Mi volas konduki vin en alian mondon. Mi volas paroli pri 45-jara historio pri amo kun la malriĉuloj, vivantaj per malpli ol dolaro tage. Mi iris al elitisma, klaskonscia, multekosta lernejo en Hindujo, kiu preskaŭ fuŝis min. Mi estis tute pretigita por iĝi diplomato, instruisto, kuracisto... mi povis elekti. Mi ne aspektas tia, sed mi dum tri jaroj estis la nacia ĉampiono de Hindujo pri kvarmurpilkado. (Ridado) La tuta mondo sterniĝis antaŭ mi. Ĉio estis ĉe miaj piedoj. Mi ne povis misfari ion. Kaj tiam pro scivolemo mi volis iri kaj vivi kaj labori en vilaĝo.
En 1965 mi iris al Biharo, kie en Hindujo regis la plej grava malsatego kaj mi unuafoje vidis malsategon, morton, homojn mortantajn pro malsatego. Tio ŝanĝis mian vivon. Mi revenis hejmen kaj diris al mia patrino: "Mi volas loĝi kaj labori en vilaĝo." Mia patrino preskaŭ svenis. (Ridado) "Kio?" La tuta mondo sterniĝas antaŭ vi, la plej bonaj postenoj estas je via dispono, kaj vi volas iri labori en vilaĝo? Ĉu vi fartas malbone?" Mi diris: "Ne, mi ricevis la plej bonan edukon. Ĝi pensigis min. Mi volis redoni ion laŭ mia propra maniero." "Kion vi volas fari en vilaĝo?" Sen posteno, sen mono, sen sekureco, sen perspektivoj." Mi diris: "Mi volas vivi tie kvin jarojn kaj fosi akvoputojn." "Ĉu fosi akvoputojn dum kvin jaroj? Vi iris al la plej multekostaj lernejo kaj fakultato en Hindujo, kaj vi volas fosi akvoputojn dum kvin jaroj?" Ŝi longe ne plu parolis kun mi, ĉar ŝi pensis, ke mi trompas la esperojn de mia familio.
Sed tiam mi interesiĝis pri la eksterordinaraj scipovo kaj kapabloj de tiuj tre malriĉaj homoj, pri kio oni neniam aŭdas -- Tio neniam konstatata, respektata, aŭ grandskale aplikata. Kaj mi ekpensis komenci Nudpiedulan Fakultaton, fakultaton nur por la malriĉuloj. Tio, kion malriĉuloj konsideris grava, kaj estus respegulata en la lecionoj. Mi iris unuan fojon en tiun vilaĝon. La pliaĝuloj venis al mi kaj demandis: "Ĉu vi fuĝis pro la polico?" Mi diris "Ne." (Ridado) "Ĉu vi malsukcesis en via ekzameno?" Mi diris "Ne." "Ĉu pro nericevo de registara posteno?". Mi diris "Ne." "Kion vi do faras ĉi tie?" Kial vi estas ĉi tie? La eduka sistemo en Hindujo ebligas al vi iri al Parizo, Nov-Delhio aŭ Zuriko. Kion vi faras en ĉi tiu vilaĝo? Ĉu misiris al vi io, kion vi ne volas diri al ni?" Mi diris "Ne, mi vere volas komenci fakultaton nur por malriĉuloj. Kion malriĉuloj konsiderus grava, tio estus pritraktata en la fakultato."
Tial la plejaĝuloj donis min ege prudentajn kaj profundajn konsilojn. Ili diris: "Ni petas, ne venigu iun kun grado kaj kvalifiko en vian fakultaton." Ĝi do estas la sola fakultato en Hindujo, kie oni kun doktora aŭ magistra grado estus malkvalifata. Vi devas esti strangulo aŭ elĵetito aŭ marĝenigito por veni al nia fakultato. Vi devas labori per viaj manoj. Vi komprenu la dignecon de laboro. Vi montru, ke vi havas kapablon, kiun vi povas oferi al la komunumo, kaj kiu liveras servon al la komunumo. Ni do komencis la Nudpiedulan Fakultaton, kaj ni redifinis profesiecon.
