Follow TED
Be the first to know about new TEDTalks, TED news and other announcements.
Click on any phrase to play the video from that point.
Mi estas usonano; tio ĝenerale signifas, ke mi scias nenion pri futbalo, krom tio, ke ĝi rilatas al uloj de mia grandeco aŭ tiu de Bruno kurantaj unu kontraŭ la alia je grandega rapido. Cetere, vere malfacilegas ignori piedpilkon dum la lastaj semajnoj. Mi iras al Twitter, kie estas amaso da strangaj vortoj, kiujn mi neniam antaŭe aŭdis: FIFA, vuvuzelo, strangaj ŝercoj pri polpoj. Sed tio, kio vere agacetis min, kies signifon mi ne sukcesis malkovri, estas la frazo "Cala a boca, Galvao". Se vi vizitis Twitter-on en la lastaj semajnoj, vi probable vidis ĝin. Ĝi estis plej populara temo.
Kiel unulingva usonano, mi evidente ne scias, kion signifas tiu frazo. Mi do iris al Twitter kaj mi demandis al iuj, ĉu ili povas klarigi al mi "Cala a boca, Galvao". Kaj bonŝance miaj brazilaj amikoj estis tute pretaj helpi. Ili klarigis, ke la birdo Galvao estas malofta kaj endanĝera papago, ĝi estas en terure granda danĝero. Fakte, mi lasos ilin rakonti al vi iom pli pri ĝi. Rakontanto: Iom pri Galvao, maloftega birdospecio origina el Brazilo. Ĉiujare pli ol 300 mil Galvao-birdoj estas mortigataj dum karnavalparadoj. Ethan Zuckerman: Kompreneble tio estas tragedia situacio, kaj ĝi efektive plimalboniĝas. Montriĝas, ke ne nur la papago Galvao estas tre alloga, uzata por kapornamaĵoj, ĝi montriĝas havi kelkajn halucinajn ecojn. Tio signifas, ke ekzistas terura problemo pri trouzado de Galvao. Kelkaj malsanaj kaj konfuzaj homoj eĉ snufis Galvaon. Kaj ĝi estas terure endanĝerigita. La bona novaĵo estas tio, ke la tutmonda komunumo -- denove, miaj brazilaj amikoj rakontas al mi -- engaĝiĝas por helpi. Montriĝas, ke Lady Gaga lanĉis novan unuopaĵon -- fakte kvin aŭ ses novajn unuopaĵojn, laŭ mia memoro -- sub la titolo "Cala a boca, Galvao". Kaj miaj brazilaj amikoj rakontas al mi, ke, se mi simple en Twitter dissendos la frazon "Cala a boca, Galvao" 10 cendoj estos donacataj al tutmonda kampanjo por savo de tiu malofta, bela birdo.
Nu, plejmultaj inter vi jam malkovris, ke tio estis petolo, kaj fakte bonega petolo. "Cala a boca, Galvao" fakte signifas ion tute alian. En la portugala ĝi signifas "Fermu vian buŝon, Galvao". Kaj ĝi specife rilatas al tiu ulo, Galvao Bueno, la ĉefa futbalkomentisto de Rede Globo. Kaj laŭ tio, kion mi komprenis de miaj brazilaj amikoj ke temas pri tio, ke li estas kliŝanto. Li povas ruinigi la plej interesan partion simple eligante kliŝaĵojn senĉese. Do brazilanoj iris al la unua partio kontraŭ Nordkoreio starigis tiun rubandon, komencis kampanjon ĉe Twitter kaj provis konvinki nin ĉiujn plusendi la frazon "Cala a boca, Galvao". Kaj fakte ili estis tiel sukcesaj pri tio, ke ĝi pintis en Twitter dum du semajnoj.
