Mi havis la apartan plezuron vivi en du biosferoj. Kompreneble ni ĉiuj en tiu ĉi ĉambro vivas en Biosfero 1. Mi vivis ankaŭ en Biosfero 2. Kaj la mirinda afero estas, ke mi povas kompari biosferojn. Kaj espereble de tio mi povas lerni ion.
Kion do mi lernis? Nu, jen mi ene de Biosfero 2, farante picon. Mi devis rikolti la tritikon, por fari la paston. Kaj kompreneble mi devis melki la kaprinojn kaj nutri ilin por fari la fromaĝon. Mi bezonis kvar monatojn en Biosfero 2 por fari picon. Tie ĉi en Biosfero 1, nu, ĝi postulas de mi du minutojn. Ĉar mi prenas telefon-aparaton, mi vokas kaj diras: "Hej, ĉu vi povas liveri al mi picojn?"
Bone, Biosfero 2 estis esence triakra (12 mil-kvadratmetra) plene enfermita, miniatura mondo kie mi vivis dum du jaroj kaj 20 minutoj. < ridoj > Supre ĝi estis sigelita per ŝtalo kaj vitro. Malsupre ĝi estis sigelita per ŝtala tavolo. Resume, plene sigelita. Tial ni havis nian propran miniaturan pluvarbaron, privatan plaĝon kun korala rifo. Ni havis savanon, marĉon, dezerton. Ni havis nian propran duonakran bienon, kie ni devis kreskigi ĉion. Kaj kompreneble ni havis nian homan medion, kie ni vivis.
En la mezo de la 1980-aj, kiam ni fasonis Biosferon 2 ni devis fari al ni kelkajn vere bazajn demandojn. Tiel estas, kio estas biosfero? Tiam jes, mi kredas, ke ni ĉiuj nun scias ke ĝi esence estas la vivosfero ĉirkaŭ la Tero, ĉu ne? Bone, vi devas esti iom pli preciza ol tio, se vi estas konstruonta unu. Kaj tial ni decidis, ke ĝi ververe estas io materie plene enfermita, tio estas, absolute nenio eniras aŭ eliras, neniu materialo, kaj ĝi estas laŭenergie malferma, esence, kiel la planedo Tero.
Tiun ĉambron, kiu estis unu kvarcentono de la grandeco de Biosfero 2, ni nomis nia testejo. Kaj en la unua tago, en kiu tiu kolego, John Allen, eniris por pasigi kelkajn tagojn tie kun ĉiuj plantaĵoj kaj bestoj kaj bakterioj, kiujn ni enmetis tien por espereble teni lin vivanta, la kuracistoj estis nekredeble maltrankvilaj, timante, ke li pereos pro iu terura toksino, aŭ ke liaj pulmoj kolapsos pro bakterio aŭ io simila, iu fungo. Sed kompreneble nenio tia okazis.
Kaj laŭlonge de kelkaj jaroj, estis grandaj sagaoj dum la ellaborado de Biosfero 2. Sed ĉirkaŭ 1991 ni finfine havis tion konstruita. Kaj estis horo por ke ni eniru kaj startigu ĝin. Ni bezonis ekscii ĉu la vivo estas adaptiĝema. Ĉu oni povas preni tiun ĉi biosferon, kiu disvolviĝis laŭ planeda skalo, enfermi ĝin en malgrandan botelon kaj ĉu ĝi postvivos? Grandaj demandoj. Kaj ni volis ekscii tion por esti eble iri aliloken en la universo; se ni veturos al Marso, ekzemple, ĉu ni kunportus biosferon kun ni, por vivi en ĝi? Ni volis scii ankaŭ por kompreni pli la Teron, kie ni ĉiuj vivas. Bone, en 1991 alvenis finfine la tempo por ni eniri kaj elprovi tiun nian idon. Ni faru inaŭguran vojaĝon. Ĉu ĝi funkcios? Aŭ ĉu eble io okazos, kaj tion ni ne povos kompreni kaj solvi? Tio nuligus la koncepton pri artefaritaj biosferoj.