Kio estas profesiulo? Profesiulo estas iu, kiu havas kombinaĵon de kompetento, konfido kaj kredo. Fontoserĉanto estas profesiulo. Tradicia akuŝistino estas profesiulino. Tradicia potfaranto estas profesiulo. Tiuj tutmonde estas profesiuloj. Vi trovas ilin tutmonde en ajna nealirebla vilaĝo. Kaj ni pensis, ke tiuj homoj estu antaŭenigataj kaj montru, ke la scipovo kaj kompetentoj, kiujn ili havas, estas universalaj. Tiu scipovo estu uzata, aplikata, kaj montrata al la ekstera mondo - tiuj scipovo kaj kompetentoj havas praktikan utilon, eĉ hodiaŭ.
La fakultato funkcias laŭ la vivostilo kaj laborstilo de Mahatmo Gandhi. Oni manĝas surplanke, dormas surplanke, laboras surplanke. Ne estas kontraktoj, ne kontraktoj skribitaj. Oni povas resti ĉe mi dum 20 jaroj, aŭ foriri morgaŭ. Neniu povas gajni pli ol 100 dolarojn monate. Kiu volas monon, ne venu al Nudpiedula Fakultato. Sed se oni venas por la laboro kaj la defio, oni venu al Nudpiedula Fakultato. Tio estas, kie ni deziras, ke oni kreu kaj elprovu ideojn. Kian ajn ideon oni havas, oni venu elprovi ĝin. Ne gravas malsukcesi. Batata, kontuzita, oni rekomencas. Ĝi estas la sola fakultato, kie la instruisto estas la lernanto kaj la lernanto estas la instruisto. Ĝi estas la sola fakultato, kie ni ne donas certigilon. Oni estas diplomata de la komunumo, kiun oni servas. Oni ne bezonas paperon pendigotan sur la muron por montri, ke oni estas inĝeniero.
Kiam mi diris tion, ili diris: "Montru al ni, ke tio eblas. Kion vi faros? Ĉio ĉi estas nur babilaĵo, se vi ne povas praktike montri ĝin.". Ni konstruis la unuan Nudpiedulan Fakultaton en 1986. Ĝi estas konstruita de 12 nudpiedaj arkitektoj, kiuj scipovas nek legi nek skribi. Ĝi kostis 16 dolarojn por kvadratmetro. 150 homoj loĝis tie kaj laboris tie. Ili ricevis la Premion Aga Khan en 2002. Sed tiam oni suspektis, ke estis arkitekto malantaŭ ĝi. Mi diris "Jes, diplomita arkitekto desegnis la planojn, sed fakte la nudpielulaj arkitektoj konstruis la fakultaton." Ni estas la solaj, kiuj devis redoni la 50.000-dolaran premion, ĉar ili ne kredis nin. Ni pensis, ke ili komencas kalumnian kampanjon kontraŭ la nudpiedulaj arkitektoj de Tilonio.
Mi demandis al arbaristo - altedukita, per dokumentoj kvalifikita spertulo - Mi diris: "Kion oni povas kultivi en ĉi tiu loko?" Li ekrigardis la grundon kaj diris: "Forgesu ĝin. Nenion. Ĝi valoras neniom. Senakva, roka grundo." Mi estis iom en embaraso. Kaj mi diris: "En ordo, mi iros al la maljunulo en la vilaĝo por demandi: "Kion mi povas kultivi en tiu ejo?" Li kviete rigardis min kaj diris: "Kultivu ĉi tion tiel ĉi kaj tiel, kaj vi sukcesos." Jen kiel ĝi aspektas hodiaŭ.
Mi iris sur la tegmenton, kaj ĉiuj virinoj diris: "Foriru. Viroj foriru, ĉar ni ne volas dividi tiun teĥnikon kun viroj. Ni igas la tegmenton akvorezista." (Ridado) Per iom da kansukero, iom da urino kaj iom da aliaj aĵoj, kiujn mi ne konas. Sed la akvo ne trairas. Ekde 1986 ĝi ne trairas. Tiun teĥnikon la virinoj ne volas dividi kun la viroj.