Nun jen kelkaj -- kelkaj lecionoj, kiujn vi povas tiri el tio. Kaj la unua leciono, kiun mi kredas valora, estas tio, ke vi ne eraras peti homojn esti rete aktivaj, se aktiveco nur signifas plusendi frazon. Dum aktiveco estas tiel simpla, estas tre facile liberiĝi. La alia afero, kiun oni lernas el tio, cetere, estas la granda kvanto de brazilanoj ĉe Twitter. Estas tie pli ol kvin milionoj. Laŭ landa reprezentado, 11 elcentoj de la brazilaj interret-uzantoj estas ĉe Twitter. Tio estas multe pli granda nombro ol en Usono aŭ Britio. Post Japanio ĝi estas la dua plej reprezentata laŭ loĝantaro.
Se vi uzas Twitter-on aŭ aliajn sociajn retojn kaj vi ne rimarkis, ke ĝi estas spaco kun amaso da brazilanoj en ĝi, vi estas kiel la plej multaj inter ni. Ĉar kio okazas en socia reto, estas tio, ke vi interagadas kun la homoj, kiujn vi elektis por interagado. Kaj se vi estas kiel mi, granda, teknologiema, blanka usonano, vi emas interagadi kun amaso da aliaj teknologiemaj, blankaj usonanoj. Kaj vi ne nepre havas la impreson, ke Twitter fakte estas dense brazila spaco. Ankaŭ ege surprizas multajn usonanojn, ke ĝi estas dense afrikdevena spaco. Twitter antaŭnelonge faris enketon. Ili esploris ĝian lokan loĝantaron. Ili kredas, ke 24 elcentoj inter la usonaj Twitter-uzantoj estas afrikdevenaj. Tio estas proksimume la duoblo de la proporcio de afrikdevenuloj en la usona loĝantaro. Kaj denove, tio estis tre ŝoka por multaj Twitter-uzantoj, sed ĝi ne devus esti. Kaj la kialo estas tio, ke iam ajn oni povas iri al la Pintaj Temoj. Kaj oni povas trovi temojn, kiuj estas preskaŭ entute afrikdevenulaj babiladoj.
Jen vidigo farita de Fernando VIegas kaj Martin Wattenberg, du imponaj vidigo-desegnistoj, kiuj rigardis al semajnfina trafiko de Twitter kaj esence trovis, ke amaso de tiuj pintaj temoj estas apartaj babiladoj -- kaj laŭ manieroj, kiujn vi ne atendus. Montriĝas, ke naftmalŝparo estas ĉefe blankula babilado, ke eksterdoma rostado "ĉurasko" estas ĉefe nigrula babilado. Kaj la frenezo en tio estas la fakto, ke se vi volas varii, kion vi legas ĉe Twitter, tio troviĝas laŭvorte je unu klako. Oni alklakas tiun markilon "ĉurasko", jen tute malsama babilado kun malsamaj partoprenantoj. Sed ĝenerale la plej multaj inter ni ne faras tion. Ni fine restas kun tiuj filtro-vezikoj, kiel mia amiko Eli Pariser nomas ilin, kie ni vidas la homojn, kiujn ni jam konas kaj la homoj, kiuj estas similaj al tiuj, kiujn ni konas. Kaj ni ne emas vidi tiun pli vastan bildon.
Nu, min tio surprizas, ĉar tio ne estas kiel interreto supozeble devus esti. Se oni retroiras al la unuaj tagoj de interreto, kiam ciber-utopiuloj, kia Nick Negroponte verkis grandajn librojn kiel "Being Digital", la antaŭdiro estis tio, ke interreto fariĝos nekredeble potenca forto por mildigi kulturajn diferencojn kaj meti nin ĉiujn sur komuna kampo iamoda. Negroponte komencis sian libron per rakonto kiel malfacile estas starigi ligojn en la mondo de atomoj. Li estas en teknologia konferenco en Florido. Kaj li rigardas al io vere absurda, kio estas boteloj de akvo Evian sur la tablo. Kaj Negroponte diras, ke tio estas frenezaĵo. Tio estas la malnova ekonomio. Estas la ekonomio movi tiujn pezajn, malrapidajn atomojn tra longaj distancoj, tio estas malfacilega. Ni direktiĝas al la bita estonteco, en kiu ĉio estas rapida, senpeza. Povas esti kie ajn en la mondo, kiam ajn. Kaj ĝi ŝanĝos la mondon, kiun ni konas.
