Nu, kiel Alexander Graham Bell fame diris je sia unua sukcesa telefonalvoko "Saluton, ĉu tio estas Pico de Domino?" < ridado > Mi nur vere volas danki vin tre multe Kiel diris alia fama homo, Jerry Garcia "Kia stranga, longa, vojaĝo." Kaj li devus diri "Kia stranga, longa vojaĝo ĝi estas iĝonta". Je tiu ĉi momento, vi rigardas mian supran duonon. Mia malsupra duono aperas je malsama konferenco < ridado > en alia lando. Vi povas, verŝajne, esti en du lokoj samtempe. Sed ankoraŭ, mi bedaŭras, ke mi ne povas esti kun vi persone. Mi klarigos alitempe.
Kaj kvankam mi estas rokstelulo Mi volas certigi vin, ke neniu el miaj deziroj inkluzivos varmbanon. Sed kio vere ekscitas min pri teknologio estas ne nur la ebleco enmeti pli da kantoj en MP3-ludilojn. La revolucio - ĉi tiu revolucio - estas multe pli granda ol tio. Mi esperas, mi kredas. Kio ekscitas min pri la cifera epoko, kio ekscitas min persone, estas tio, ke vi fermis la spacon inter revado kaj agado. Vi komprenu, antaŭe, se vi volis registri kanton, vi bezonis studion kaj produktiston. Nun, vi bezonas komputileton. Se vi volis fari filmon, vi bezonis amason da ekipaĵoj kaj buĝeton Hollywood-an. Nun, vi bezonas fotilon teneblan en la mano, kaj paron da dolaroj por aĉeti malplenan DVD. Imago estis disparigita de la malnovaj limoj. Kaj tio vere, vere ekscitas min. Mi estas ekscitita kiam mi ekvidas tian pensadon grandskribitan.
Kion mi volas vidi, tio estas idealismo disparigita de ĉiuj limoj. Politikaj, ekonomiaj, psikologiaj, kiaj ajn. La geopolitika mondo havas multon por lerni de la cifera mondo. De la facileco kun kiu vi forbalais obstaklojn kiujn neniu sciis, ke ili povus eĉ esti movetitaj. Kaj tio estas vere pri kio mi volas paroli hodiaŭ. Unue, tamen, mi verŝajne devus klarigi kial, kaj kiel, mi alvenis ĉi tien. Temas pri vojaĝo, kiu komenciĝis antaŭ dudek jaroj. Vi eble memoras tiun kanton, "Ni estas la Mondo", aŭ, "Ĉu ili Konscias, ke Kristnaskas?" "Band Aid" , "Live Aid". Alia tre alta, grizhara rokstelulo, mia amiko S-ro Bob Geldorf proklamis defion "manĝigi la mondon". Ĝi estis grandioza momento , kaj ĝi tutŝanĝis mian vivon. Tiun someron, mia edzino, Ali, kaj mi iris al Etiopio. Ni iris private por vidi persone tion, kio estis okazanta. Ni loĝis en Etiopio dum unu monato, laborante je orfejo. La infanoj havis nomon por mi. Ili nomis min "la knabino kun barbo".
Ne demandu. Iel, ni taksis Afrikon magia loko. Grandaj ĉieloj, grandaj koroj, granda, brilanta kontinento. Belaj, reĝaj homoj. Iu, kiu iam donis ion al Afriko rericevis multe pli. Etiopio ne nur "blovis mian menson"; ĝi malfermis mian menson. Iel, je la lasta tago ĉe la orfejo viro transdonis sian bebon al mi kaj diris, "Ĉu vi prenus mian filon kun vi?" Li sciis ke, en Irlando, lia filo vivos, kaj ke en Etiopio, lia filo mortos. Je la mezo de tiu terura malsato. Nu, mi rifuzis tion al li. Kaj ĝi estas stranga, malsana sento, sed mi rifuzis tion al li. Kaj ĝi estas sento, kiun mi ne povas tutforgesi. Kaj, en tiu momento, mi komencis tiun vojaĝon.
