se ni estas -- se ni havas kvin ludantojn, kaj mi faros kvinopan pokerludon.
Nun mi interagos. Do ĉiufoje malsama homo tiel ne ĉiam la sama homo povas reagi. Ni do havas interkonsenton. Kiu havu bonan pokeran manon? Kiu numero? Ĉu unu, du, tri, kvar aŭ kvin? (Spektantaro: tri)
Tri -- bone. Kaj tie ĉi, mi havas kovraĵon tie ĉi por igi ĝin iomete -- la kritika momento estas -- pardonon. Se kartotrompemulo kunigas la kartojn, tuj kiam li -- antaŭ ol li prenas la karton. Nun, do mi kredas, numero tri, mi arigis ilin en "full house". (Ridoj) Kun la damoj kaj -- okej -- damoj kaj dekoj. Tio estas defio. Mi ŝatas ĉi tion. Mi klarigos poste. Unu, du, tri, kvar, kvin. Mi komencas per tri damoj. Do jen vi vidas la kontraston kiam mi pritraktas la kartojn. Kaj du dekoj. Jes. Dankon. (Aplaŭdoj) Sed ankaŭ la alia mano estas bona, se ankaŭ ĉiuj havas bonajn manojn. Do tiuj uloj fakte havas fortan manon -- tri asoj kaj du reĝoj. Tiu ulo venkas ilin per samtipa kvaropo aŭ du -- du. Ĉu nenia reago? Tiu ĉi eĉ kun -- Okej, kaj tio ĉi. Tio ŝajnas en ordo. Mi probable -- espereble -- jes. Tri, kvar, kvin, ses, sep kaj... Sed certe mi havos la venkantan manon. Dek, fanto, damo, reĝo, aso. Jes. Do, bone. (Ridoj) Do la mano, kiu dekomence ŝajnas tiel bona, numero tri, en la fino ĝi fakte estis la plej malalta. Tia estas la vivo, ĉu?
Do bonvole miksi ilin. Nun, se vi interesiĝas, mi montros kelkajn subgrundajn teknikojn. Ĉu? Mi laboras per iaspeca estimado, miks-markado ho, bone. Imprese. Dankon. (Ridoj)
Do, unue, la unua parto estas estimado. Tie ĉi mi povas estimi precize kiom da kartoj estas metitaj inter mia "royal flush". Certe mi povas kalkuli la kartojn, sed tio ĉi estas multe pli rapida. Ĉu? Vi konsentas. Do jen mi ja havas -- Mi scias ekzakte kie estas la kartoj. Do tie ĉi, mi povas veti kaj tio estas fakte unu el la punktoj profitodonaj. Do jen: dek, fanto, damo, reĝo, aso. Okej. (Aplaŭdoj)
Sekve estas parto -- Mi faras rapide. Mi nomas tion ŝtelado. Do jen, mi kredas, ke mi scias kiuj estas la kartoj. Mi etendos la kartojn kaj vi diros "haltu" kiam mi signos al ili, bone. Por signi, diru "haltu".
Tie ĉi -- ĉu vi vidas ion mankanta? Kaj tio ĉi estas la ŝtelitaj kartoj, jen ili. (Ridoj)
Okej. Nun, alia termino, kiun mi nomas "sekvi la miksadon". Sekvi la miksadon signifas, ke mi registras la kartojn eĉ se alia homo miksas ilin. Tio ĉi estas iom riska. Ĉar se vi rigardas, nun, mi ankoraŭ povas vidi. Ĉu vi konsentas? Sed se vi kunigas -- kunigas kaj miksas kaj tiam tranĉas. Do tie ĉi, por sekvi miajn kartojn, mi devas rigardi al la dekomenca miksado -- ha, ni komencis kune. Okej, okej. Venu al -- ne, ne, ne, ne. Mi ŝercas, ĉu bone? Laŭ kiu ajn stilo -- jes, bone. Tie ĉi mi devas kalkuli, sed fakte mi ne ŝatas kalkuli. Mi laboras rekte kun la dekstra cerbo-flanko. Se vi pasas al la maldekstra flanko, vi devas zorgi pri logiko kaj la komuna senco. Rekte en la dekstra flanko estas multe pli bone. Kaj tiam -- (Ridoj) Arthur Benjamin faris iom de la samo. Kaj se laboras humure, en la ĝusta etoso, vi havas -- tio estas la pasvorto al la kosma banko de scioj, kie vi povas trovi kiun ajn solvon por kiu ajn problemo.
Okej. Nun, mi lasas fali la kartojn kaj vi diros "haltu" kiam ajn, ĉu? Ne je la lasta karto.