Nu, Negroponte pravis pri amaso da aferoj. Li tute eraras pri tiu ĉi. Montriĝas, ke en pluraj kazoj atomoj estas pli moveblaj ol bitoj. Se mi eniras en vendejon en Usono, estas facilege por mi aĉeti akvon enboteligitan en Fiĝio, forsenditan tre koste al Usono. Estas fakte surprize malfacile por mi vidi fiĝian filmon. Vere malfacilas por mi aŭskulti fiĝian muzikon. Ege malfacilegas por mi ekhavi fiĝiajn novaĵojn, kio estas stranga, ĉar fakte multego okazas nun en Fiĝio. Estas puĉa registaro. Estas militista registaro. Estas limigoj al la gazetaro. Ĝi ja estas loko, kiun ni probable devus atenti ĉi-momente.
Jen kio okazas laŭ mi. Mi pensas, ke ni emas multe rigardi al la infrastrukturo de tutmondigo. Ni rigardas al la kadro, kiu ebligas al ni vivi en tiu ĉi interligita mondo. Kaj ĝi estas kadro, kiu inkluzivas aĵojn, kiaj aerlinioj. Kaj aĵoj, kia interret-kablo. Ni rigardas mapon, kia tiu ĉi kaj ŝajnas, ke la tuta mondo estas ebena ĉar ĉio estas je unu aŭ du flugoj. Oni povas eniri aviadilon en Londono kaj fini la tagon en Bangalore. Du flugoj, vi estas en Suvo, la ĉefurbo de Fiĝio. Estas ĉio tie.
Kiam oni rigardas al tio, kio vere fluas sur tiuj retoj, oni ekhavas tre malsaman bildon. Oni komence rigardas, kiel la tutmondaj flugoj moviĝas kaj subite oni malkovras, ke la mondo estas absolute ne ebena. Ĝi estas ege koncentrita. Estas partoj de la mondo, kiuj estas tre, tre bone konektitaj. Estas giganta vojo en la ĉielo inter Londono kaj Novjorko. Sed rigardu tiun ĉi mapon kaj vi povas spekti tion por, ni diru, du aŭ tri minutoj. Vi ne vidos tre multajn aviadilojn inter Sudameriko kaj Afriko. Kaj vi malkovros, ke estas partoj de la globo kiuj estas sisteme fortranĉitaj. Kiam ni ĉesas rigardi la infrastrukturon, kiu ebligas la konekton kaj rigardas tion, kio vere okazas, ni ekrimarkas, ke la mondo ne funkcias precize tiel, kiel ni pensas, ke ĝi funkcias.
Do jen la problemo, pri kiu mi interesiĝis proksimume dum la lasta jardeko. La mondo vere fariĝas pli tutmonda. Ĝi fariĝas pli interplektita. Pli da problemoj estas mondoskalaj. Pli de nia ekonomio estas tutgloba laŭ skalo. Kaj niaj amaskomunikiloj iĝas ĉiutage malpli tutglobaj. Se oni spektis televidelsendon en Usono en la 1970-aj, 35 aŭ 40 elcentoj de ĝi estis internaciaj novaĵoj en vespera novaĵ-elsendo. Tio reduktiĝis al 12 ĝis 15 elcentoj. Kaj tio donas al ni pli kaj pli tre mistorditan vidon al la mondo. Jen bildo, kiun Alisa Miller montris en antaŭa TED-prezentado. Alisa estas la prezidanto de Publika Radio Internacia. Kaj ŝi faris kartogramon, mistorditan mapon bazitan sur tio, kion usonaj televidaj novaĵoj elsendas, dum unu monato. Kaj vi vidas, ke kiam oni vidas mistorditan mapon bazitan laŭ atento, la mondo en la usona novaĵtelevido estas baze reduktita al tiu giganta ŝvelaĵo Usono kaj kelkaj landoj, kiujn ni invadis. Kaj esence tio estas la temo de niaj amaskomunikiloj. Kaj antaŭ ol vi konkludos, ke tio estas nur funkcio de la usona novaĵtelevido -- kio estas terura kaj mi konsentas, ke ĝi estas terura -- mi analizis elitajn komunikilojn, kia New York Times, kaj mi havis la saman rezulton. Kiam oni rigardas New York Times, oni rigardas aliajn elitajn komunikilojn, oni ekhavas bildojn de tre riĉaj landoj kaj la landoj, kiujn ni invadis.