En tiu momento, mi iĝis la plej malbona afero el ĉiuj: mi iĝis rokstelulo kun kaŭzo. Sed tio ne estas la kaŭzo, ĉu? Ses kaj duona mil afrikanoj mortantaj ĉiutage de AIDS - preventebla, traktebla malsano - pro manko de drogoj, kiujn ni povas havi de iu apoteko. Tio ne estas kaŭzo. Tio estas krizo. 11 milionoj da AIDS-orfoj en Afriko, 20 milionoj je la fino de la jardeko. Tio ne estas kaŭzo. Tio estas krizo. Hodiaŭ, ĉiutage, 9 mil pliaj Afrikanoj akiros HIV pro hontigado kaj manko de eduko. Tio ne estas kaŭzo. Tio estas krizo. Do tio, kion ni diskutas ĉi tie, estas homaj rajtoj. La rajto vivi kiel homo. La rajto vivi, punkto. Kaj tio, kion ni alfrontas en Afriko, estas neantaŭspertita minaco kontraŭ homa digno kaj egaleco.
La sekva afero, pri kio mi volas esti klara estas; kio tiu problemo estas kaj kio tiu problemo ne estas. Ĉar tiu ĉi ne estas ĉiom pri karito. Tiu ĉi estas pri justeco. Vere. Tiu ĉi ne estas pri karito. Tiu ĉi estas pri justeco. Ĝuste. Kaj tio estas bedaŭrinda, ĉar ni bone faras kariton. Usonanoj, same tiel Irlandanoj, bone faras ĝin. Eĉ la plej malriĉaj kvartaloj donos pli ol ili povas elspezi. Ni ŝatas doni, kaj ni donas multon. Rigardu la reagon al la cunamo, ĝi estas inspira. Sed justeco estas pli malfacila normo ol karito. Vi vidu, Afriko sensencigas nian ideon de justeco. Ĝi farsigas nian ideon de egaleco. Ĝi mokas niajn piecojn. Ĝi pridubas nian zorgon. Ĝi pridemandas nian sindevigon. Ĉar neniel ni povas rigardi kion okazas en Afriko, kaj, se ni honestas, konkludi ke ĝi iam estus permesata okazi ie alie.
Kiel vi aŭdis per la filmo, ie alie, ne ĉi tie. Ne ĉi tie, ne en Usono, ne en Eŭropo. Fakte, ŝtatestro kiun vi ĉiuj konas koncedis tion ĉi al mi. Kaj tio vere pravas. Neniel tiu ĉi tipo de sangellaso de homa vivo estus akceptita ie alie krom en Afriko. Afriko estas kontinento en flamoj. Kaj profunde, se ni vere akceptus, ke Afrikanoj estas egalaj al ni, ni ĉiuj farus pli por estingi la fajron. Ni ĉirkaŭstaras kun akvumiloj kiam kio estas bezonata estas la fajrobrigado.
Vi vidu, ĝi ne estas tiom drama kiel la cunamo. Frenezas, vere, kiam vi pripensas ĝin. Ĉu aĵoj devas aspekti kiel agfilmoj nun por ekzisti je la antaŭo de nia cerbo? La malrapida estingiĝo de sennombraj vivoj ne estas sufiĉe drama, verŝajne. Katastrofoj, kiujn ni povas preventi ne estas tiom interesaj, kiom tiuj, kiujn ni povus preventi. Strange. Iel, mi kredas ke tiu tipo de pensado ofendas la inteligentecon en tiu ĉambro. Ses kaj duona mil homoj mortantaj tage en Afriko eble estas la krizo de Afriko, sed la fakto ke ĝi ne aperas en la ĉiuvespera novaĵaro ke ni en Eŭropo, aŭ vi en Usono, ne traktas ĝin kiel krizon -- mi volas argumenti kun vi ĉi-vespere ke tiu estas nia krizo. Mi volas argumenti, ke kvankam Afriko ne estas fronto en la milito kontraŭ terorismo ĝi baldaŭ povus esti. Ĉiusemajne, religiaj ekstremuloj prenas plian Afrikan vilaĝon. Ili klopodas kunporti ordon al kaoso. Nu, kial ni ne estas simile farantaj?
Malriĉeco bredas malesperon. Ni scias ĉi tion. Malespero bredas perforton. Ni scias ĉi tion. Dum malglataj tempoj, ĉu ne estas pli malmultkoste, kaj pli lerte, fari amikojn el potencialaj malamikoj ol defendi vin kontaŭ ilin poste? La milito kontraŭ terorismo estas envolvigita en la milto kontraŭ malriĉeco. Kaj mi ne diris tion. Colin Powell diris tion. Nun kiam la militistaro estas diranta al ni ke tiu estas milito kiu ne povas est venkita per militforto sole, eble ni devus aŭskulti. Jen ebleco ĉi tie, kaj ĝi estas reala. Ĝi ne estas "ŝpino". Ĝi ne estas esperpensado. La problemoj antaŭ la evoluanta mondo donas al ni en la evoluinta mondo ŝancon re-priskribi nin mem al la mondo Ni ne nur transformos la vivojn de aliaj homoj sed ankaŭ transformos kiel tiuj aliaj vivoj vidas nin. Kaj tio eble estas lerta dum ĉi tiaj nervozaj, danĝeraj tempoj.