Kiam mi estas sobra, mi faras tion multe pli rapide, sed ni kontrolos. (Ridoj) Ha, ne en ordo -- tio estis eraro. Ne, mi nur ŝercas. (Aplaŭdoj) Ne, foje mi englitas eraron nur por emfazi kiom malfacila ĝi estas. Ĉu? Jes, en la lasta vespero mi forgesis tion. Estis eraro. Sed nun mi estas kontenta, ke mi memoras ĝin. Do, tiu ĉi kartaro estas aĉetita tie ĉi. Pardonon. Mi havas etan tapiŝon por igi ĝin iom pli glata. Tiu ĉi kartaro estis aĉetita tie ĉi en Usono. Ĝi nomiĝas "Biciklo". Kaj tiu ĉi kartaro estas tre fleksebla, sed ne multaj scias tion. Se vi kontrolas, se vi premas en la ĝustaj punktoj, vi vidas kiom maldika kaj fleksebla estas la kartaro, ĉu? Nun vi povas porti tion en via monujo tiel... Vi ne vidas ĝin, ne reagas? (Ridoj) Nu, sed tie ĉi kaj -- ĉu la kamerao elmontras tro? Ne. (Ridoj)
Ĉu? (spektantaro: ĝi elmontras tro).
Kio? Sed tiam kiam ni havas ĝin denove, vi faras tion ĉi. Sed ne tro. Tiam vi devas premi ĝin malsupre, denove. Jen, bonvole. Se vi puŝas tiujn ĉi staplojn -- ĉiu vidas -- kunpuŝas ilin tiel ke ili estas vere interplektitaj, ĉu? Jes, bone. Perfekte. Simple interpuŝu ilin, bone. Dankon. Kaj tiam mi elmontros ion el rusa satelito, ŝtelita -- ŝtelita probable kopiita el Usono sed ni vidos.
Jen -- mallongigoj. Mi parolas pri mallongigoj. Nun mi iras tre rapide tra la kartaro kaj provas trovi iun skemon. La nova ĥaos-teorio jam estas malnova, ĉu ne? Sed vi scias, mi kredas, ke fraktaloj estas familiaraj al vi -- la spiraloj de Mandelbrot kaj tiel plu. Kaj estas multe pli facile memorigi kartojn en skemo, kaj ne koncentriĝi. Se vi koncentriĝas kaj kalkulas, tiam vi -- tiam estas la maldekstra parto de la cerbo. Sed se vi simple rigardas kaj parolas en alia lingvo... Jes, bonege. Mi kredas, ke mi jam havas ĝin.
Do nun, malsamaj homoj, pli maljunaj. Bonvolu nomi iun karton, kiun ajn.
(spektantaro: pika fanto). LG: Pika fanto.
Pika fanto. Mi kredas, ke pika fanto estas la 12-a en la vico. Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, dek unu Dek du. Jes, ĝuste. Do -- ho, pika fanto.
Ĉu vi diris "pika"? (spektantaro: Jes.) LG: Ha. Mi eraris. Ne aplaŭdu, tio estis trefa. Do, pika fanto. Mi kredas... 23 -- 24, pardonon, 24. Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20, 12, 22, 23 -- ha, 25, jes. Ĝi estas la lasta. Nun mi faras pli rapide, pli bone. Okej. Alia homo. Ho, mi forgesis, mi ne devus miksi sed mi kredas -- (Ridoj) -- envere mia tekniko estas ŝtelrigardi, la tutan tempon. Kiam mi levas la staplon, mi ŝtelrigardas. Vi vidas, jes, perfekte. Tri, kvar, kvin, ses. Tiam mi kalkulas -- jes, bone. (Ridoj)
Alia homo, alia karto. (spektantaro: karoa sep)
Karoa sep. Perfekte, mia preferata, jes, sep. Do mi faros ĝin rapide, tre rapide, sed laŭ malrapida kamerao, por ke vi povas sekvi. (Ridoj)
Karoa, bone. Mi komencas tie ĉi. Bone, dankon. (Aplaŭdoj) Kion mi faris -- mi ŝtelrigardis. Mi scias, kie la karto estas, kaj poste mi elektas ĝin. Do alia homo, alia karto. (Ridoj) Alia homo.
(spektantaro: Karoa dek) Pardonon? (spektantaro: Karoa dek)
Karoa dek, jes. Mi kredas, ke mi faras laŭ la sama maniero. Mi ŝatas, do mi scias kie ĝi estas. Karoa dek. Sed nun mi faros laŭ la kutima rapideco, ĉu? Karoa dek. Bone. Ĉu eble vi tranĉos? Levu. Bonege. Do, dankon. Alia homo, alia karto.