Montriĝas, ke novaj medioj ne nepre helpas nin tiel multe. Jen mapo farita de Mark Graham de Oxford Internet Institute. Jen mapo de artikoloj en Wikipedia, kiuj estis geografie lokalizitaj. Vi rimarkos, ke estas tre intensa inklino al Nordameriko kaj Okcidenta Eŭropo. Eĉ en Vikipedioj, kie ni kreas la propran enhavon, estas peza inklino favore al la loko, kie amaso da Vikipediaj aŭtoroj troviĝas, kompare al la resto de la mondo. En Britio, vi povas ekstari preni vian komputilon, kiam vi eliras el tiu ĉi seanco, vi povas legi ĵurnalon el Barato aŭ Aŭstralio, el Kanado - Dio mia! - el Usono. Vi probable ne faros tion. Se oni rigardas al reta legado de amaskomunikiloj -- en tiu kazo, al la 10 pintaj landoj laŭ uzado de interreto -- pli ol 95 elcentoj de la novaĵlegantoj estas pri enlandaj novaĵretejoj. Ĝi estas unu el la maloftaj kazoj en kiuj Usono iomete pli bonas ol Britio, ĉar ni vere ŝatas legi viajn komunikilojn anstataŭ la malo.
Do ĉio ĉi komencis pensigi min, ke ni estas en situacio, kiun mi nomas imagita mondocivitaneco. Ni rigardas la interreton. Ni kredas, ke ni havas tiun vastan bildon de la terglobo. Ni eventuale stumblas en paĝo en la ĉina kaj ni decidas, ke ni ja havas la plej grandan teknologion iam ajn konstruitan por ligi nin al la cetera mondo. Kaj ni forgesas, ke plej ofte ni kontrolas la poentojn de basbalteamo Boston Red Sox. Do jen vera problemo -- ne nur ĉar Red Sox havas malfavoran jaron -- sed vera problemo ĉar, kiel ni jam diskutas tie ĉi ĉe TED, la veraj problemoj en la mondo, la interesaj problemoj solvendaj estas tutmondaj laŭ skalo kaj koncerno, ili postulas tutmondaj interŝanĝoj por konduki al tutmondaj solvoj. Tio estas problemo, kiun ni devas solvi.
Do jen la bona novaĵo. De la lastaj ses jaroj mi estas ligita al tiuj uloj. Tio estas grupo nomata Global Voices [Terglobaj Voĉoj]. Ĝi estas teamo de blogistoj el la tuta mondo. Nia misio estas ripari la komunikilojn de la mondo. Ni komencis en 2004. Vi eble jam rimarkis, ke ni ne agis tiel bone ĝis nun. Mi ankaŭ ne kredas, ke ni solaj estas solvontaj la problemon. Sed ju pli mi pensas pri ĝi, mi des pli pensas, ke kelkaj aferoj, kiujn ni lernis tra la vojo estas interesaj lecionoj pri kiel ni rekonektus se ne ni volus uzi la reton por havi pli vastan mondon. La unua konsiderenda afero estas tio, ke ekzistas mondopartoj, kiuj estas nigraj makuloj laŭ atento. Ĉi-kaze -- la nokta mondomapo farita de NASA -- ili estas laŭvorte nigraj, ĉar mankas elektro. Kaj mi kutime pensis, ke nigra makulo sur tiu mapo esence signifis, ke oni ne havos komunikilojn de tie ĉar tie estas pli bazaj bezonoj.