Do ok inter ni eniris ĝin. Kvar viroj kaj kvar virinoj. Pli pri tio, poste. < ridoj > Kaj jen la mondo kie ni vivis. En la supro ni havis tiun belan pluvarbaron kaj oceanon. Kaj malsupre ni havis la teknosferon, kiel ni nomis ĝin. Tie estis ĉiuj pumpiloj kaj valvoj kaj la cisternoj kaj la aertraktiloj kaj tiel simile. Unu el la biosferanoj nomis ĝin "Edena ĝardeno supre de aviadilŝipo". Nii havis ankaŭ la homan medion, kompreneble, kun la laboratorioj kaj tiel plu. Jen la agrikultura sekcio. Ĝi estis esence organika bieno.
Kiam mi eniris en la Biosferon 2 mi unuafoje enspiris plene malsaman atmosferon ol kiu ajn en la mondo, krom sep aliaj homoj. En tiu momento mi fariĝis parto de tiu biosfero. Tio estas, ne laŭ abstrakta senco. Mi volas diri, laŭlitere. Kiam mi elspiris, mia CO2 nutris la batatojn, kiujn mi kreskigis. Kaj ni manĝis nekredeble multajn batatojn. < ridoj > Kaj tiuj batatoj fariĝis parto de mi. Fakte ni manĝis tiom da batatojn, ke mi fariĝis oranĝkolora. Mi laŭlitere manĝis ade la saman karbonon. Mi memmanĝis laŭ iu stranga, bizara maniero.
Pri nia atmosfero, tamen, nenio ŝajnis tiom gaja kun la paso de la tempo. ĉar ni perdadis oksigenon, sufiĉe multe, dum ni ellasis CO2. Do ni laboris por fiksigi karbonon. Mia Dio. Ni ja konas tiun terminon nun. Ni freneze kreskigis plantaĵojn. Ni prenadis ilian biomason, konservis ĝin en la kelo, kreskadis plantaĵojn, ree, ree, ree, provante elpreni tiun karbonon el nia atmosfero. Ni provis eviti, ke la karbono iru al la atmosfero. Ni ĉesis akvumi nian grundon, kiom eble plej. Ni ĉesis erpi por konservi forcejajn gasojn engrunde. Tamen nia oksigeno malkreskis pli rapide ol nia CO2 kreskis, tute neatendita afero, ĉar ambaŭ interekvilibris en la testejo. Kaj tio estis kiel ludi atoman kaŝludon. Sep tunoj da oksigeno estis malaperintaj sen lasi ian ajn spuron.
Kaj kredu min, kiam oni perdas amason da oksigeno - kaj nia oksigeno tre malaltiĝis, ĝi iris de 21 elcentoj ĝis 14,2 elcentoj - Dio mia, oni sentas sin tre malbona. Tio estas, ni trenis nin en la biosfero. Kaj ni havis spirhaltojn dum la dormo, nokte. Tiel ke oni vekiĝis anhelante pro la ŝanĝo de la sanga kemio. Kaj tio vere okazas. Oni ĉesas spiri kaj tiam oni -- < sufokiĝoj > -- enspiregas kaj vekiĝas. Kaj estas vere incitante. Ĉiuj ekstere pensis, ke ni estis mortantaj. Nu, estas tio, kion la amaskomunikiloj distrumpetis. Mi devis telefonvoki al mia patrino fojfoje dirante "Ne, panjo, ĉio estas en ordo. Ni ne estas mortantaj. Ni fartas bone. Ni fartas bone." Kaj la kuracisto estis, fakte, kontrolanta por certigi, ke ni ja bone fartis. Tamen, ja li estis plej ĝenita de la oksigenmanko. Iun tagon li ne eblis kalkuli linion da ciferoj. Tiam estis tempo por ke ni enmetu oksigenon. Kaj vi eble pensos, nu, "Homo, via sistemo de vivotenado ne malfunkciis. Ĉu tio ne estis timiga? Jes. Iasence estis terure. Sed mi sciis, ke ni povis forlasi la biosferon kiam ajn, se danĝerego alvenus. Tamen kiu estis dironta "Mi ne povas plu elteni!" ? Ne mi, certe ne.