Ĝi estas la sola fakultato, kiu plene funkcias per sunenergio. La tuta energio venas de la suno. 45-kilovataj paneloj sur la tegmento. Ĉio funkcios per la suno en la venontaj 25 jaroj. Dum la suno brilas, ni ne havos problemon pri energio. Sed belas, ke ĝi estas instalita de pastro, hindua pastro, kiu havis nur ok jarojn da baza eduko - kiu neniam plu studis, neniam iris al fakultato. Li scias certe pli pri sunenergio ol iu ajn en la mondo.
Nia manĝaĵo estas kuirita per sunenergio. Sed la homoj, kiuj konstruis tiun sunan kuirfornon, estas virinoj, nelegipovaj virinoj, kiuj fakte konstruas la plej altnivelan sunan kuirfornon. Ĝi estas parabola aŭtonoma sunforno. Bedaŭrinde ili estas preskaŭ duongermanecaj, tiel precizaj ili estas. (Ridado) Vi neniam trovos hindajn virinojn tiel precize laborantajn. Tiu forno estas pretigita ĝis la lasta centimetro. Ni preparas 60 manĝojn dufoje en tago per sunkuirado.
Ni havas dentiston -- nelegipovan avinon kiel dentiston. Ŝi nun prizorgas la dentojn de 7 mil infanoj. Nudpiedula teĥnikaro: en 1986 -- neniu inĝeniero, neniu arkitekto elpensis tion - sed ni kolektas pluvakvon de la tegmentoj Vere malmulta akvo estas malŝparata. Ĉiuj tegmentoj estas subtere konektitaj al rezervujo de 400 mil litroj, Neniom da akvo malŝpariĝas. Se ni havos 4 jarojn da sekeco, ni ankoraŭ havos akvon en la ejo, ĉar ni kolektas pluvakvon.
60 elcentoj de la infanoj ne iras al lernejo, ĉar ili vartu bestojn - ŝafojn, kaprojn -- kaj plenumu hejmajn taskojn. Ni komencis vesperan lernejon por la infanoj. Per tiuj vesperaj lernejoj de Tilonia pli ol 75 mil infanoj trairis tiujn vesperajn lernejojn, por la facilo de la infano, ne por la facilo de la instruisto. Kaj kion ni instruas en tiuj lernejoj? Demokration, civitanecon, kiel oni mezuras kampon, kion oni faru, kiam oni estas arestata, kion oni faru, kiam besto malsanas. Tion ni instruas en vesperlernejoj. Sed ĉiuj lernejoj estas sunenergie prilumataj.
Ĉiun kvinan jaron ni organizas voĉdonadon. Infanoj ses- ĝis 14-jaraj partoprenas en demokratia proceso, kaj elektas ĉefministron. La ĉefministro estas 12-jara. Ŝi vartas 20 kaprinojn matene, sed vespere ŝi estas ĉefministro. Ŝi havas kabineton kun ministro pri edukado, ministro pri energio, ministro pri sano. Ili kontrolas kaj gvidas 150 lernejojn kun 7000 infanoj. Ŝi gajnis la Mondan Premion por infanoj antaŭ kvin jaroj, kaj ŝi iris al Svedujo. Estis la unua fojo, ke ŝi forlasis sian vilaĝon. Ŝi neniam estis en Svedujo. Ŝi tute ne estis blindumita per tio, kio okazis. La reĝino de Svedujo turnis sin al mi dirante "Ĉu vi povas demandi al tiu infano, de kie venas ŝia memkonfido? Ŝi aĝas nur 12 jarojn, kaj ŝi estas blindumita de nenio." La knabino sidis maldekstre de ŝi, turnis sin al mi kaj rigardis la reĝinon rekte en la okulojn dirante "Bonvolu diri al ŝi, ke mi estas la ĉefministro."