Kion mi ekkomprenas estas tio, ke oni povas havi komunikilojn, estas nur grandega kvanto da laboro kaj oni bezonas grandegan kvanton da kuraĝigon. Unu el tiuj nigraj makuloj estas Madagaskaro, lando, kiu ĝenerale estas plej konata pro la movbildo de Dreamworks ol ĝi estas vere konata pro la aminda popolo tie loĝanta. Kaj tial la homoj, kiuj fondis Foko-Klubon en Madagaskaro ne estis fakte zorgantaj pri la ŝanĝo de la bildo de sia lando. Ili faris ion multe pli simplan. Ĝi estis klubo por lerni la anglan kaj lerni pri komputiloj kaj interreto. Sed okazis, ke Madagaskaro estis meze de perforta puĉo. Plej multaj sendependaj komunikiloj estis fermitaj. Kaj la mezlernejanoj, kiuj lernis blogi ĉe la Foko-Klubo subite troviĝis parolantaj al internacia aŭdantaro pri la manifestacioj, la perforto, pri ĉio, kio okazis en sia lando. Do tre, tre malgranda programo elpensita por meti homojn antaŭ komputilojn kaj publikigi siajn proprajn pensojn, publikigi sendependajn komunikojn, fine havis grandegan influon pri tio, kion ni scias pri tiu lando.
Nu, la problemo en tio supozeble estas, ke plej multaj homoj tie ĉi ne parolas la malagasan lingvon. Mi supozas, ke plej multaj inter vi ankaŭ ne parolas la ĉinan -- kio estas iel bedaŭrinde, se oni konsideras, ke ĝi estas nun la plej vaste reprezentata lingvo en interreto. Bonŝance estas homoj, kiuj provas ripari tion. Se vi uzas Google Chrome (la retkrozilon) kaj vizitas ĉinlingvan retejon, vi rimarkos tiun vere belan ujon supre, kiu aŭtomate komprenas, ke tiu paĝo estas en la ĉina kaj tre rapide je musklako donos al vi tradukaĵon de la paĝo. Bedaŭrinde temas pri maŝintraduko de la paĝo. Kaj dum Google estas treege bona pri kelkaj lingvoj, ĝi estas vere katastrofa pri la ĉina. Kaj la rezultoj povas esti ege amuzaj. Kion vi vere volas -- kion mi vere volas, estas fine la ebleco premi butonon kaj havi tion sur vico tiel ke homo povas traduki tion.
Kaj se vi pensas, ke tio estas absurda, ĝi ne estas. Ekzistas grupo en Ĉinio nomata Yeeyan. Ĝi estas grupo de 150 mil volontuloj kiuj konektiĝas al la reto ĉiutage. Ili rigardas al la plej interesa enhavo en la angla lingvo. Ili tradukas ĉirkaŭ 100 artikolojn ĉiutage el la ĉefaj gazetoj, ĉefaj retejoj. Ili enretigas tion senpage. Ĝi estas la projekto de ulo nomata Zhang Lei, kiu vivis en Usono dum la ribeloj en Laso kaj li ne povis kredi kiel tendenca la usona amaskomunikilaro estas. Kaj li diris, "Se estas io, kion mi povas fari, mi povas komenci traduki, tiel ke la homoj inter tiuj landoj ekkomprenu sin iomete pli bone". Jenj mia demando al vi: ĉe Yeeyan povas sin prezenti 150 mil homoj por traduki la anglan interreton en la ĉinan, kie estas la anglalingva Yeeyan? Kiu sekvas la ĉinan, kiu nun havas 400 milinojn da interretaj uzantoj? Mi imagas, ke almenaŭ unu inter ili havas ion interesan por diri.