Sed aliflanke ĝi estis la scienca "oro" de la projekto. Ĉar ni povus fari el tiu bebo sciencan ilon kaj vidi ĉu ni povus efektive trovi kien iris tiuj sep tunoj da oksigeno. Nii fakte trovis ĝin. Ĝi iris en la betono. Esence ĝi faris ion tre simplan. Ni metis tro da karbono en la grundon, kompoŝtforme. Malkomponiĝante, ĝi prenis oksigenon el la aero, kaj ellasis CO2 kiu kaŝis sin en la betonon. Simplege, fakte.
Do fine de du jaroj kiam ni eliris, ni estis triumfantaj. Fakte oni ja povas diri ke ni malkovris ion malentuziasman kiam la oksigeno malaltiĝis, kaj ĉesis funkcii la sistemo de vivtenado. Ĉu ne estas tio tre malbona fiasko? Eble, sed ni ekkomprenis la problemon, kaj trovis kiel solvi ĝin. Kaj nenio riveliĝis tiel serioza kiel ĝi. Kaj ni pruvis la koncepton, pli-malpli. Pri la homoj, aliflanke, estas alia afero. Ni fariĝis - ĉu estas kuraceble? - Ni ĉiuj fariĝis sufiĉe frenezaj, miavide.
La tagon, kiam mi eliris el Biosfero 2 mi estis ekscitita vidi mian tutan familion kaj miajn amikojn. Dum du jaroj mi vidis homojn nur tra montrofenestro. Ĉiuj kuris al mi, sed mi tuj retropaŝis. Ili fetoris! Homoj fetoras! Ni malbonodoras je harŝprucaĵo kaj aksela senodorigilo kaj tiel simile. Nu, ni havis aĵojn en Biosfero por konservi nin puraj. Sed nenion kun parfumo. Kaj, homo, ni tie ĉi ekstere ja malbonodoras. Ne nur tio; mi ankaŭ perdis kontakton kun la loko, de kie mia manĝaĵo venis. Mi kultivis ĉiujn miajn manĝaĵojn. Mi havis neniun ideon pri tio, kio estis en mia manĝaĵo, de kie ĝi venis. Mi eĉ ne rekonis duonon el la nomoj en la plejparto de kio mi manĝis. Fakte, mi pasigis horojn meze de vendejaj bretaroj legante la nomojn de ĉiuj aĵoj. Oni eble pensis, ke mi frenezas. Mi estis vere surprizita. Kaj mi iom post iom perdis la sencon de kie mi estas en tiu ĉi granda biosfero, kie ni ĉiuj vivas. En Biosfero 2 mi plene komprenis ke mi havis grandegan efikon sur mia biosfero, ĉiutage, kaj ĝi havis efikon sur mi, vere profunde, vere laŭlitere.
Do mi okupiĝis pri miaj aferoj: Kompanio Paragon por Spaca Disvolviĝo, malgranda firmao, kiun mi kunfondis dum mi estis en la Biosfero, ĉar mi havis nenion alian por fari. Unu el niaj celoj estis malkovri kiel malgrandaj oni povas fari tiujn biosferojn, kaj kion oni povas fari el ili? Ni sendis unu al la Mir Spacostacio. Ni havis unu en la kosmopramo kaj unu en la Internacia Spacostacio. dum 16 monatoj. Tie ni sukcesis produkti la unuajn organismojn, kiuj kompletigis multajn vivociklojn en la spaco, vere antaŭenigante la komprenon pri kiom adaptiĝemaj estas niaj vivo-sistemoj.