Pardonon? (spektantaro: Trefa kvin).
Trefa kvin. Ne estas la sama homo, eĉ se estas la sama emblemo. Ni povas preni unu poste. Do nun mi deprenos la kartojn. Kaj vi diros "haltu", kiam ajn. Ĉu bone? Trefa kvin. Ne la lasta. Jes, estas malfacile trovi karton tie ĉi. (Ridoj) Ni faros denove. La homo, kiu diris trefan kvin diru "haltu", kiam la kartoj estas en la aero, ĉu bone?
Okej, mi devis uzi iom da forto tie ĉi. Mi kredas, ke ni savis la trefan kvin. Kaj nun karto kontrasta al trefa kvin.
(spektantaro: Kera damo). LG: Kera damo, jes. Bonege. Mi amas tiun ĉi karton. Nun mi faros la plej malfacilan aferon. Ekzemple, vi sidas en Las Vegas kaj vetas kaj vi lasas la aliajn ulojn ŝtelrigardi tiun ĉi karton pro eraro. Kontrolu, estas nur la kutima, unu karto. Kaj nun, kiam mi levas tiun ĉi karton, ĝi devas esti via karto. Kiu estis via karto?
Kia damo? Kera damo. Do tio estis malfacila defio, ĉu ne? Jen nun, mi trenas -- ĉu vi konas tiun ĉi? Trefa kvin... kaj kera damo. Jes! Tiu ĉi estas malfacila ĉar tie ĉi mi devas preni avantaĝon -- mi ŝanĝis ĝin per trefa kvin. Do nun falsa kalkulado. Kiun karton mi devas uzi? Ĉu damo aŭ kvin?
Do mi uzas la damon kaj jen tie ĉi trefa kvin. La falsa kalkulo -- kaj la numero unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok -- vi vidas, estas la sama karto la tutan tempon. Ok, naŭ, 10. Tio estas iaspeca optika afero, ĉu? Kiam mi surtabligas unu karton -- rigardu, ĝi ne estas unu karto. Ĝi estas -- rigardu, ĝi estas aro da kartoj, kiuj donas tiun impreson. Jes. Nun io malfacila. Mi kredas, ke ni tenas la damon tie ĉi, jes. Nun al la satelitaj aĵoj. Tiu ĉi -- ho, pardonon, ne rigadu la faskon. Mia kulpo. (Ridoj)
Tio ĉi estas altfrekvenca lasero, kaj sufiĉe pova por ene de unu sekundono tute detrui la retinon. Bone, pardonon, mia -- mi devus esti menciinta tion, ja. Sed vi povas trankviliĝi, ĉar ĝi bezonas duonhoron antaŭ ol efiki, do vi havas amason da tempo por vidi mian tutan prezentadon. (Ridoj) Nun, Mi metas la laseron tie ĉi kaj -- nun, kiam mi metas la karton antaŭ la lasero, mi scias kie ili estas sed -- ĉu? Ĉu la kamerao filmis tion? Ĉu ne? Ĉu ili? Kio okazis?
Okej, mi prenos alian grupon. Ĉu la kameraoj vidas la kartojn nun?
Ĉu ne? (spektantaro: Ne, ili malaperis).
Sed vi vidas la manon. Ha, bone, bone, bone. Sed nun. Do nun, tio estis la kialo, ĉu? Ĉu vi vidas la kartojn? Jes. (Ridoj) Jes, bone. Nun -- (Ridoj) -- unu ulo ridis. Do nun, por trovi la damon, faru tiamaniere: reprenu la alian, reprenu la damon. (Ridoj) Jes, interese, sed iom danĝere. (Ridoj) Mi ŝatis tion. Nun, iomete pli malfacile. Diru - kiu ajn, bv. diri kiun ajn emblemon.