Se ni do povus trovi manieron traduki el la ĉina ne estas garantio, ke ni trovos. Kiam ni serĉas informojn per la reto, ni havas ĝenerale du strategiojn. Ni uzas amason da serĉado. Kaj serĉadi estas bonege, se oni scias kion oni serĉas. Sed se la serĉado estas hazardludo, se oni volas stumbli en ion, pri kio vi ne sciis, ke vi bezonas ĝin, nia ĉefa filozofio estas rigardi al la sociaj retoj, al niaj geamikoj. Kion ili rigardas? Eble ni devus rigardi al ĝi. La problemo estas tio, ke esence tio kion oni fine gajnas, estas la saĝeco de la grego. Oni gregiĝas kun amaso da homoj probable similaj al si, kun similaj interesoj. Kaj estas malfacilege havi informojn pri aliaj gregoj, el aliaj mondopartoj, kie homoj kuniĝas kaj parolas pri siaj propraj interesoj. Por fari tion, en iu momento, oni bezonas iun por puŝi onin ekster la gregon kaj en alian gregon. Oni bezonas gvidiston.
Jen Amira Al Hussaini. Ŝi estas la mezorienta eldonisto de Global Voices. Ŝi havas unu el la plej malfacilaj laboroj en la mondo. Ŝi ne nur devas eviti ke niaj israelaj kaj palestinaj kontribuantoj mortigu unuj la aliajn, ŝi devas eltrovi tion, kio interesos vin pri la Mezoriento. Kaj provante allogi vin ekster via normala orbito kaj provi havi vian atenton por historio pri iu, kiu ĉesis fumadi en la monato de Ramadano, ŝi devas scii ion pri tutmonda aŭskultantaro. Ŝi devas scii ion pri kiuj historioj estas disponeblaj. Esence ŝi estas diskĵokeo. Ŝi estas lerta homa kuratoro kiu scias pri la disponebla materialo ebla por aŭskultigi al la spektantaro kaj kiu kapablas fari elektojn kaj iamaniere antaŭenpuŝi homojn. Mi ne pensas, ke tio estas nepre algoritma procezo. Mi pensas, ke kio estas grandioza pri interreto estas, ke ĝi faciligas multe al diskĵokeoj atingi vastan aŭskultantaron. Mi konas Amira-n. Mi povas demandi al ŝi kion legi. Sed per interreto, ŝi estas en pozicio, kie ŝi povas indiki al amaso da homoj kion legi. Kaj ankaŭ vi povas aŭskulti al ŝi, se tio estas maniero, per kiu vi volas plivastigi vian reton.
Do kiam vi komencas plivastigi tiel, kiam vi komencas prilumi voĉojn en la nigraj makuloj, kiam vi komencas traduki, kuratori, vi fine venos en iuj vere strangaj lokoj. Jen bildo de mia plej ŝatata blogo, AfriGadget. Kaj AfriGadget estas blogo kiu rigardas teknologion en afrika kunteksto. Kaj specife ĝi rigardas al forĝisto en Kibera, Najrobio (Kenjo) kiu transformas la ŝafton de Landrover-ĵipo en ĉizelilon. Kaj kiam oni rigardas tiun bildon, oni eble demandos al si "Kial damne mi devas interesiĝi pri tio?" Kaj vere tiu ulo probable povas klarigi tion al vi. Li estas Erik Hersman. Vi eble vidis lin en la konferencejo. Li estas konata laŭ la kromnomo Blanka Afrikano. Li estas kaj tre konata usona teknologiulo kaj ankaŭ kenjano; li naskiĝis en Sudano kaj kreskis en Kenjo. Li estas ponta figuro. Li estas iu kun piedoj en ambaŭ mondoj, laŭvorte -- unu en la mondo de la afrika teknologia komunumo, alia en la mondo de la usona teknologia komunumo. Kaj tial li povas rakonti pri tiu forĝisto en Kibera kaj fari el ĝi rakonton pri readaptado de teknologio, pri novigo el limoj, pri serĉado de inspiro bazita en la reutiligado de materialoj. Li konas unu mondon kaj li serĉas manieron konig ĝin al alia mondo, kaj kun ambaŭ li havas profundajn ligojn. Tiuj ponto-figuroj, mi estas konvinkita, estas la estonteco de la maniero, laŭ kiu ni volas vastigi la mondon uzante la reton.
