Return to the talk Return to talk

Transcript

Select language

Translated by Pierre Soubourou
Reviewed by Stéphane Brault

0:11 Vi jam scias, ke kadavra dissekcado estas la tradicia maniero lerni homan anatomion. Por studentoj, tio estas interesega sperto, sed por lernejo, estas tre malfacila kaj multekosta konservi tiun instruilon. Tial, ni eksciis ke la plejmulto el anatomiaj klasoj ne havas dissekcejon. Eble pro la kosto, kaj ankaŭ, depende de kie staras la lernejo, ĉar kadavrojn oni ne facile trovas ĉie ajn. Por solvi la problemon, ni disvolvis kun Dr-o <i>Brown</i> el <i>Stanford</i> la jenon: la komputilan dissekco-lerno-tablon. Tiu nomiĝas "<i>Anatomage Table<i>" (Anatomi-imaga tablo) Do, per tiu <i>Anatomage Table</i>, studentoj povas sperti dissekcadon sen homa kadavro. Gravas la formo de la tablo, kaj ĉar ĝi estas klakebla, por bone ŝajnigi kiel oni dissekcas en laboratorio, aŭ eĉ kiel kirurgiisto operacias pacienton, oni povas plene interagi kun la tablo. La cifera korpo estas laŭskala, do tutsame kiel studentoj vidas veran korpon. Mi tuj faros al vi kelkajn demonstraciojn. Tuj videblas kiel mi uzas la fingron por interagi kun la cifera korpo. Mi tuj faros kelkajn incizojn. Mi povas incizi kiel ajn mi volas, ekzemple ĉi tie, kaj tuj videblas kio estas ene. Kaj eblas ŝanĝi la incizon por vidi diversajn partojn. Eble mi povas incizi tie, por vidi la cerbon, kaj mi povas ŝanĝi la incizon. Videblas la internaj organoj. Eblas nomi tion la tranĉilan reĝimon. Bone, mi tuj faros alian incizon. Ĝuste tie. Tio montras multajn internajn strukturojn. Se oni deziras vidi la dorsan flankon, oni renversas kaj vidas la malsupron. Tiele. Se la bildoj igas vin malkomforta aŭ ĝenita, tio signifas ke ni bone laboris. La anatomiistoj diris al ni, ke tio estas plej alloga. Nu, anstataŭ simple distranĉi korpon, mi ŝatus fari pli klinike-signifoplenajn dissekcadojn. Tion mi faros: mi fortiros la haŭton, la muskolojn kaj la ostojn, simple por vidigi internajn organojn. Ĝuste tie. Nu, kial ne sekcii la hepaton ĝuste tie? En ordo. Ni imagu, ke interesas min rigardo al la koro. Mi tuj faros iom da kirurgio. Mi tuj sekcos vejnojn, arteriojn. Mis!... Oni ne deziras aŭdi tion dum vera operacio. (Ridoj) Sed feliĉe la cifera homo ebligas nin malfari. (Ridoj) Bone. En ordo. Lasu min proksimiĝi. Mi tuj sekcios tie. Kaj ĉiuj povos vidi la internon de la koro. Oni vidas la atrion kaj la ventriklojn, kiel la sango fluas al arterioj kaj vejnoj. Ĝuste tiel, studentoj povas izoli ajnan korpon kaj dissekci ĝin kiel ajn dezirebla. Ne limiĝas nur al dissekco. Ĉar la ilo estas cifera, oni kapablas renversi dissekcadon. Jen mi montros, mi komencos montrante la skeletan strukturon, kaj aldonante internajn organojn. Jes. Eble mi povas rapide tiel aldoni. Kaj mi povas aldoni muskolojn iom post iom, simple tiel. Videblas la tendenoj kaj muskoloj. Mi ŝatus kapabli plifortigi tiarapide! (Ridoj) Tio estas alia maniero lerni anatomion. Alia afero, kiun mi povas montri al vi: rilative ofte, kuracistoj nur povas vidi pacientojn per radiogafaĵoj. Jen, <i>Anatomage Table</i> montras ekzakte kiel aperas la anatomion per radiagrafado. Oni povas ankaŭ interagi kun la rezultoj, kaj se oni volas, eblas kompari ankaŭ kiel anatomio aperus per radiografaĵo. Nu, kiam oni finas, sufiĉas remontri la korpon kaj la aparato pretas por nova sesio. Ŝajnas ke la aparato povas ankaŭ ŝanĝi la sekson. Jen estas ina korpo. Tio estis <i>Anatomage Table</i>. Mi dankas vin. (Aplaŭdoj)