Kaj mi ankaŭ fieras anonci - antaŭfrandaĵo por vi - ke vendredon ni anoncos la formiĝon de teamo por disvolvi sistemon por kreskigi plantaĵojn sur la luno. Tio estos tre amuza. Kaj la sekvo de tio estas sistemo, kiun ni projektas. Plene sigelita sistemo por kreskigi plantaĵojn sur Marso. Kadre de tio, ni devis modeli tre rapidan cirkuladon de CO2, kaj oksigeno kaj akvo, en tiu planto-sistemo.
Kiel rezulto de tiu modelado mi fine devis iri ien kaj tien, al Eritreo, en la "Afrika Korno". Eritreo, eksa parto de Etiopio, estas unu el tiuj lokoj mirinde belaj, nekredeble aridaj kaj mi ne povas kompreni kiel homoj elturniĝas vivi tie. Ĝi estas tiel seka. Jen kion mi vidis. Sed ankaŭ tion mi vidis. Mi vidis kompanion, kiu prenis marakvon kaj sablon kaj kreskigis specon de herbo, kiu kreskas en pura nedolĉigita salakvo. Ĝi produktas manĝeblaĵon, tiukaze, oledonajn semojn. Mi miregis. Ili ankaŭ produktis mangrovojn en kultivejo. La mangrovoj liveris lignon kaj mielon kaj foliojn por la brutoj tiel ke ili povu produkti lakton kaj tiel plu, kiel ni faris en la Biosfero 2.
Kaj ĉio tio-ĉi venis pro unu motivo: salikokaj bredejoj. Ili estas vera plago, sincere dirite, laŭ media vidpunkto. Ili verŝas amason da poluantoj en la oceanon kaj poluas la najbarajn mediojn. Ili ĉiuj kakas en la bredejoj unuj de la aliaj, tute laŭvorte. En tiu projekto, oni prenas la elfluaĵon de tiuj bredejoj kaj fari el ĝi ĉiun ĉi nutrantilon. Oni laŭvorte faris el poluaĵo abundaĵon por popolo de la dezerto. Oni kreis industrian ekosistemon, iasence.
Mi estis tie ĉar mi modelis la mangrovan parton por programo de karbona kredito, laŭ la sistemo de la Protokolo de Kyoto de UN. Kaj dum mi modelis tiun mangrovan marĉon, mi pripensadis: "Kiel oni enskatoligas aĵon tian?" Kiam mi modelas plantaĵon enskatolan, mi scias kie mi desegnu la limojn. Pri mangrovejoj kiel tiu, mi tute ne sciis. Bone, kompreneble vi devas desegni la limojn ĉirkaŭ la tuta Tero. Kaj kompreni ĝiaj interagadoj kun la tuta Tero. Kaj vidi vian projekton en tiu kunteksto.
Ĉirkaŭ la mondo nuntempe oni vidas nekredeblan transformiĝon, De tio, kion mi nomus vivomortigaj specioj, kiu ĉu intence, ĉu neintence fasonas siajn sistemojn por mortigi la vivon, plejofte. Tiu ĉi bela fotaĵo montras lla Amazon-riveron. La helverdaj partoj estas aeroj de amasa senarbarigo, kaj tiuj belaj filamentaj nuboj rezultas fakte de ekbruligoj homfaritaj. Ni estas irantaj de tio al tio, kion mi nomus vivoamanta socio, en kiu oni lernas zorgi pri la socio. Nun eble ne ŝajnas tiel, sed ja veras. Tio okazas tra la tuta mondo, en ĉia vivokupo kaj en ĉia speco de kariero kaj industrio imageblaj. Kaj mi pensas, ke oftege oni perdiĝas en tio. Oni pensas: "Sed kiamaniere trovi mian lokon en tio, en tiu vastega temo?" Kaj mi dirus ke la etaj aferoj gravas. Ili vere gravas.
