Imagu surbendigi vian vivon — ĉio, kion vi diris, ĉio, kion vi faris, rekte havebla en perfekta memorstoko, alirebla, do vi povas reeniri kaj trovi memorindajn momentojn kaj resperti ilin, aŭ trakribri la spurojn de la tempo kaj malkovri skemojn en via propra vivo, kiujn antaŭe vi ne rimarkis. Nu, tio precize estas la vojaĝo, kiun mia familio komencis antaŭ 5½ jarojn. Tiu estas mia edzino kaj kunlaborantino, Rupal. Kaj je tiu tago, je tiu momento, ni eniris nian domon kun nia unua ido, nia belega beba knabo. Kaj ni eniris domon kun tre speciala hejma videosurbendiga sistemo.
Deb Roy: Tiun momenton kaj milojn pliajn momentojn specialajn ni surbendigis en nia hejmo, ĉar en ĉiu ĉambro en la domo, se vi vidas supren, vi vidas kameraon kaj mikrofonon, kaj se ni vidas suben, vi havas birdoperspektivon super la ĉambro. Tie estas nia vivĉambro, la beba dormĉambro, kuirejo, manĝejo kaj la cetera domo. Kaj ĉio tio eniris diskaron, kiu estis kreita por daŭra surbendigo. Do nun ni traflugas unu tagon en nia hejmo movante de la sunleviĝo matene ĝis la sunsubiro vespere kaj fine lumestingigo je tiu tago. Dum tri jaroj ni surbendigis po 8 ĝis 10 horojn ĉiutage, kio egalas al ĉirkau kvaronmiliono da horoj de plurtraka sono kaj video.
Ni nun spektas parton de la ĝis nun plej granda kolekto da hejmvideoj, kiu ekzistas. (ridado) Kaj kion tiuj datumoj reprezentas por nia familio persone, la efekto jam estas enorma kaj ni ankoraŭ lernas ĝian valoron. Sennombraj momentoj da neekspektitaj naturaj momentoj, ne intencaj momentoj, estas surbendigitaj ĉi tie, kaj ni komencas lerni, kiel el- kaj retrovi ilin.
Sed ankaŭ scienca kialo antaŭenigis la projekton: nome, uzi la naturajn tratempajn datumojn por kompreni la proceson kiel infano lernas sian lingvon — tiu infano estas mia filo. Kaj tiel, kun multe da gardaj rimedoj pri la privatsfero por protekti ĉiun, kiu surbendiĝas en la datumoj, ni havebligis partojn de la datumoj al mia fidinda esploristaro ĉe MIT, por ke ni povu komenci eltiri skemojn en tiu ĉi enorma datumstoko, provante kompreni la influon de la socia ĉirkaŭaĵo al lingva akirado. Do ni ĉi tie spektas unu de la unuaj aferoj, kiujn ni ekfaris. Tie ĉi mia edzino kaj mi kuiras la matenmanĝon en la kuirejo. Kaj movante tra la spaco kaj la tempo, videblas tuttaga skemo de la vivo en la kuirejo.
Por konverti tiujn opakajn 90 000 horojn de video en ion, kiun ni povus ekrigardi, ni uzis movadanalizon por eltrovi, dum ni moviĝis tra l' spaco kaj tra l' tempo, la spactempajn vermojn, kiel ni nomas ilin. Kaj tio ekestis parto de niaj metodoj ekrigardi kaj eltrovi, kie en la datumo troviĝas la agadoj kaj samtempe, precipe spuri la skemon de mia filo moviĝanta tra la hejmo, por ke ni koncentriĝu pri transskribaj klopodoj, la tuta parola ĉirkaŭaĵo ĉirkaŭ mia filo — ĉiujn vortojn, kiujn li aŭdis de mi mem, mia edzino, nia vartistino, kaj iom post iom, la vortojn, li mem ekproduktis. Do per la teknologio kaj la datumoj kaj la eblo transskribi paroladon, helpe de maŝinoj, ni nun transskribis pli ol 7 milionojn da vortoj de niaj hejmaj transskribaĵoj. Kaj tion dirita, mi nun gvidos vin al nia unua rondiro en la datumojn.