Ĉu vi ne opinias ke je simpla komerca nivelo ke kontraŭ-retrovirusaj drogoj estas brilaj reklamoj por okcidenta lerteco kaj teknologio? Ĉu kompato ne aspektas bone je ni? Kaj ni fortranĉu la fekon dummomente. En iuj kvartaloj de la mondo, insigno EU, insigno USA, ne estas je sia plej brila. La neona ŝildo fuzas kaj krakas. Iu metis brikon tra la fenestro. La regionaj fakestroj nervoziĝas. Neniam antaŭe ni en la okcidento estis tiom severe rigardataj. Nia valoroj: ĉu ni havas iom? Ĉu nia kredindeco? Ĉi tiuj aferoj estas atakataj ĉirkaŭ la mondo. La insigno USA bezonas iom da polurado Kaj mi diras tion kiel admiranto, ĉu vi scias? Kiel homo kiu aĉetas la produktojn. Sed pensu pri ĝi. Pli da kontraŭ-retrovirusaj drogoj utilas. Sed tio estas nur la facila parto, aŭ devus esti.
Sed egaleco por Afriko - tio estas granda, multekosta ideo. Vi vidu, la grandeco de la suferado malsensigas nin ĝis ia indiferenteco. Kion surtere ni ĉiuj povas fari pri ĉi tio? Nu, multe pli ol ni kredas. Ni ne povas solvi ĉiujn problemojn, sed tiujn kiujn ni povas, mi volas argumenti, ni devas. Kaj, ĉar ni povas, ni devas. Tio ĉi estas la rekta vero, la bona vero. Ĝi ne estas teorio. La fakto estas, ke ni estas en la unua generacio, kiu povas rigardi malsanon kaj malriĉecon en la okulo, rigardi trans la maro al Afriko, kaj diri, firme kaj sincere. Ni ne devas akcepti tion ĉi. Tuta kontinento ignorita -- ni ne devas akcepti tion ĉi.
Kaj permesu, ke mi diru ĉi tion sen ereto de ironio - antaŭ mi ripetas ĝin al aro de eks-hipioj. Forgesu la sesdekajn. Ni povas ŝanĝi la mondon. Mi ne povas, vi ne povas, kiel individuoj, sed ni povas ŝanĝi la mondon. Mi vere kredas, ke la homoj en ĉi tiu ĉambro. Rigardu la Fondaĵon Gates. Ili faris mirindaĵojn, nekredeblaĵojn. Sed laborantaj kune, ni povas fakte ŝanĝi la mondon. Ni povas turnigi la neeviteblajn rezultojn kaj transformi la vivokvaliton por milionoj da vivoj kiuj aspektas kaj sentas simile kiel ni, de proksime. Mi pardonpetas ridi ĉi tie, sed vi ja aspektas tion malsamaj ol vi faris ĉe Haight-Ashbury dum la sesdekaj jaroj.
Sed mi volas argumenti ke ĉi tiu estas la momento por kiu vi estis kreita. Ĝi estas la florado de la semoj, kiujn vi plantis dum pli fruaj, ebriigaj tagoj. Ideoj, kiun vi generis dum via juneco. Tio ĉi estas kio ekscitas min. Tiu ĉi ĉambro estis naskita por ĉi tiu momento, estas vere tio, kion mi volas diri al vi ĉi-vespere. Plej multaj inter vi komencis dezirante ŝanĝi la mondon, ĉu ne? Plej multaj inter vi faris tion, la cifera mondo. Nu, nun, fakte pro vi, eblas ŝanĝi la fizikan mondon. Jen fakto. Ekonomistoj konfirmas ĝin, kaj ili scias multe pli ol mi. Do kial, ni ne pumpas niajn pugnojn en la aero? Verŝajne ĉar kiam ni agnoskas ke ni povas fari ion pri ĝi ni devas fari ion pri ĝi. Ĝi estas pugdoloro. Tiu ĉi egaleca afero estas fakte pugdoloro. Sed por la unua fojo en historio, ni havas la teĥnologion, ni havas la scion, ni havas la monon, ni havas la vivosavajn drogojn.