Sed la detalo pri pontoj estas, finfine, tio, ke oni bezonas iun por transiri ilin. Kaj tie ni ekparolas pri ksenofiloj. Se mi apartenus al la Nordamerika Futbal-Ligo, mi imagas, ke mi pasigus mian ekstersezonan periodon flegante miajn vundojn, ĝuante mian domon kaj tiel plu -- eble enregistrante hiphopan albumon. Dhani Jones, kiu estas la meza dualinia defendanto de Cincinnati Bengals, havas iomete malsaman aliron al la ekstersezono. Dhani havas televidoprogamon. Ĝi nomiĝas "Dhani tenas la globon". Kaj ĉiusemajne en tiu programo Dhani vojaĝas al alia lando en la mondo. Li trovas lokan sportteamon. Li trejnas ilin dum semajno kaj ludas partion kun ili. Lia kialo por ĝi ne estas nur tio, ke li volas lerni Muay-Thai-boksadon. Estas pro tio, ke por li la sporto estas la lingvo, kiu ebligas al li renkonti la tutan amplekson kaj mirindecon de la mondo. Por iuj inter ni ĝi povas esti muziko. Por aliaj ĝi povas esti manĝaĵo. Por multaj inter ni ĝi povas esti literaturo aŭ verkado. Sed estas ĉiuj tiuj diversaj teknikoj, kiuj ebligas al vi eliri kaj rigardi la mondon kaj trovi vian lokon en ĝi.
La celo de mia parolado tie ĉi ne estas persvadi la homojn en tiu ĉi salono engaĝiĝi en ksenofilio. Mi imagas -- pro tio, ke vi estas en konferenco nomata TEDGlobal -- ke plej multaj inter vi estas ksenofiloj, ĉu vi uzas la terminon aŭ ne. Mia defio anstataŭe estas tio. Ne sufiĉas fari la personan decidon, ke vi volas pli ampleksan mondon. Ni devas malkovri, kiel rekonekti la sistemojn, kiujn ni havas. Ni devas ripari niajn amaskomunikilojn. Ni devas ripari la reton. Ni devas ripari nian edukadon. Ni devas ripari nian enmigran politikon. Ni devas serĉi manierojn krei hazardludon, penetrigi tradukadon kaj ni bezonas trovi manierojn adopti kaj celebri tiujn ponto-figurojn. Kaj ni devas malkovri kiel kultivi ksenofilojn. Tion mi provas fari. Mi bezonas vian helpon.
Got an idea, question, or debate inspired by this talk? Start a TED Conversation, or join one of these:
Kompreneble la reto kunligas la terglobon, sed plej multaj inter ni fine aŭdas preskaŭ nur homojn, kiaj ni mem. Blogisto kaj teknologiisto Ethan Zuckerman volas helpi kundividi historiojn el la tuta mondo. Li parolas pri taŭgaj strategioj por plivastigi vian Twitter-mondon kaj legi novaĵojn en lingvoj, kiujn vi eĉ ne scipovas.
Ethan Zuckerman studies how the world -- the whole world -- uses new media to share information and moods across cultures, languages and platforms. Full bio »
Translated into Esperanto by James Piton
Reviewed by Leo De Cooman
Comments? Please email the translators above.
[According to Twitter] 24 percent of American Twitter users are African-American. That’s about twice as high as African-Americans are represented in the population.” (Ethan Zuckerman)
04:29 Posted: May 2008
Views 612,706 | Comments 157
03:56 Posted: Apr 2009
Views 191,526 | Comments 31
04:34 Posted: May 2009
Views 1,795,487 | Comments 423
Just follow the guidelines outlined under our Creative Commons license.
This comment will be attributed to . Not ? Sign out.