Kie la procento da nelegipoveco tre altas, ni uzas pupteatron. Pupoj estas nia maniero komuniki. Jen Jokhim Chacha, kiu aĝas 300 jarojn. Li estas mia psikanalizisto. Li estas mia instruisto. Li estas mia kuracisto. Li estas mia advokato. Li estas mia donacanto. Li zorgas pri monkolektado, solvas miajn disputojn. Li solvas miajn problemojn en la vilaĝo. Se estas streĉiteco en la vilaĝo, se la ĉeesto en la lernejoj malkreskas se estas malkonsento inter la instruisto kaj gepatroj, la pupo kunvokas la instruiston kaj la patr(in)on antaŭ ĉiuj vilaĝanoj kaj diras: "Premu la manojn unu al alia. La ĉeesto ne malpliiĝu." Tiuj pupoj estas faritaj el reuzitaj raportoj de Monda Banko.
Tiun malcentralizitan, senmistikigitan alproksimiĝon por sunelektrigi vilaĝojn ni jam disvastigis en la tuta Hindujo de Ladakh ĝis Butano -- Ĉiuj vilaĝoj estas sunenergiitaj de homoj trejnitaj. Kaj ni iris al Ladakh, kaj ni petis tiun virinon ĉe minus 40 veni eksteren tra la tegmento, ĉar la domo ĉiuflanke enneĝiĝis. Ni demandis al tiu virino: "Kiu estis la profito por vi el sunenergio?" Ŝi iom pensis kaj diris: "Estas la unua fojo, ke mi povas vidi la vizaĝon de mia edzo dumvintre."
Ni iris al Afganujo. Leciono, kiun ni lernis en Hindujo, estas tio, ke viroj ne edukeblas. (Ridado) Viroj estas senripozaj, viroj ambicias, viroj devigite moveblas kaj ili ĉiuj volas certigilon. (Ridado) Tutmonde oni havas tiun emon de viroj voli certigilon. Kial? Ĉar ili volas forlasi la vilaĝon kaj iri serĉi laborpostenon en urbo. Ni trovis grandiozan solvon: trejni avinojn. Kio estas la plej bona maniero komunikadi en la nuna mondo? Ĉu televido? Ne. Ĉu telegrafo? Ne. Ĉu telefono? Ne. Rakontu ĝin al virino.
Ni unuafoje iris al Afganujo, ni elektis tri virinojn kaj diris "Ni volas kunirigi ilin al Hindujo." Ili diris: "Ne eblas. Ili eĉ ne rajtas eliri el siaj propraj ĉambroj, kaj vi volas irigi ilin al Hindujo." Mi diris: "Mi koncedas. Mi ankaŭ kunirigos la edzojn." Mi do kunirigis ankaŭ la edzojn. Kompreneble la virinoj estis multe pli inteligentaj ol la viroj. Kiel ni ŝanĝis tiujn virinojn en ses monatoj? Gestolingve. Oni ne elektu skribitan lingvon. Oni ne elektu parolatan lingvon. Oni uzu gestolingvon. Ene de ses monatoj ili povas iĝi sunenergiaj inĝenieroj. Ili reiras kaj provizas sian propran vilaĝon per sunelektro.
Tiu virino reiris kaj sunelektrigis la unuan vilaĝon, kaj starigis laborgrupon. La unuan sunelektrigon de Afganuja vilaĝo en faris tiuj tri virinoj. Tiu virino estas eksterordinara avino. 55-jara, ŝi sunenergiis 200 domojn por mi en Afganujo. Ili ne disfalis. Ŝi parolis kun inĝenierada departemento en Afganio kaj klarigis al la departementestro la diferencon inter alternativa kaj kontinua kurento. Li ne sciis ĝin. Tiuj tri virinoj trejnis 27 pliajn virinojn. kaj sunelektrigis 100 vilaĝojn en Afganujo.
Ni iris al Afriko, kaj ni faris la samon. Ĉiuj tiuj virinoj el ok aŭ naŭ landoj sidas kune ĉirkaŭ tablo ĉiuj interparolas ne komprenante vorton, ĉar ili ĉiuj parolas malsaman lingvon. Sed ilia korpa lingvo grandiozas. Ili parolas unu kun la alia kaj iĝas sunenergiaj inĝenieroj. Mi iris al Sieraleono. Tiu ministro plennokte veturis tra tiu vilaĝo. Li revenis, eniris en la vilaĝon, diris "Nu, kio okazas?" Ili diris "Tiuj du avinoj ..." "Avinoj?" La ministro ne povis kredi, kio okazis. "Kien ili iris?" "Ili iris al Hindujo kaj revenis." Li iris rekte al la prezidanto. Li diris: "Ĉu vi scias, ke estas sunelektrigita vilaĝo en Sieraleono?" Li diris: "Ne." La postan tagon duono de la kabineto iris al la avinoj. "Kio pluiris la afero?" Li alvokis min kaj diris, " Ĉu vi povas trejni 150 avinojn por mi?" Mi diris "Ne mi, s-ro prezidanto. Sed ja la avinoj kapablas fari tion." Li konstruis por mi la unuan Nudpiedulan trejnocentron en Sieraleono. 150 avinoj estis trejnitaj en Sieraleono.