Ĉu ni havas la volon? Mi esperas ke tio ĉi estas evidenta, sed mi ne estas hipio. Mi vere ne estas iu por la varmetaj, molaj sentoj. Mi ne havas florojn en mia hararo. Fakte, mi venas el punkroko. 'The Clash' portis grandajn militbotojn, ne sandalojn. Sed mi konas fortecon kiam mi vidas ĝin. Kaj, malgraŭ la parolado pri paco kaj amo je la Okcidenta Marbordo, estis muskolo en la movado kiu komenciĝis ĉi tie. Vi vidu, idealismo sen agado estas nur revo. Sed idealismo kune kun pragmatismo, kun levado de manikoj kaj farante la mondon iom fleksiĝi, estas tre ekscite. Ĝi estas tre reala. Ĝi estas tre forta. Kaj ĝi estas tre estanta en grupo kiel vi.
Lastjare ĉe DATA, tiu instanco kiun mi helpis starigi, ni lanĉis kampanjon por alvoki tiun spiriton en la batalo kontraŭ AIDS kaj malriĉegeco. Ni nomas ĝin la ONE-kampanjo. Ĝi estas bazita sur nia kredo, ke la agado de unu persono povas ŝanĝi multon sed la agoj de multaj kune kiel unu povas ŝanĝi la mondon. Nu, ni sentas, ke nun estas la horo pruvi, ke ni pravas. Eksistas momentoj en historio kiam la civilizacio redifinas mem. Ni kredas ke ĉi tiu estas unu. Ni kredas, ke ĉi tiu povus esti tempo, kiam la mondo finfine decidas ke la malzorga malŝparo de vivoj en Afriko estas simple ne plu akceptebla Ĉi tiu povus esti la tempon, kiam ni finfine serioziĝas pri ŝanĝo de la estonteco por la plejmultaj homoj, kiuj loĝas sur la planedo Tero.
Movokvanto ekkreskis. Malglite, sed ĝi kreskas. Tiu ĉi jaro estas provo por ni ĉiuj. precipe por la estroj de la G8-landoj, kiu vere estas 'sur la linio' ĉi tie, kun la tuta mondo en historio rigardanta. Mi estis, antaunelonge, malkontentigita pri la estraro de Bush. Ili komencis kun tiom da espero por Afriko. Ili faris iom da vere grandiozaj promesoj, kaj fakte plenumis multajn el ili. Sed iujn ili ne faris. Ili ne sentas la puŝon de la bazo, tio estas la vero. Sed mia malkontento havas multe pli da perspektivo kiam mi parolas kun usonaj homoj kaj mi aŭdas iliajn maltrankvilecojn pri la deficito kaj la financa bonfarto de ilia lando. Mi komprenas tion. Sed ekzistas pli da puŝo de la bazo ol vi pensus, se ni organiziĝus.
Kiam mi provas komuniki, kaj vi povas helpi min se vi konsentas, estas tio, ke helpo por Afriko estas bonega ŝparo je horo kiam Usono vere bezonas ĝin. Esprimante ĝin plej malĝentile, tiu ĉi investaĵo donas grandegan rikolton. Ne nur en vivoj savitaj, sed en bonvolo, stabileco kaj sekureco kiun ni gajnos. Do jen kion mi esperas ke vi faros, se mi rajtas kaj ne havu ĝin demetita de mia nombro de deziroj
Kion mi esperas preter individuaj kompatemaj agoj estas tio, ke vi diru al la politikistoj fari bone por Afriko, por Usono kaj por la mondo. Donu al ili permeson, se vi volas, elspezi sian politikan kapitalon kaj vian financan kapitalon, vian nacian monujon por savi la vivojn de milionoj d\ homoj Jen vere kion mi deziras, ke vi faru. Ĉar ni ankaŭ bezonas vian inteligentecon viajn ideojn, viajn spertojn, vian lertecon. kaj vi, je ĉi tiu konferenco estas en unika pozicio. Iujn teknologiojn, pri kiuj ni pridiskutis, vi inventis aŭ almenaŭ tutŝanĝis la manieron laŭ kiu ili estas uzataj. Kune vi ŝanĝis la paradigmon de analogo al cifera, kaj forpuŝis la limojn. Kaj ni deziras, ke vi donu tiun energion. Donu al ni tian revadon, tian faradon.