Jen rakonto pri rastilo en mia korto. Tio estis mia korto tuj post kiam mi aĉetis mian terenon. En Arizono, kompreneble, ĉiuj metas gruzon. Oni ŝatas konservi ĉion bele rastita, kaj demeti ĉiujn foliojn. Dimanĉmatene, la folio-bloviloj resonas de ĉie kaj mi volas strangoli la najbarojn. Estas iaspeca estetiko. Oni estas tre ĝenita pri malordeco. Nu, mi forĵetis mian rastilon. Mi lasas foliojn fali el la arboj de mia tereno. Kaj post iom da tempo, kion mi esence faris? Mi faris supraĵan grundon. Nun ĉiaj birdoj venas, eĉ falkoj. Mi havas vera oazon. Jen kio okazas ĉiun printempon. Dum ses, ses ĝis ok semajnoj, mi havas tiun verdan oazon. Tio situas fakte en riverborda areo. Kaj la tuta Tuscon povus esti tia se ĉiu ribeliĝus kaj forĵetus la rastilon. La etaj aferoj ja gravas.
La Industria Revolucio kaj Prometeo donis al ni la kapablon lumigi la mondon, kaj ankaŭ tion, la kapablon rigardi la mondon de ekstere. Nu, eble ni ne havas alian biosferon, al kiu ni povas alkuri por kompari ĝin al tiu ĉi biosfero. Tamen ni povas rigardi la mondon kaj provi kompreni kie ni situas en ĝia kunteksto kaj kiel ni elektas interagi kun ĝi.
Kaj se vi nescias kie vi estas en la biosfero aŭ se vi havas malfacilaĵon konektiĝi kun via parto de la biosfero, jen konsilo: profunde enspiru. Joganoj pravis. La spiro efektive konektas nin ĉiujn tre laŭlitere. Enspiru nun. Kaj dum vi enspiras, pensu pri tio, kio entenas via spiro. Eble ĝi entenas CO2 el la homo sidita apud vi. Eble estas iomete da oksigeno el iuj algoj de la plaĝo nemalproksima de tie ĉi. Spiri ankaŭ ligas nin laŭtempe. Via spiro povus enteni iom da karbono rilatita al dinosaŭroj. Povas esti ankaŭ, ke la karbono, kiun vi elspiras nun, troviĝos iam en la spiro de viaj pra-pra-pra-nepoj. Dankon.
You can share this video by copying this HTML to your clipboard and pasting into your blog or web page. This video will play with subtitles.
You either have JavaScript turned off or have an old version of the Adobe Flash Player. To view this rating widget you
need to get the latest Flash player.
If your browser allows only "trusted sites" to execute Javascript, you should add the "googleapis.com" domain to your whitelist to allow our Flash detection to work properly.
Got an idea, question, or debate inspired by this talk? Start a TED Conversation.
Jane Poynter rakontas sian vivon de du jaroj kaj 20 minutoj en Biosfero 2 - sperto, kiu instigis ŝin esplori kiel ni povas teni la vivon en la plej malmildaj medioj. Estas la unua TED-prelego eltirita el sendepende organizita TEDx-aranĝo, okazinta en la Universitato de Suda Kalifornio.
After weathering two years in Biosphere 2, Jane Poynter is trying to create technologies that allow us to live in hostile environments -- like outer space. Full bio »
Translated into Esperanto by James Piton
Reviewed by Stéphane Brault
Comments? Please email the translators above.
04:04 Posted: Mar 2009
Views 1,486,475 | Comments 154
17:52 Posted: May 2007
Views 342,701 | Comments 150
15:58 Posted: Nov 2007
Views 528,090 | Comments 235
Just follow the guidelines outlined under our Creative Commons license.
This comment will be attributed to . Not ? Sign Out.