Do tie ĉi, tie ĉi mi devas ŝtelrigardi, amason da kartoj. Mi kredas, ke estas amaso da -- Mi ne scias kiom multe -- sed 10, 15 pikaj kartoj en kartoj, almenaŭ, ĉu? (Ridoj) Do ĉiam, kiam mi levas la staplon, mi ŝtelrigardas, bone. Tiam mi aranĝas ilin tie, ke mi povu preni ilin rapide. Perfekte, bonege. Do mi komencas per la aso -- jes, aso. Ha, jes -- ĉu pika? Sama eraro kiel antaŭe, ĉu? Do -- mi aranĝas la pikajn -- la trefajn. Mi provas fari tion tie ĉi. Unue, mi prenas la pikajn. Vi vidas, mi ne laboras prestiĝe, kaj ĉiam faras erarojn. Ne gravas al mi. Kaj fojfoje mi gajnas kelkajn simpatio-poentojn, ĉu? Unu, du, tri, kvar -- jes, ĉu la kamerao prenis ĝin? Kvin, ses, sep, ok -- ha -- naŭ, dek, la fanto, la pika fanto, la damo... Mi ŝatas tiun ridon, jes! Bone. Damo. (Ridoj) Atendu, atendu -- bv. preni ajnan karton. Deprenu kiun ajn. Tuj, tuj, bone. Kaj ni ŝanĝas tiun ĉi al la reĝo. Karoa aso. Kaj nun, rigardu, karoa aso regos. Do mi trovas... pikan reĝon. Tie estis la loko. Kaj tie ĉi estas la pika reĝo, ĉu? Ĉu? Okej. (Aplaŭdoj)
Nun iomete pli malfacila afero. Eble vi kredas, ke la kartojn estas jam ordigitaj, do helpu min denove miksi. Alia emblemo, bonvole.
(spektanto: Armani). Pardonon? (spektantaro: Armani) (Ridoj)
Tio estus post la okulbandaĝo. Mi ŝatas tiun ulon, jes. Okej. Tio devus esti mia fina efekto, sed en ordo. Armani -- kiu diris Armani? Ĉu vi? Mi lasas defali la kartojn kaj vi -- kiu grando? Kiu grando? Tre facile. Mi ŝatas defiojn. Kiu grando?
(spektantaro: larĝega) LG: Larĝega, okej.
Diru "haltu". (spektantaro: Haltu). (Ridoj)
Jes, Armani. Okej. (Aplaŭdoj) Ho, tio estas malfacila. Do, emblemo. Mi havis antaŭe trefajn, pikajn.
Alia emblemo. (spektantaro: karoa) LG: Karoa, perfekte.
Do ĉi-okaze mi provos trovi karoan. Mi rigardas la kartojn kaj okej. Ni provas. Jes. Vi helpas min. Se mi surtabligas karton supren tiamaniere, vi renversu ĝin. Zoe: okej. Okej, nun. Faru per ambaŭ manoj kaj rapide. Jes, bone, bone. (Ridoj) Mi kredas, ke ni havas ĝin nun. Jes, bone, bone. Do tie ĉi karoaj, keraj -- ne karoaj. Bone, bone. Haltu. Ĉu vi vidas la skemon? Ĉu ne? Ĉu nun? Jes, jes, okej. Mi laboras per skemoj. Ho pardonon, mi deprenis unu. Eble ĝi estas grava -- jes -- karoa naŭ, okej. Do nun -- mi ĉiam demandas, kial mi metas min en tiu ĉi pozicio? Mi devas elteni tiom da krietoj kiam mi eraras iujn kartojn, sed mi amas tion. Do nun, mi faros ĝin. Mi provos trovi la karoan, sed mi faros tion laŭ la malfacila maniero. Estas tro facile rekte fari ĝin, ĉu ne? Mi kedas ke mi faros... kun okulbandaĝo. En tiu ĉi distanco, ĝi tuj funkcias. Ve! (Ridoj)
Larĝa glubendo. Mi rigardas -- svingu la kartojn, tiel ke mi ne rigardu. Antaŭen. Jes, bone. Mi ŝatas la empation. Empatio. Sed ĝi estis -- ĉu vi aŭdis? Estis virina voĉo. Aŭdu la ulon -- jes, pli, pli, pli. (Ridoj) Jes, bone. Jes. Vi povas kovri la naztruojn ankaŭ, ĉar iuj uloj kredas -- (Ridoj) -- iuj uloj kredas, ke mi povas ŝtelrigardi tra la naztruoj, do metu pli. Antaŭen, antaŭen. Ĉu? Bone. Ĉu kontentaj? Ŝajnas bele, kiel Batman. Ho! (Ridoj) Ne!!! Kun digno kaj elegante, ĉu? Sed mi ŝatas ŝin, jes. Mi diris estu iom malfacila. Kaj estis okej. Ĉu pli? La lasta. Okej. En ordo.