Mi certas, ke vi ĉiuj jam vidis tempoakcelajn filmojn, en kiu floro floras en plirapidigita tempo. Mi nun volas ke vi spertu la floradon de unu parola formo. Mia filo post sia unua naskiĝtago kutimis diri "gaga" por akvo. Kaj dum la sekvonta duona jaro li iom post iom lernis alproksimiĝi la ĝustan plenkreskulan formon "water". Do ni trakuros duonan jaron dum 40 sekundoj. Sen la video nun, por ke vi koncentriĝu pri la sono, la aŭdio, de nova speco de trajektorio: "gaga" al "water".
(aŭdio) Bebo: Gagagagagaga Gaga gaga gaga guga guga guga wada gaga gaga guga gaga wader guga guga water water water water water water water water water.
DR: Li certe trafis ĝin, ĉu ne?
Sed li ne nur lernis "water". Dum la 24 monatoj, la unuaj 2 jaroj, pri kiuj ni vere koncentriĝis, tiu estas mapo de ĉiuj vortoj, kiuj li lernis en kronologia ordigo. Kaj ĉar ni ja havas plenajn transskribaĵojn, ni identigis ĉiujn de la 503 vortojn, kiujn li lernis produkti ĝis sia dua naskiĝtago. Li estis frua parolanto. Kaj tial ni komencis analizi la kialon. Kial certaj vortoj naskiĝis antaŭ aliaj? Tio ĉi estis unu de la unuaj rezultoj, kiujn ni eltrovis per nia studado antaŭ iom pli ol unu jaro. Ĝi tre surprizis nin. Oni interpretu tiun ŝajne simplan grafikon jene: la vertikala akso indikas, kiom kompleksas la diradoj de la zorgantoj laŭ la longeco de la diradoj. Kaj la horizontala akso estas la tempo.
Kaj la tutan datumon ni aranĝis laŭ la jena ideo: Ĉiufoje, kiam mia filo lernis vorton, ni rekontrolis rigardante ĉiun diradon, kiun li aŭdis, kiu enhavis tiun vorton. Kaj ni reprezentis la relativan longecon de la diradoj. Kaj ni eltrovis tre interesan fenomenon, ke la dirado de zorgantoj laŭsisteme subeniris al minimumo, igante lingvon laŭeble simpla, kaj poste malrapide kreskante reen al komplekso. Kaj la mirigaĵo estis, ke tia salto, tia kavaĵo, kunliniiĝis preskaŭ precize kun kiam ĉiu vorto naskiĝis — vorto post vorto, laŭsisteme. Ŝajnas do, ke ĉiuj tri ĉefaj zorgantoj – mi mem, mia edzino kaj nia vartistino – laŭsisteme kaj, mi kredas, subkonscie restrukturigis nian lingvon por konveni al li dum naskiĝo de vorto kaj por milde gvidi lin al pli kompleksa lingvaĵo. Kaj ties implikacio – estas pluraj, sed mi ŝatas emfazi nur unu – estas tio, ke devas ekzisti mirigaj retrokuploj. Kompreneble mia filo lernas de sia lingva ĉirkaŭaĵo, sed la ĉirkaŭaĵo ja lernas de li. Tiu ĉirkaŭaĵo, la homoj, estas en tiaj mallarĝaj retrokuploj kaj kreas ian framon, kiu ĝis nun ne rimarkiĝis.
Sed tio temas pri la parola kunteksto. Kio pri la vida kunteksto? Ni ne rigardas al tio — imagu ĝin kiel pupdoma tranĉo de nia domo. Ni uzis tiujn kameraojn kun rondaj larĝangulaj lensoj kaj ni faris kelkajn optikajn amendojn, poste ni povas vivigi ĝin tridimensie. Do, bonvenon en mia hejmo. Tio estas momento, unu momento surbendigita per pluraj kameraoj. Ni faris tion por krei la perfektan memormaŝinon, kiu uzeblas por reeniri kaj interaktive flugumi kaj tiam enspiri videan vivon en la sistemon. Kaj nun mi montros al vi denove plirapidigitan vidon de 30 minutoj da simpla vivo en la loĝĉambro. Tio estas mi kaj mia filo sur la fundo. Kaj estas videa analizado, kiuj spuras niajn movojn. Mia filo postlasas ruĝan koloron, mi la verdan. Ni nun estas sur la sofo, elrigardas de la fenestro al preterpasantaj aŭtoj. Kaj fine: mia filo, mem ludante en piedirludilo.