Kiel mi diras, estas du aferoj por riski. La kontinenton Afrikan. Sed ankaŭ nian identecon. Homoj komencas kompreni tion ĉi. Movadoj aperas. Artistoj, politikistoj, steluloj, pastroj, prezidantoj, Neregistaraj organizoj, patrinaj asocioj, studentaj unioj Multaj homoj kunvenas kaj kunlaboras sub la ombrelo de tiu ONE-kampanjo, menciita pli frue. Mi opinias, ke ili havas nur unu ideon en sia menso, kio estas, kie vi loĝas en la mondo ne devus decidi ĉu vi loĝas en la mondo.
Historio, kiel Dio, rigardas kion ni faras. Kiam prihistoriaj libroj estos verkitaj Mi opinas, ke nia epoko estos rememorita pro 3 aferoj. Vere, nur 3 aferoj pri kiuj nia tuta epoko estos rememorita. La cifereca revolucio, jes La milito kontraŭ teroro, jes Kaj kion ni faris, aŭ ne faris, por estingi la fajrojn en Afriko. Iujn diras, ke ni ne povas pagi . Mi diras, ke ni ne povas ne pagi. Dankon, multan dankon.
Nu, miaj tri deziroj... Tiuj, kiujn TED oferis plenumi. Vi vidu, se estas vere - kaj mi kredas ke ĝi estas ke la cifera mondo, kiun ĉiuj vi kreis, disigis la kreeman imagon disde la fizikaj limoj de la materio. Tio ĉi devus esti "pisero" < bagatelaĵo >.
Mi devus aldoni, ke tio ĉi komenciĝis kiel multe pli longa listo de deziroj Plejmultaj neeblaj, iuj nepraktikeblaj kaj unu aŭ du certe malmoralaj.
Tiu ĉi afero, ĝi emigas, vi komprenas kiam iu alia devos pagi. Kiel ajn, jen la numero unu. Mi deziras, ke vi helpu konstrui socian movadon de pli ol unu miliono da Usonaj aktivuloj por Afriko. Jen mia unua deziro. Mi kredas, ke ĝi eblas. Antaŭ kelkaj minutoj, mi parolis pri civitanaj kampanjoj kiuj estas aperantaj. Vi scias, ekzistas multaj. Kaj kun tiu ONE-kampajo tiel ombrelo, mia instanco, DATA, kaj aliaj grupoj, uzas la energion kaj entuziasmon kiu estas en Usono, de Hollywood al la landinterno. Ni scias, ke ekzistas pli da sufiĉa energio por potencigi ĉi tiun movadon Ni nur bezonas vian helpon realigi ĝin.
Ni volas, ke ĉiuj inter vi, eklezia Usono, komerca Usono, "Microsoft" Usono, "Apple" Usono, "Kokakolaa" Usono "Pepsi" Usono, studema Usono, brua Usono. Ni ne povas decidi esti "cool" kaj flankenlasi ĉi tiun. Mi ja kredas, ke se ni konstruas movadon kun la forto de miliono da usonanoj ni ne estos rifuzitaj. Ni havos la atenton de la Usona Parlamento. Ni estos la unua paĝo de la taglibro de Condi Rice, kaj en la Ovala Oficejo de la Blanka Domo. Se ekzistas unu miliono da usonanoj - kaj mi vere scias tion- kiuj pretas fari telefonalvokojn, kiuj pretas uzi retpoŝton. Mi tutcertas, ke ni vere povas ŝanĝi la vojon de la Historio, laŭvorte, por la kontinento Afriko. Kiel ajn, mi do deziras vian helpon aranĝi ĉi tion. Mi scias, ke John Gage kaj Sun Microsystems jam pretas kunlabori, sed restas multaj inter vi, kun kiuj ni ŝatus paroli.
Nu, mia dua deziro, numero du. Plaĉus al mi unu cifereca ago por ĉiu homo sur la planedo kiu vivsubtenas sin je malpli ol unu dolaro po tage Tio estas unu miliardo da ciferaj agoj. Povus esti per Google, povus esti per AOL. Steve Case, Larry, Sergey - ili jam faris multon. Povus esti NBC. Povus esti ABC. Fakte ni parolas kun ABC hodiaŭ pri Oscar-premioj. Ni havas filmon, produktitan de Jon Kamen je Radical Media Sed vi scias, ni deziras, ni bezonas, iom da aertempo por niaj ideoj. Ni devas liveri la matematikon, la statistikojn, al la usona popolo. Mi vere kredas je tiu malnova esprimo de Truman, ke se vi donas al la usona popolo la ciferojn, ili faros la ĝustan aferon. Kaj, alia gravaĵo, estas ke tio ne estas Sally Struthers. Tio devas esti priskribita kiel aventuro, ne kiel ŝarĝaĵon.