Gambio: Ni iris elekti avinon en Gambio. Mi iris al ĉi tiu vilaĝo. Mi sciis, kiun virinon mi volis havi. La komunumo kunvenis kaj diris "Prenu tiujn du virinojn." Mi diris: "Ne, mi volas preni ĉi tiun virinon." Ili diris: "Kial? Ŝi ne scipovas la lingvon. Vi ne konas ŝin." Mi diris: "Mi ŝatas ŝian korpan lingvon. Mi ŝatas ŝian parolmanieron." "Malfacila edzo; ne eblas." Mi petis venigi la edzon. Li venis. Paradema politikisto kun poŝtelefono en sia mano. "Ne eblas." "Kial ne?" "La virino, vidu, kiel bela ŝi estas." Mi diris "Jes, ŝi estas belega." "Kio okazos, se ŝi forkuras kun hinda viro?" Tio estis lia plej granda timo. Mi diris "Ŝi estos feliĉa. Ŝi vokos vin poŝtelefone." Ŝi iris kiel avino kaj revenis kiel tigrino. Ŝi eliris el la aviadilo kaj parolis al la gazetaro, kvazaŭ ŝi estus veterano. Ŝi pritraktis la nacian gazetaron, ŝi iĝis stelulino. Kaj kiam mi revenis post ses monatoj, mi diris "Kie estas via edzo?" "Ho! ie. Ne gravas." (Ridado) Sukcesa historio.
Mi resumos dirante, ke mi pensas, ke ne necesas serĉi malproksime por solvoj. Serĉu solvojn proksime. Aŭskultu al homoj. Ili havas la solvojn por vi. Ili troveblas ĉie en la mondo. Eĉ ne necesas maltrankviliĝi. Ne aŭskultu al la Monda Banko, aŭskultu al homoj en la praktiko. Ili havas ĉiujn solvojn de la mondo.
Mi finos per citaĵo de Mahatmo Gandhi: "Unue oni ignoras vin, sekve ili mokas vin, sekve ili kontraŭbatalas vin, kaj tiam vi venkas."
You can share this video by copying this HTML to your clipboard and pasting into your blog or web page. This video will play with subtitles.
You either have JavaScript turned off or have an old version of the Adobe Flash Player. To view this rating widget you
need to get the latest Flash player.
If your browser allows only "trusted sites" to execute Javascript, you should add the "googleapis.com" domain to your whitelist to allow our Flash detection to work properly.
Got an idea, question, or debate inspired by this talk? Start a TED Conversation.
En Raĝastano, Hindujo, eksterordinara lernejo preparas gekamparanojn -- ofte ne legipovajn -- por iĝi sunenergia inĝeniero, metiisto, dentisto kaj kuracisto en sia propra vilaĝo. Ĝi nomiĝas Nudpiedula Fakultato, kaj ĝia fondinto, Bunker Roy, klarigas ĝian funkciadon.
Sanjit “Bunker” Roy is the founder of Barefoot College, which helps rural communities becomes self-sufficient. Full bio »
Translated into Esperanto by Leo De Cooman
Reviewed by James Piton
Comments? Please email the translators above.
17:14 Posted: Dec 2009
Views 489,572 | Comments 136
06:16 Posted: Sep 2011
Views 706,565 | Comments 149
15:30 Posted: Apr 2011
Views 577,510 | Comments 99
Just follow the guidelines outlined under our Creative Commons license.
This comment will be attributed to . Not ? Sign Out.