Nun ni haltigas la agadojn, 30 minutoj, ni metas la tempon al la vertikala akso, kaj malfermas por rigardi ĉi tiujn interagajn spurojn, kiuj ni ĵus postlasis. Kaj ni vidas tiujn mirigajn strukturojn — tiujn malgrandajn nodojn de 2 fadenkoloroj, kiujn ni nomas "sociaj fokusoj". La spiralan fadenon ni nomas "sola fokuso". Kaj ni pensas, ke ili influas la progreson de lingvolernado. Kion ni volas, estas komenci kompreni la interagon inter tiuj ĉi skemoj kaj la lingvaĵo, al kiu nia filo estas submetita, por eltrovi, ĉu ni povas antaŭdiri, kiel la strukturo, dum kiu vortoj estas aŭdataj, influas la momenton, kiam ili estas lernataj — do, la rilaton inter vortoj kaj tio, kion ili celas en la mondo.
Tiel do ni alproksimiĝas al tiu ideo. En tiu video ni denove spuras nian filon. Li postlasas ruĝan koloron. Kaj jen nia vartistino ĉe la pordo.
(video) Vartistino: Ĉu vi volas akvon? (Bebo: Aaaa.) Vartistino: En ordo. (Bebo: Aaaa.)
DR: Ŝi oferas akvon kaj ek la 2 vermoj iras al la kuirejo por akiri akvon. Kaj ni do uzis la vorton "water" por etikedi tiun momenton, tiun pecon da agado. Kaj nun ni uzas la povon de datumoj uzante ĉiun fojon, kiam mia filo iam ajn aŭdis la vorton por akvo kaj la kuntekston en kiu li spertis ĝin, kaj kun tiuj ni trarigardas la videon por trovi ĉiun agadan spuron, kiu kunaperas kun apero de "water". Kaj kion tiuj ĉi datumoj postlasas, estas topografio. Ni nomas ĝin "vortografiojn". Tio ĉi estas la vortografio por la vorto "water", Kaj vi povas vidi, ke la plejparto de la agado okazas en la kuirejo. Estas tie maldekstre, kie troviĝas la altaj ekstremaĵoj. Kaj por montri la malsamon, ni povas fari ĝin per iu ajn vorto. Ni povas uzi la vorton "bye" kiel en "good bye." Kaj ni nun zomis al la enirejo de la domo. Kaj rigardante ni trovas, kiel oni ja atendus, malsamon en la topografio, kie la vorto "bye" okazas pli ofte en strukturita situacio. Do ni uzas tiujn strukturojn por komenci antaŭdiri la vicordon de lingva akirado, kaj tio estas la daŭra laboro nuntempe.
En mia laboratorio ĉe MIT, en kiun ni nun kaŝrigardas — tio estas ĉe la media laboratorio. Tio ĉi iĝis mia plej ŝatata metodo de videe prezenti kiun ajn lokon. Tri de la ĉefaj homoj en la projekto, Philip DeCamp, Rony Kubat kaj Brandon Roy estas montrataj tie. Philip estas proksima kunlaboranto je ĉiuj videbligadoj, kiujn vi vidas. Kaj Michael Fleischman estis alia doktora studento en mia laboratorio, kiu laboris kun mi pri tiu ĉi hejmvidea analizado, kaj li eltrovis la jenajn aferojn: ke "la metodo, kiun ni uzas por analizi, kiel lingvaĵo kuniĝas al eventoj, kiuj donas komunan bazon por lingvo, ni povas uzi la saman ideon ekster via domo, Deb, kaj apliki ĝin en la mondo de publikaj medioj." Kaj tiamaniere niaj klopodoj elturniĝis surprize.
Imagu, ke amaskomunikiloj ja provizas komunan bazon kaj jen la recepto por transpreni tiun ĉi ideon al tute nova loko. Ni komencis analizi televidajn enhavojn per la samaj principoj – analizante eventajn strukturojn de televida signalo – epizodojn de serioj, reklamojn, ĉiujn komponentojn, kiuj formas la eventan strukturon. Kaj nun, per satelitaj antenoj, ni ricevas kaj analizas sufiĉe grandan parton de ĉiu televidaĵo vidata en Usono. Kaj oni ne plu devas ekipi loĝĉambrojn per mikrofonoj por akiri interparoladojn de homoj, oni simple ŝaltas elsendojn de publike haveblaj sociaj medioj.