Unu post unu ili paŝas antaŭen flegistino, instruisto, dommastrino, kaj vivoj estas savitaj. La problemo estas grandega. Ĉiun trian sekundon, unu homo mortas. Alian trian sekundon, unu plia. La situacio estas tiom malespera en partoj de Afriko. Azio, eĉ Ameriko, ke helpinstancoj, kiel ili faris por la cunamo unuigiĝas, agadas kiel unu. Ni povas venki kontaŭ malriĉego, malsatego, AIDS. Sed ni bezonas vian helpon. Unu plia persono, letero, voĉo signifos diferencon inter vivo kaj morto por milionoj da homoj. Bonvolu helpi nin per kunlaborado. Usonanoj havas neantaŭspertitan ŝancon. Ni povas fari historion. Ni povas komenci fari el malriĉego historion. Unu post unu, post unu. Bonvolu viziti ONE je tiu ĉi adreso. Ni ne petas vian monon. Ni petas vian voĉon.
En ordo: Mi deziras, ke TED vere montru la potencon de informado. ĝian povon reverki la regulojn kaj transformi vivojn, per konektado de ĉiu malsanulejo, sankliniko kaj lernejo en unu Afrika lando. Kaj mi dezirus ke ĝi estu Etiopio. Mi kredas, ke ni povas konekti ĉiujn lernejojn en Etiopio, ĉiujn sanklinikon, ĉiujn malsanulejon Ni povas konekti ilin al la interreto Jen mia deziro, mia tria deziro. Mi opinias, ke ĝi eblas. Mi kredas, ke ni havas la monon kaj la cerbojn en la ĉambro por fari tion. Kaj tio estus menspleniganta deziro por realigi. Mi vizitis Etiopion, kiel mi diris pli frue. Tie fakte estas kie ĉio komenciĝis por mi La ideo ke la interreto, kiu ŝanĝis la vivon de ni ĉiuj, povas transformi landon - kaj kontinenton kiu apenaŭ atingis la analogan epokon - miregas min. Sed ĝi ne komenciĝis tiel.
La unua long-distanca telefonlinio de Bostono al Novjorko estis uzita dum 1885 telefone. Nur naŭ jarojn poste Adis Ababa estis konektita telefone al Harare, kiu estas 500 kilometroj for. Depost tiam, ne multo ŝanĝiĝis. La meza atendotempo por ricevi telefonklinion en Etiopio estas fakte ĉirkaŭ sep aŭ ok jaroj. Sed sendrata teknologio tiam ne estis imagita. Kiel ajn, mi estas irlandano, kaj kiel vi povas vidi, mi scias kiel grava estas parolado. Komunikado estas tre grava por Etiopio - ĝi transformos la landon. Flegistinoj ricevantaj pli bonan trejnadon, apotekistoj povantaj mendi provizaĵojn, kuracistoj dividantaj siajn sperton pri ĉiuj fakoj de medicino. Estas tre, tre bona ideo telefonigi ilin. Jen mia tria kaj fina deziro por vi je la TED-konferenco. Multajn dankojn denove.
You can share this video by copying this HTML to your clipboard and pasting into your blog or web page. This video will play with subtitles.
You either have JavaScript turned off or have an old version of the Adobe Flash Player. To view this rating widget you
need to get the latest Flash player.
If your browser allows only "trusted sites" to execute Javascript, you should add the "googleapis.com" domain to your whitelist to allow our Flash detection to work properly.
Got an idea, question, or debate inspired by this talk? Start a TED Conversation.
Muzikisto kaj aktivulo Bono akceptas Premion TED 2005 per ekkaptiga parolo, rezonante ke helpo al Afriko ne estas nur alia famula kaŭzo, ĝi estas globa krizo.
Bono, the lead singer of U2, uses his celebrity to fight for social justice worldwide: to end hunger, poverty and disease, especially in Africa. His nonprofit ONE raises awareness via media, policy and calls to action. Full bio »
Translated into Esperanto by Penelope Vos
Reviewed by James Piton
Comments? Please email the translators above.
17:31 Posted: Aug 2007
Views 505,821 | Comments 136
18:23 Posted: Aug 2007
Views 325,008 | Comments 90
20:13 Posted: May 2007
Views 326,897 | Comments 106
Just follow the guidelines outlined under our Creative Commons license.
This comment will be attributed to . Not ? Sign Out.