Nun vi devas konsenti ke mi estas -- mi devas fidi je aliaj sensoj, ĉu? Mi funkcias laŭ vibro. Do, kiu estis la karto? Karoa. Ha, mi memorigis keran. Do nun mi devas denove improvizi. Eble se mi ekstaras. Duone. Karoa karto -- Mi komencos per karoa aso. Mi nur ŝercis, estas varmigo -- kera reĝo. (Ridoj) Kaj mi donas al vi karoan karton, do ili -- se vi metas ilin tie, en bela vico, bone. Kaj vi povas vidi, ĉu ne? Bone. Karoa aso, ĉu? Zoe: Jes.
Bone. Bone. Du -- (Aplaŭdoj) -- dankon. Mi neniam maltrafas du. Estas interese. Mi ĉiam trovis du, sed laŭ la malĝusta koloro. Pika, pardonon. Kaj la kartaro estas donaco al vi en la fino, tiel ke skeptikuloj tie ĉi analizu ĝin, ĉu bone? Memorigu min. Ĝi estas donaco. Du -- kaj ĝi estis pika du, ĉu? Pardonon, karoa du. Mi faros rapide nun. Tri -- Karoa tri. Jes! Kvar -- Mi ja ŝatas defiojn. Jes, bone.
Chris Anderson: Vi ŝtelrigardas.
Vi ŝtelrigardas. Vi simple -- tio estas peto de la sinjorino en la malantaŭo. (Ridoj)
Okej. Provu tion. Jes. Nu aŭskultu... Okej, nun. Tio eble estas iomete malfacila. Ni provos. Ĉu jes? Ĉu bone? (Ridoj) Okej. Do, kiom da kartoj? Ĉu kvin? Zoe: Kvar.
Kvar. Ĉu kvin estas la sekva karto?
Ĉu ĝi ne estas tie? Zoe: Ĝi ne estas tie ĉi.
Ho. Do tie ĉi ĉiuj kartoj estas turnitaj malsupren -- ĉu vi konsentas (spektantaro: Jes).
Ĉu? Ĉu vi vidas tion en la ekrano? Kaj tiu ĉi estas supre kaj ĝi ne estas en la malsupro. Do la sekva karto estos -- ĉu ĝi estis kvin?
Zoe: Kvin. LG: Jes - mi renversos ĝin kun la bildo supren.
Ĉu?Zoe: Jes. Ses -- ses per la dikfingro. Sep. Jes, mi sukcesas. Mi scias kie ĝi estas, ĉar mi ŝtelrigardis antaŭe kaj tiam mi sukcesas. Ĉu? Ok. Se -- kaj tiam naŭ, ĉu? Jes. Hieraŭ -- antaŭhieraŭ, mi estis en Las Vegas kaj mi fakte uzis tion ĉi. Naŭ? Ĉu? Ĉu ĝuste? Ĉu ne? Jes! Ha, bone, bone. Dek -- refoje, mi ŝatas tiun ĉi movon de John Wayne. Jes, fanto -- ĉu fanto? Fanto ... karoa, ĉu? (spektantaro: ne)
Ĉu? Kaj damo! Damo, kun misgvido. Misgvido. (Aplaŭdoj) Ĉu? Kaj tiam reĝo, poste precize kvin sekundoj. Jes. Kvin. Kvin sekundoj. Unu, du, tri, kvar -- mmm! Kontrolu. Ĉu?
Karoa reĝo. LG: Ha! Bone. Ho. Tuŝu min, sentu -- ha, ha, nu!
You can share this video by copying this HTML to your clipboard and pasting into your blog or web page. This video will play with subtitles.
You either have JavaScript turned off or have an old version of the Adobe Flash Player. To view this rating widget you
need to get the latest Flash player.
If your browser allows only "trusted sites" to execute Javascript, you should add the "googleapis.com" domain to your whitelist to allow our Flash detection to work properly.
Got an idea, question, or debate inspired by this talk? Start a TED Conversation.
Kiel onklo en familia festo, la taŭza sveda doktoro Lennart Green diras "Elektu karton, kiun ajn karton". Sed li faras per tiuj kartoj puran magion -- nekredebla, fulmrapida, nemalkovrebla magio.
Cards that fly all over the table, spill onto the floor, and disappear beneath a laser beam. Welcome to the chaotic and flabbergasting magical world of Lennart Green, grand master of close-up card trickery. Full bio »
Translated into Esperanto by James Piton
Reviewed by Stéphane Brault
Comments? Please email the translators above.
19:49 Posted: Jul 2008
Views 4,336,387 | Comments 503
14:33 Posted: Apr 2007
Views 895,024 | Comments 79
13:25 Posted: Nov 2006
Views 1,803,161 | Comments 379
Just follow the guidelines outlined under our Creative Commons license.
This comment will be attributed to . Not ? Sign Out.