Do ni entiras po ĉirkaŭ 3 miliardojn da komentoj ĉiumonate. Kaj tiam ekas la sorĉado. Oni havas la eventan strukturon, la komunan bazon, al kiu la vortoj celas, venante el la televidaj elsendoj; oni havas la interparoladojn pri tiuj temoj; kaj per semantika analizo – kaj vi fakte rigardas al veraj datumoj el nia datumprilaboro – ĉiu flava linio montras ligilon faritan inter komento en la sovaĝejo kaj pecon da eventa strukturo el la televida signalo. Kaj oni povas apliki la saman ideon nun. Kaj ni akiras tiujn vortografiojn, kvankam nun la vortoj ne estas muntitaj en mia loĝĉambro. Anstataŭe, la kunteksto – la komunbazaj agadoj – estas la televida enhavo, kiu antaŭenpuŝas la konversaciojn. Kaj kion ni vidas ĉi tie, tiujn nubskrapulojn nun, estas komentario, kiu ligiĝas al la televida enhavo. Sama koncepto, sed oni rigardas la komunikajn dinamikaĵojn el malsamega angulo.
Kaj fundamente do, anstataŭ ekzemple mezuri la enhavon laŭ la nombro da spektantoj, tio donas al ni la bazajn datumojn, kiuj lasas nin eltrovi, kia enhavo kiel influas la partoprenadon. Kaj same kiel ni povas rigardi al retrokuploj kaj dinamikoj en unu familio, ni nun povas ekuzi la samajn konceptojn kaj rigardi al pli grandaj grupoj da homoj. Tio estas subaro de niaj datumoj – nur 50 000 el pluraj milionoj – kaj la socia grafeo, kiu kunigas ilin tra publike haveblaj fontoj. Kaj se oni metas ilin sur unu ebeno, sur dua ebeno restas la enhavo. Do ni havas la programojn kaj la sportajn eventojn kaj la reklamojn, kaj ĉiuj ligilaj strukturoj kunigantaj ilin formas la grafeon de la enhavo. Kaj jen la grava tria dimensio. Ĉiuj ligiloj, kiujn ni vidas ĉi tie, fakte estas kunigaĵo inter io dirita de iu kaj peco da enhavo. Kaj ekzistas ĉi tie dekoj da milionoj da tiaj ligiloj, kiuj reprezentas la kunigan reton de la sociaj grafeoj kaj ties rilatoj al la enhavo. Kaj ni povas nun komenci sondi la strukturon en interesaj manieroj.
Ekzemple, se ni spuras la padon de unu peco da enhavo, kiu lasis iun komenti pri ĝi, kaj tiam ni sekvas tiun komenton, rigardas al la tuta socia grafeo, kiu aktiviĝas, kaj poste respuras por vidi la rilaton inter tiu socia grafeo kaj la enhavo, tre interesa strukturo videbliĝas. Ni nomas ĝin "kunvidantaro", kvazaŭ virtuala loĝĉambro. Kaj interesegaj dinamikoj influas la tuton. Ne estas nur unuvoje. Peco da enhavo, aŭ evento, paroligas iun. Ili parolas al aliaj homoj. Tio reenigas ŝalt-sintenon al la amasmedioj, kaj oni vidas tiujn ciklojn, kiuj instigas la ĉefan sintenon.
Alia ekzemplo, tute malsama, – alia vera persono en nia datumbazo – kaj ni trovas almenaŭ centojn, se ne milojn da tiuj. Ni donis nomon al tiu ĉi persono. Li estas por-amatora mediokritikisto, kiu tre plaĉas al siaj ŝatantoj. Do, multe da homoj sekvas tiun tre influeman homon, kaj ili emas paroli pri la televida enhavo. Tial li estas ĉefa ligilo kunigante amasajn mediojn kaj sociajn mediojn.
Jen lasta ekzemplo el tiuj datumoj: Kelkfoje estas ja peco da enhavo, kiu specialas. Se ni do rigardas tiun ĉi pecon da enhavo, la parolado pri la Stato de la Unio, kiun prezidento Obama faris antaŭ kelkaj semajnoj, kaj rigardas la trovaĵojn en tiu ĉi datumaro, samskale, la partoprenadigon de tiu ĉi peco da enhavo estas ege rimarkinda. Nacio eksplodas konversaciante rektatempe respondante al la temoj de la elsendoj. Kaj kompreneble, tra ĉiuj tiuj linioj trafluas senstruktura lingvaĵo. Ni povas skani por ricevi rektatempan pulsadon de la nacio, la realtempecon de la sociaj reagoj en la diversaj eroj de la socia grafeo estas aktivigita per la enhavo.
Do, resumante, la ĉeftemo estas la jena: Dum nia mondo pli kaj pli teknikiĝas kaj ni havas la eblecon kolekti kaj kunigi la punktojn inter la diraĵoj de homoj kaj ties kuntekstoj, ekestas ebleco vidi novajn sociajn strukturojn kaj dinamikojn, kiuj antaŭe ne videblis. Estas kvazaŭ konstrui mikro- aŭ teleskopon kaj malkovri novajn strukturojn pri nia sinteno al komunikado. Kaj mi pensas, ke la implikaĵoj estas profundaj, ĉu por scienco, ĉu por komerco, por la registaro aŭ eble precipe por ni kiel individuoj.
Kaj mi denove parolu pri mia filo: kiam mi preparis ĉi tiun paroladon, li rigardis super mian ŝultron kaj mi montris al li la videerojn, kiujn mi planis montri al vi, kaj mi demandis lian rajtigon — aprobita. Kaj mi pli pensadis: "Ĉu ne mirigas? La tutan datumbazon, ĉiujn tiajn surbendigaĵojn, mi transdonos al vi kaj via fratino", kiu alvenis 2 jarojn poste. Kaj vi du povos reeniri kaj resperti momentojn, kiuj vi neniam ajn per biologia memoro kapablus rememori tiamaniere." Kaj li estis silenta por momenteto. Kaj mi pensis: "Kion mi supozis? Li havas 5 jarojn. Li ne komprenos ĝin." Kaj pensante tiun penson, li rigardis al mi kaj diris: "Do, kiam mi plenkreskos, ĉu mi povos montri ĝin al miaj infanoj?" Kaj mi pensis: "Ho, tio estas pova afero."
Tial mi volas forlasi vin kun unu lasta memorinda momento el nia familio. Tio estas la unua fojo, en kiu nia filo faris pli ol unu paŝon sinsekve — surbendigita surfilme. Kaj mi vere volas, ke vi koncentriĝu pri iu afero, kiam vi spektas ĝin. Estas senorda ĉirkaŭaĵo; estas la natura vivo. Mia patrino estas en la kuirejo, kuirante, kaj ĝuste en la koridoro mi rimarkis, ke li estis faronta ĝin: li pretis fari pli ol unu paŝon. Kaj tial vi aŭdos min kuraĝigi lin, rimarkante, kion okazas, kaj tiam la magio okazas. Aŭskultu tre precize. Post ĉirkaŭ tri paŝoj li rimarkis, ke io magia okazas. Kaj unu el la plej mirigaj retrokuploj ŝaltiĝas, kaj li enspiras, kaj li flustras "ŭaŭ" kaj instinkte mi eĥas la samon. Do ni reflugu nun en la tempo, al tiu memorinda momento.
(video) DR: Hej. Venu. Ĉu eblas? Ho, knaĉjo. Ĉu eblas? Bebo: Jes. DR: Panjo, li piediras.
You can share this video by copying this HTML to your clipboard and pasting into your blog or web page. This video will play with subtitles.
You either have JavaScript turned off or have an old version of the Adobe Flash Player. To view this rating widget you
need to get the latest Flash player.
If your browser allows only "trusted sites" to execute Javascript, you should add the "googleapis.com" domain to your whitelist to allow our Flash detection to work properly.
Got an idea, question, or debate inspired by this talk? Start a TED Conversation.
MIT-sciencisto Deb Roy klopodis kompreni, kiel lia infana filo lernis sian lingvon — tial li instalis videokameraojn en sia domo por surbendigi ĉiun momenton (kun esceptoj) de la vivo de sia filo kaj poste analizis 90 000 horojn de hejmaj videoj observante kiel "gaaaa" malrapide iĝis "water" (akvo). Miriga, datumplena esplorado kun profundaj konkludoj pri la progreso de nia lernado.
Deb Roy studies how children learn language, and designs machines that learn to communicate in human-like ways. On sabbatical from MIT Media Lab, he's working with the AI company Bluefin Labs. Full bio »
Translated into Esperanto by André Müller
Reviewed by James Piton
Comments? Please email the translators above.
10:17 Posted: Feb 2011
Views 1,331,316 | Comments 265
22:42 Posted: Sep 2008
Views 499,190 | Comments 95
Just follow the guidelines outlined under our Creative Commons license.
This comment will be attributed to . Not ? Sign Out.